Gutenberg · e01.org
Cover of La Sinjorino el la Maro
Project Gutenberg cover, or a typographic cover where none is held.

Gutenberg · ebook 19182

La Sinjorino el la Maro

by Henrik Ibsen · Esperanto · public domain in the US

  • Language Esperanto
  • PG edition 2006
  • Rights public domain (US)
  • Source Project Gutenberg
0%

Contents

    Teatrajxo en kvin aktoj

    (Fruen fra havet)

    1888

    Tradukis:

    Odd Tangerud

    Eldonejo: Jec Scandinavia a/s Postboks 28, N -- 3401 Lier Tlf. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82

    ISBN 82-91707-50-2

    LA SINJORINO EL LA MARO

    ROLOJ:

    DOKTORO WANGEL, distrikta kuracisto.
    SINJORINO ELLIDA WANGEL, lia dua edzino.
    Liaj filinoj el la unua geedzeco:
    BOLETTE.
    HILDE, nur duone plenkreska.
    LEKTORO ARNHOLM.
    LYNGSTRAND, antauxa maristo, malsana. Li esperas farigxi skulptisto.
    BALLESTED, pedelo, cxiofaranto, amatora pentristo
    FREMDA VIRO.
    JUNAJ HOMOJ EL LA URBO.
    TURISTOJ.
    SOMERGASTOJ.

    (La intrigo okazas somere en malgranda urbo cxe fjordo en norda Norvegio.)

    UNUA AKTO

    (La domo de doktoro Wangel. Tegmentita verando maldekstre. Gxardeno antauxe kaj cxirkauxe. Malsupre de la verando estas flagstango.

    Dekstre en la gxardeno estas lauxbo kun tablo kaj segxoj. Hegxa barilo kun malgranda enireja pordo en la fono. Malantaux la barilo estas vojo al la marbordo. Aleo laux la vojo. Inter la arboj vidigxas la fjordo kaj altaj montodorsoj kaj montopintoj en la malproksimejo.

    Estas varma kaj brile klara somermateno.)

    (Ballested, mezagxa, vestita en malnova velurjako kaj kun largxrandajxa artistcxapelo, staras apud la flagstango ordigante la sxnuron. La flago kusxas sur la tero. Iom fore de li staras pentrostablo kun strecxita tolo. Flanke de gxi kusxas faldebla segxo, penikoj, paletro kaj pentrista kesteto.)

    (Bolette Wangel venas sur la verandon tra la malfermita gxardencxambra pordo. Sxi portas grandan vazon kun floroj, kiun sxi metas sur la tablon.)

    BOLETTE

    Nu, Ballested, -- cxu vi sukcesas gxin suprentiri?

    BALLESTED

    Jes ja, frauxlino. Estas simpla afero. -- Pardonu, -- cxu vi atendas fremdulojn vizite hodiaux?

    BOLETTE

    Jes, ni atendas cxefinstruiston Arnholm cxi tien antauxtagmeze. Li venis al la urbo cxi-nokte.

    BALLESTED

    Arnholm? Atendu iomete --. Cxu li ne nomigxis Arnholm, tiu guvernisto cxi tie antaux kelkaj jaroj?

    BOLETTE

    Jes. Gxuste li.

    BALLESTED

    Jen, jen. Li do revenos cxi tien denove.

    BOLETTE

    Gxuste tial ni deziras flagi.

    BALLESTED

    Jes, estas ja vere konvene.

    (Bolette iras en la gxardenan cxambron.)

    (Iom poste Lyngstrand venas laux la vojo dekstre, kaj haltas interesate vidante la stablon kaj la pentristajn ajxojn. Li estas maldika, juna viro, simple vestita sed bonorde; kaj li aspektas malforte.)

    LYNGSTRAND

    (de ekstere de la hegxo) Bonan matenon.

    BALLESTED

    (turnas sin) Ho --! Bonan matenon. (Suprenlevas la flagon.)

    Jen, jen, -- Nun levigxas la balono. (Fiksas la sxnuron, kaj iom ordigas cxe la stablo.) Bonan matenon, estimato. Mi tamen ne havas la plezuron --

    LYNGSTRAND

    Aspekte vi estas pentristo, vi.

    BALLESTED

    Kompreneble. Cxu mi ne ankaux estus pentristo?

    LYNGSTRAND

    Jes, mi vidas. -- Cxu vi permesas, ke mi eniru?

    BALLESTED

    Vi eble volas rigardi?

    LYNGSTRAND

    Jes, mi ege volus.

    BALLESTED

    Ho, ankoraux ne estas io konsiderinda por rigardi. Sed bonvolu.

    Proksimigxu.

    LYNGSTRAND

    Dankon, dankon. (Li proksimigxas tra la kradpordo.)

    BALLESTED

    (pentras) Jen la fjordo inter la insuloj, pri kiuj mi nun laboras.

    LYNGSTRAND

    Mi ja vidas.

    BALLESTED

    Sed mankas ankoraux la figuro. En la cxi-tiea urbo neeblas trovi modelon.

    LYNGSTRAND

    Cxu estu ankaux figuro?

    BALLESTED

    Jes. Cxe tiu rifo en la antauxo kusxu duone morta marvirino.

    LYNGSTRAND

    Kial sxi estu duone morta?

    BALLESTED

    Sxi erare nagxis el la maro, kaj ne povas retrovi la vojon elen. Kaj nun sxi kusxas tie, kaj pereas en la sensala akvo, vi komprenas.

    LYNGSTRAND

    Nu, tiel.

    BALLESTED

    Estas la sinjorino en cxi tiu domo, kiu donis al mi la ideon tion pentri.

    LYNGSTRAND

    Kion vi fine nomu la bildon?

    BALLESTED

    Mi intencas nomi gxin "La fino de la marvirino".

    LYNGSTRAND

    Konvenas bone. -- Vi certe faros ion bonan el tio.

    BALLESTED

    (rigardas lin) Fakulo eble?

    LYNGSTRAND

    Pentristo, vi sugestas?

    BALLESTED

    Jes.

    LYNGSTRAND

    Ne, mi ne estas. Sed mi farigxos skulptisto. Mi nomigxas Hans Lyngstrand.

    BALLESTED

    Nu, vi estas skulptisto? Jes ja, la arto skulpti ankaux estas bela arto. -- Mi opinias, ke mi foje vidis vin sur la strato. Cxu vi estas longe logxinta cxi tie?

    LYNGSTRAND

    Ne, nur du semajnojn. Sed mi provos trovi eblecon restadi la tutan someron.

    BALLESTED

    Gxui la agrablan nagxejan vivon? Cxu?

    LYNGSTRAND

    Jes. Mi provos regajni miajn fortojn.

    BALLESTED

    Cxu malsana?

    LYNGSTRAND

    Jes, mi iom malsanetas. Sed ne estas dangxere. Estas nur ioma anheleco en la brusto.

    BALLESTED

    Ba! -- bagatelajxo! Tamen vi devus viziti iun spertan kuraciston.

    LYNGSTRAND

    Mi intencis foje demandi al doktoro Wangel.

    BALLESTED

    Jes, faru. (rigardas maldekstren) Jen denove venas vaporsxipo.

    Plensxtopita de pasagxeroj surborde. Estas ja mirinda kresko en la feriado la lastajn jarojn.

    LYNGSTRAND

    Jes, vere estas vigla trafiko, mi opinias.

    BALLESTED

    Venas ankaux amaso da somergastoj. Mi ofte timas, ke nia bela urbo perdu sian karakteron pro tiu fremdajxo.

    LYNGSTRAND

    Cxu vi naskigxis en la urbo?

    BALLESTED

    Ne, tio ne. Sed mi akla -- aklimatigis min. Mi sentas min ligita al la loko per la ligoj de tempo kaj kutimo.

    LYNGSTRAND

    Vi do logxas cxi tie longe?

    BALLESTED

    Nu, dek sep . ..dek ok jarojn. Mi venis kun la teatra grupo de Skive.

    Sed jen ni akiris financajn malfacilajxojn. La grupo dissolvigxis, kaj disiris cxiuj laux la vento.

    LYNGSTRAND

    Sed vi mem do restis?

    BALLESTED

    Mi restis. Kaj pri tio mi profitis. Tiam mi cxefe laboris en la dekoracia fako, vi sciu.

    (Bolette elvenas kun balancsegxo, kiun sxi metas sur la verandon.)

    BOLETTE

    (parolas en la direkto de la gxardena cxambro) Hilde, -- vidu cxu vi povas trovi la broditan piedbenketon de patro.

    LYNGSTRAND

    (proksimigxas al la verando kaj salutas) Bonan matenon, frauxlino Wangel!

    BOLETTE

    (cxe la relo) Ho cxu, estas vi sinjoro Lyngstrand? Bonan matenon.

    Pardonu momenton, -- mi nur -- (eniras en la domon)

    BALLESTED

    Vi do konas la familion?

    LYNGSTRAND

    Ne suficxe. Mi nur renkontis la frauxlinojn ie kaj ie cxe aliuloj.

    Mi iomete parolis kun la sinjorino dum la lasta muzikado en la "La Videjo". Sxi diris, ke bonvole mi povus viziti ilin.

    BALLESTED

    Ho ja, -- vi devus kultivi tiun konatecon.

    LYNGSTRAND

    Jes, mi ja intencas fari viziton. Viziteton. Se mi nun trovus okazon --

    BALLESTED

    Ho, cxu -- okazon -- (rigardas maldekstren) Morto kaj plago! (kolektas siajn ajxojn) La vaporsxipo ja estas cxe la kajo. Mi devas rapidi al la hotelo. Eble kelkaj el la novalvenantaj bezonas min. Mi ja ankaux praktikas kiel razisto kaj frizisto, vi sciu.

    LYNGSTRAND

    Aspekte vi estas tre multflanka.

    BALLESTED

    Oni devas scii ak -- aklimatizi sin en diversaj fakoj en la urbetoj.

    Se vi foje bezonus ion pri hararo, -- iom da pomado aux tiospecan, vi nur demandu pri dancinstruisto Ballested.

    LYNGSTRAND

    Dancinstruisto --?

    BALLESTED

    Estro de la "Kornasocio", se vi bonvolas. Hodiaux ni koncertos supre en "La Videjo". Adiaux, -- adiaux! (Li foriras kun siaj pentrajxoj tra la barilpordo kaj dauxrigas dekstren.)

    (Hilde elvenas kun la piedbenketo. Bolette alportas pliajn florojn. Lyngstrand salutas al Hilde, de sia staro en la gxardeno.)

    HILDE

    (cxe la relo, ne reen salutante) Bolette diris, ke hodiaux vi kuragxis enen veni.

    LYNGSTRAND

    Jes, mi permesis al mi eniri.

    HILDE

    Vi faris vian matenan promenadon, cxu?

    LYNGSTRAND

    Ho ne, -- ne longan promenadon hodiaux.

    HILDE

    Cxu vi nagxis?

    LYNGSTRAND

    Jes, mi banis min tempeton. Mi vidis vian patrinon. Sxi eniris sian bandometon.

    HILDE

    Kiu faris?

    LYNGSTRAND

    Via patrino.

    HILDE

    Nu tiel, nu. (Sxi metas la benketon antaux la balancsegxon.)

    BOLETTE

    (kvazaux interrompante) Cxu vi ne vidis la boaton de patro tie sur la fjordo?

    LYNGSTRAND

    Jes, sxajnis al mi, ke velboato stirigxis cxi-direkten.

    BOLETTE

    Certe estas patro. Li vizitis malsanulojn sur la insuloj. (Sxi ordigas ion sur la tablo.)

    LYNGSTRAND

    (staras sur la unua sxtupo de la sxtuparo de la verando) Ho, kiel per floroj beligite --!

    BOLETTE

    Jes, cxu ne estas bele?

    LYNGSTRAND

    Ho, vere delikate. Aspektas kvazaux estas solenajxo en la domo.

    HILDE

    Jes, tamen estas.

    LYNGSTRAND

    Mi komprenis. Estas la datreveno de via patro, cxu?

    BOLETTE

    (averte al Hilde) Hm -- hm!

    HILDE

    (senatente) Ne, tiu de patrino.

    LYNGSTRAND

    Nu tiel, -- Estas tiu de via patrino.

    BOLETTE

    (mallauxte, kolere) Cxu do, Hilde --!

    HILDE

    (same) Lasu min! (al Lyngstrand) Vi iros hejmen nun por matenmangxi, cxu?

    LYNGSTRAND

    (malsupreniras) Jes, mi devus meti ion en la stomakon.

    HILDE

    Vi certe trovas la regalon bona tie en la hotelo?

    LYNGSTRAND

    Mi ne plu logxas en la hotelo. Estas tro multekoste por mi.

    HILDE

    Kie vi do nun logxas?

    LYNGSTRAND

    Nun mi logxas cxe sinjorino Jensen.

    HILDE

    Kiu sinjorino Jensen?

    LYNGSTRAND

    La akusxistino.

    HILDE

    Pardonu, sinjoro Lyngstrand, sed efektive mi havas aliajn farendajxojn nun ol --

    LYNGSTRAND

    Ho, mi ja ne devus tiel paroli.

    HILDE

    Kion do?

    LYNGSTRAND

    Tion, kion mi diris.

    HILDE

    (rigardas lin mezure; neindulge) Mi ne komprenas vin.

    LYNGSTRAND

    Ne, ne. Sed mi do diru adiaux al la frauxlinoj gxis venonte.

    BOLETTE

    (venas sur la sxtuparon) Adiaux, adiaux, sinjoro Lyngstrand. Vi vere devas pardoni nin hodiaux --. Sed iam poste, -- kiam vi havas bonan tempon -- kaj kiam vi havas la emon, -- vi absolute faru viziton por vidi patron kaj -- kaj ankaux nin aliajn.

    LYNGSTRAND

    Jes, multan dankon. Mi vere deziras fari tion.

    (Li salutas kaj eliras tra la kradpordo. Preterpasante sur la vojo ekstere maldekstre, li salutas ankoraux unu fojon al la verando.)

    HILDE

    (duonlauxte) Adiaux, sinjoro! Bonvolu saluti sinjorinon Jensen de mi.

    BOLETTE

    (mallauxte, tiras sxian brakon) Hilde --! Petolacxa infano! Cxu vi tute frenezigxas! Li povus ja auxdi vin!

    HILDE

    Pa, -- cxu vi opinias, ke mi atentas pri tio.

    BOLETTE

    (rigardas dekstren) Jen venas patro.

    (Doktoro Wangel, en vojagxkostumo kaj kun valizo en la mano, venas laux la vojeto de dekstre.)

    WANGEL

    Jen mi revenas, knabinetoj!

    (Li eniras tra la barilpordo.)

    BOLETTE

    (iras al li renkonte malsupre en la gxardeno) Ho, bone ke vi venas.

    HILDE

    (Ankaux sxi iras al li.) Cxu vi cxion finis por hodiaux, pacxjo?

    WANGEL

    Ho ne, poste mi devos iomete labori en la oficejo. -- Diru, -- cxu Arnholm venis?

    BOLETTE

    Jes, li venis cxi-nokte. Ni informigxis en la hotelo.

    WANGEL

    Do vi lin ankoraux ne vidis?

    BOLETTE

    Ne. Sed li certe vizitos nin antauxtagmeze.

    WANGEL

    Jes, li certe faros.

    HILDE

    (tiras lin) Pacxjo, rigardu do.

    WANGEL

    (rigardas al la verando) Jes, mi ja vidas, infano. -- Estas ja vere pompe.

    BOLETTE

    Jes, ni bele ornamis, cxu ne?

    WANGEL

    Jes, vere, vere. -- Cxu -- cxu ni estas solaj en la domo nun?

    HILDE

    Jes, sxi eliris --

    BOLETTE

    (interrompas) Patrino nagxas.

    WANGEL

    (Rigardas amike al Bolette kaj frapetas sxian kapon. Poste li diras iom hezite:) Auxskultu nun, knabinetoj, -- cxu vi volas lasi cxion cxi stari tiel la tutan tagon? Kaj ankaux la flagon supre la tutan tagon?

    HILDE

    Ho, tion vi do povas imagi, pacxjo!

    WANGEL

    Hm, -- nu ja. Sed vi do --

    BOLETTE

    (okulumas kaj kapsignas al li) Vi ja komprenas, ke ni cxion faris por lernejestro Arnholm. Kiam tia bona amiko la unuan fojon venas por viziti vin --

    HILDE

    (ridetas kaj tiretas lin) Pensu, -- li ja estis la instruisto de Bolette, patro!

    WANGEL

    (kun duonrido) Vi du estas vere paro da petoluloj -- Nu, nu, -- estas ja funde tute nature, ke vi memoras sxin, kiu ne plu estas inter ni. Sed tamen. Jen, Hilde. (donas al sxi la valizon) Portu gxin en la oficejon. -- Nu, knabinetoj, -- mi tion ne sxatas. Ne la manieron, vi komprenas. Ke ni tiel cxiun jaron -- Nu, -- kion diri!

    Eble ne povas farigxi alimaniere.

    HILDE

    (volas iri tra la gxardeno maldekstren, sed haltas, turnas sin kaj montras) Vidu la sinjoron, kiu tie venas. Certe estas la lernejestro.

    BOLETTE

    (rigardas tien) Tiu? (ridas) Ho ne! Cxu vi opinias, ke tiu agxulo estas Arnholm!

    WANGEL

    Nu, atendu, infano. Jes, efektive estas li! -- Jes, certe tiel estas!

    BOLETTE

    (tien fiksrigardas; mallauxte, surprizite) Jes, je Dio, cxu ne ankaux mi opinias --!

    (Lernejestro Arnholm, en eleganta antauxtagmeza kostumo, kun oraj okulvitroj kaj maldika bastono venas ekstere sur la vojo de maldekstre. Li aspektas iom strecxe, rigardas en la gxardenon, salutas amikece kaj eniras tra la barilpordo.)

    WANGEL

    (iras al li renkonte) Bonvenon, kara lernejestro! Koran bonvenon reen al la antauxa loko!

    ARNHOLM

    Dankon, dankon, doktoro Wangel. Milfojan dankon al vi.

    (Ili vigle mansalutas kaj kune iras tra la gxardeno.)

    ARNHOLM

    Kaj jen la infanoj! (mansalutas al ili kaj rigardas ilin) Tiuj du mi malfacile rekonus.

    WANGEL

    Certe ne, mi opinias.

    ARNHOLM

    Nu, jes, eble tamen Bolette. -- Jes, Bolette mi estus rekonanta.

    WANGEL

    Apenaux, mi opinias. Pasis ja nun ok . ..naux jaroj de kiam vi vidis sxin lastfoje. Nu, cxi tie okazis ja multaj sxangxoj dum tiu tempo.

    ARNHOLM

    (cxirkauxrigardas) Sxajnas al mi ke ne. Escepte ke la arboj kreskis konsiderinde -- kaj estas konstruita jena lauxbo --

    WANGEL

    Nu ja, tiel ekstere --

    ARNHOLM

    (ridetas) Kaj kompreneble ke vi nun havas du grandajn fiancxpretajn filinojn en la domo.

    WANGEL

    Ho, fiancxpreta estas ja nur la unua.

    HILDE

    (duonlauxte) Auxskultu do patron!

    WANGEL

    Sed nun mi proponas, ke ni eksidu sur la verando. Tie estas pli malvarmete ol cxi tie. Bonvolu.

    ARNHOLM

    Dankon, dankon, kara doktoro.

    (Ili supreniras. Wangel proponas por Arnholm lokon en la balancsegxo.)

    WANGEL

    Jen, jen. Vi nun sidu trankvile por ripozi. Cxar vi aspektas iom strecxe post la vojagxo.

    ARNHOLM

    Ho, ne gravas. En cxi tiu cxirkauxajxo --

    BOLETTE

    (al Wangel) Cxu ni alportu sodakvon kaj sukon en la gxardencxambron? Cxi tie baldaux farigxos tro varme.

    WANGEL

    Bone, knabinetoj, faru! Alportu sodakvon kaj sukon. Kaj eble konjakon.

    BOLETTE

    Cxu ankaux konjakon?

    WANGEL

    Nur iometon. Se iu dezirus.

    BOLETTE

    Nu ja, do. Hilde, malsupreniru al la oficejo kun la valizo.

    (Bolette iras en la gxardencxambron fermante la pordon post si. Hilde prenas la valizon kaj iras maldekstren tra la gxardeno malantaux la domo.)

    ARNHOLM

    (kiu postrigardis Bolette per la okuloj) Estas vere iu belega --.

    Estas du belegaj knabinoj, kiuj jen kreskis por vi.

    WANGEL

    (eksidas) Jes, vi trovas.

    ARNHOLM

    Jes, estas ecx surprize pri Bolette. Ja ankaux pri Hilde. -- Sed nun pri vi mem, kara doktoro. Cxu vi intencas logxi cxi tie vian tutan vivdauxron?

    WANGEL

    Ho jes, estos tiel. Cxi tie mi naskigxis kaj bredigxis, kiel oni diras. Cxi tie mi vivis felicxe kun sxi, kiu forpasis de ni tiel frue. Sxi kiun vi konis, kiam vi lastfoje vizitis nin, Arnholm.

    ARNHOLM

    Jes -- jes.

    WANGEL

    Kaj nun mi vivas cxi tie felicxa kun sxi, kiun mi ricevis anstatauxe.

    Mi devas diri, ke entute la sorto estis bona al mi.

    ARNHOLM

    Sed neniun infanon en via dua geedzigxo?

    WANGEL

    Ni ricevis knabeton antaux du -- du kaj duona jaro. Sed ni ne havis lin longe. Li mortis je la agxo de kvar . ..kvin monatoj.

    ARNHOLM

    Via edzino, sxi ne estas hejme hodiaux?

    WANGEL

    Jes, sxi certe baldaux venos. Sxi malsupreniris por preni banon. Sxi nagxas cxiun tagon je cxi tiu tempo. En kiu ajna vetero.

    ARNHOLM

    Cxu pro iu malsano?

    WANGEL

    Ne vere malsano. Sed sxi estas strange nervoza la lastajn jarojn.

    Kompreneble, nur foje. Mi vere ne kapablas kompreni kio estas al sxi.

    Sed bani sin en la maro estas kvazaux sxia kora gxojo, komprenu.

    ARNHOLM

    Tion mi memoras de pasinte.

    WANGEL

    (kun preskaux nerimarkebla rideto) Vi ja konas Ellida de la tempo, kiam vi estis instruisto en Skjoldvik.

    ARNHOLM

    Kompreneble. Sxi ofte vizitis la pastran domon. Kaj mi ankaux ofte renkontis sxin, kiam mi vizitis sxian patron en la lumturo.

    WANGEL

    Kredu, tiu tempo profunde stampis sxin. La urbanoj ne povas tion kompreni. Ili nomas sxin "La sinjorino el la maro".

    ARNHOLM

    Cxu?

    WANGEL

    Jes. Kaj tial --. Parolu vi kun sxi pri pasintaj tagoj, kara Arnholm.

    Estus vere bone por sxi.

    ARNHOLM

    (rigardas lin dubeme) Cxu vi havas veran kialon por tion opinii?

    WANGEL

    Certe jes.

    VOCxO DE ELLIDA

    (auxdata ekstere en la gxardeno dekstre) Cxu estas vi, Wangel!

    WANGEL

    (ekstaras) Jes, kara.

    (Sinjorino Ellida Wangel, kun granda sxalo cxirkaux si kaj kun malseka hararo disfalanta sur la sxultroj, venas el inter la arboj cxe la lauxbo. Lernejestro Arnholm ekstaras.)

    WANGEL

    (ridetas kaj etendas la manojn al sxi) Nu, jen la sinjorino el la maro!

    ELLIDA

    (malrapide supreniras sur la verandon kaj kaptas liajn manojn) Dank' al Dio, ke mi revidas vin! Kiam vi venis?

    WANGEL

    Jxus nun. Antaux momento. (montras al Arnholm) Sed vi do salutu pasintan konaton --!

    ELLIDA

    (donas la manon al Arnholm) Jen vi do estas. Bonvenon! Kaj pardonu ke mi ne estis hejme.

    ARNHOLM

    Ho, mi petas. Vi do ne pensu pri ceremoniajxoj.

    WANGEL

    La akvo estas fresxa hodiaux, cxu?

    ELLIDA

    Fresxa! Je Dio, cxi tie la akvo neniam estas fresxa. Malvarmeta kaj malvigliga. Usx, la akvo estas malsana cxi tie en la fjordoj.

    ARNHOLM

    Malsana?

    ELLIDA

    Jes, malsana. Kaj mi opinias, ke gxi malsanigas ankaux nin.

    WANGEL

    (ridetas) Nu, vi ja rekomendas la banejon.

    ARNHOLM

    Mi kredus, ke vi, sinjorino Wangel, havus apartan rilaton al la maro mem kaj al cxio kio apartenas al gxi.

    ELLIDA

    Ho jes, eble. Ecx mi mem ja kredas. -- Sed cxu vi vidas kiel bele la knabinetoj ornamis por vi?

    WANGEL

    (embarasata) Hm --. (rigardas sian horlogxon) Mi ja baldaux devas --

    ARNHOLM

    Cxu vere estas por mi --?

    ELLIDA

    Kompreneble. Ni ja ne tiel ornamas cxiutage. -- Uh, -- kiel sufoke varme estas sub tiu cxi plafono! (malsupreniras en la gxardenon) Venu cxi tien! Cxi tie estas almenaux iometa venteto. (Sxi eksidas en la lauxbo.)

    ARNHOLM

    (eniras) Sxajnas al mi, ke la venteto estas suficxe fresxa.

    ELLIDA

    Jes, vi, kiu kutimigxis al la nauxza cxefurba aero. Tie estas vere terure dum la somero, lauxdire.

    WANGEL

    (kiu ankaux iris en la gxardenon) Hm, kara Ellida, vi devas nun sola konversacii kun nia gasto dum tempeto.

    ELLIDA

    Cxu aferoj?

    WANGEL

    Jes, mi devas iri al la oficejo. Kaj mi ja ankaux devas sxangxi vestojn. Sed ne dauxros longe --

    ARNHOLM

    (eksidas en la lauxbo) Ne trorapidu, kara doktoro. Via edzino kaj mi certe scios pasigi la tempon.

    WANGEL

    (kapsignas) Ho, jes, -- mi fidas. Nu, -- gxis revido! (Li iras tra la gxardeno maldekstren.)

    ELLIDA

    (post mallonga silento) Cxu ne sxajnas al vi, ke estas bone sidi cxi tie?

    ARNHOLM

    Nun mi sidas bone.

    ELLIDA

    La lauxbo nomigxas mia lauxbo. Cxar estas mi, kiu farigis gxin. Aux pli gxuste Wangel -- por mi.

    ARNHOLM

    Kaj cxi tie vi do kutimas sidi?

    ELLIDA

    Jes, cxi tie mi pleje sidas dumtage.

    ARNHOLM

    Kun la knabinetoj?

    ELLIDA

    Ne, la knabinetoj -- ili estas sur la verando.

    ARNHOLM

    Kaj Wangel mem?

    ELLIDA

    Ho, Wangel, li iras tien kaj cxi tien. Foje al mi kaj foje al la knabinetoj.

    ARNHOLM

    Cxu estas vi kiu deziras tian arangxon?

    ELLIDA

    Mi opinias, ke cxiuj partoj kontentigxas per tiu arangxo. Ni povas ja jxeti la parolon transen unu al la alia -- kiam ni foje trovas ion por diri.

    ARNHOLM

    (post ioma pensado) Kiam mi pasinte frekventis viajn lokojn --.

    Ekstere en Skjoldvik mi pripensas --. Hm, -- estas nun longe de tiam --.

    ELLIDA

    Estas pli ol dek jaroj de kiam vi vizitis nin tie.

    ARNHOLM

    Jes, proksimume. Sed kiam mi prezentas al mi la bildon de vi tie ekstere en la lumturo -- La paganino, kiel la maljuna pastro nomis vin, cxar via patro laux li baptigis vin per sxipnomo kaj ne per kristana homa nomo --

    ELLIDA

    Jes, kaj kiel do?

    ARNHOLM

    Mi tute ne estus kredinta renkonti vin cxi tie kiel sinjorino Wangel.

    ELLIDA

    Ne, cxar tiam Wangel ja ankoraux ne estis --. Tiam ja ankoraux vivis la unua patrino de la knabinoj. Ilia vera patrino --

    ARNHOLM

    Nu jes, jes. Sed ecx se tiel ne estus --. Ecx se li estus libera kaj ne ligita, -- mi meniam imagus, ke okazus tiel.

    ELLIDA

    Ankaux mi ne. Vere neniam -- tiam.

    ARNHOLM

    Wangel estas ja gxentila. Honesta. Kore bonvola al cxiuj homoj --

    ELLIDA

    (varme kaj kore) Jes, li vere estas!

    ARNHOLM

    • sed sxajnas al mi, ke li estas tiel ege malsimila al vi.

    ELLIDA

    Vi pravas. Li ja estas.

    ARNHOLM

    Nu, sed kiel okazis? Kiel okazis!

    ELLIDA

    Ho kara Arnholm, ne demandu min pri tio. Mi ne kapablas klarigi la aferon. Kaj se mi povus, vi ne kapablus percepti kaj kompreni ecx eron el tio.

    ARNHOLM

    Hm --. (iomete pli mallauxte) Cxu vi iam konfidis ion pri mi al via edzo? Mi kompreneble aludas al la vana pasxo, -- al kiu mi lasis min ravi.

    ELLIDA

    Ne. Cxu vi tion pensus? Neniun vorton mi diris al li pri -- pri tio al kio vi aludas.

    ARNHOLM

    Mi gxojas. Cxar premis min la penso ke --

    ELLIDA

    Vi tute ne bezonas. Mi nur diris al li la veron, ke mi multe sxatis vin, kaj ke vi estis la plej fidela kaj bona amiko por mi tie ekstere.

    ARNHOLM

    Dankon. Sed diru nun, -- kial vi neniam skribis al mi post mia forvojagxo?

    ELLIDA

    Mi pensis, ke eble dolorigus al vi auxdi ion de iu, kiu -- kiu ne povis proksimigxi al vi tiel, kiel vi deziris. Estus ja rekte resxiri ion embarasan, mi pensis.

    ARNHOLM

    Hm --. Jes, jes, vi certe pravas.

    ELLIDA

    Sed kial vi mem neniam skribis?

    ARNHOLM

    (rigardas sxin kaj ridetas duone riprocxe) Mi? Fari la komencon?

    Eble suspektigi min por enkonduki ion novan. Post rifuzo tia, kian mi spertis?

    ELLIDA

    Ho ne, mi ja bone komprenas. -- Cxu vi neniam poste pensis pri alia rilato?

    ARNHOLM

    Neniam. Mi restas fidela al miaj memoroj.

    ELLIDA

    (duone sxercante) Ho, cxu! Forpelu la malnovajn, tristajn memorojn.

    Vi prefere devus pensi farigxi felicxa edzo, mi opinias.

    ARNHOLM

    Do devus baldaux okazi, sinjorino Wangel. Memoru ke, -- mi ja jam atingis la trideksepan, verdire.

    ELLIDA

    Nu, ja, des pli da kauxzo por vi rapidi. (Sxi iomete silentas, poste diras serioze kaj mallauxte) Sed auxskultu nun, kara Arnholm, -- mi nun diru al vi ion, kion mi tiam ne kapablus eldiri, ecx se mia vivo estus en veto.

    ARNHOLM

    Kio do tio estas?

    ELLIDA

    Kiam vi faris -- la vanan pasxon, kiel vi jxus diris, -- tiam mi ne kapablis respondi al vi alimaniere ol mi faris.

    ARNHOLM

    Mi scias. Vi nur havis bonan amikecon por oferti al mi. Mi ja scias.

    ELLIDA

    Sed vi ne scias, ke mia tuta animo kaj cxiuj miaj pensoj estis tiam en alia loko.

    ARNHOLM

    Tiam!

    ELLIDA

    Jes, gxuste.

    ARNHOLM

    Sed tio ja ne eblas! Vi eraras pri la tempo! Mi opinias, ke tiam vi ecx ne konis sinjoron Wangel.

    ELLIDA

    Mi ne parolas pri Wangel.

    ARNHOLM

    Ne Wangel? Sed tiam, -- ekstere en Skjoldvik --. Mi ne memoras unu solan homon tie, kiun mi opinius povus kapti vian atenton.

    ELLIDA

    Ne, ne, -- mi kredas. Cxar cxio estis tute freneza.

    ARNHOLM

    Sed rakontu do al mi pri tio cxi!

    ELLIDA

    Ho, suficxas ja, ke vi scias, ke tiam mi estis jam ligita. Kaj nun vi ja scias.

    ARNHOLM

    Kaj se vi tiam ne estus ligita?

    ELLIDA

    Kio do?

    ARNHOLM

    Cxu via respondo al mia letero estus alia.

    ELLIDA

    Kiel mi povas scii? Kiam Wangel venis, la respondo estis ja alia.

    ARNHOLM

    Pro kio do diri al mi, ke vi estis ligita?

    ELLIDA

    (ekstaras kvazaux en timo kaj maltrankvilo) Cxar mi bezonas iun al kiu konfidi min. Ne, ne, sidu.

    ARNHOLM

    Via edzo do nenion scias pri la afero?

    ELLIDA

    Mi unue konfesis al li, ke mia animo iam estis en alia loko. Ion pli li ne postulis scii. Kaj ni poste neniam tusxis la aferon. Funde estis ja nur frenezajxo. Kaj rompigxis ja baldaux -- iamaniere.

    ARNHOLM

    (ekstaras) Nur iamaniere? Ne tute!

    ELLIDA

    Jes, jes, certe! Ho, Dio, kara Arnholm, tute ne estas kiel vi imagas.

    Estas io tute nekomprenebla. Mi ne scias kiel mi povus tion rakonti.

    Vi nur opinius, ke mi estus malsana. Aux ke mi estus tute freneza.

    ARNHOLM

    Kara sinjorino, -- nun vi vere devas plene eldiri.

    ELLIDA

    Nu ja! Mi provos. Kiel povos vi, prudenta homo, klarigi al vi, ke -- (rigardas eksteren kaj interrompas) Atendu gxis poste. Jen vizitanto venas.

    (Lyngstrand venas sur la vojo de maldekstre kaj iras en la gxardenon. Li havas floron en la butontruo kaj portas grandan belan bukedon, volvitan per papero kaj silka rubando. Li haltas kaj hezitas iom necerta cxe la verando.)

    ELLIDA

    (el la lauxbo) Cxu la knabinojn vi sercxas, sinjoro Lyngstrand?

    LYNGSTRAND

    (turnas sin) Ho, la sinjorino jen? (salutas kaj proksimigxas) Tiel ne estas. Ne la frauxlinojn, sed vin mem, sinjorino Wangel.

    Vi ja permesis al mi veni por viziti vin --

    ELLIDA

    Jes, certe mi faris. Vi estas cxiam bonvena.

    LYNGSTRAND

    Multan dankon. Kaj cxar tiel felicxe okazas, ke estas solenajxo en la domo hodiaux --

    ELLIDA

    Nu, tion vi scias?

    LYNGSTRAND

    Jes, ja. Kaj tial mi volis permesi al mi donaci al sinjorino Wangel cxi tiun --

    (Li kapsalutas kaj etendas la bukedon.)

    ELLIDA

    (ridetas) Sed kara sinjoro Lyngstrand, cxu ne estas pli bone doni viajn belajn florojn al lernejestro Arnholm mem? Cxar estas ja vere li, kiu --

    LYNGSTRAND

    (rigardas al ambaux necerte) Pardonu, -- sed mi ne konas tiun fremdan sinjoron. Estas nur -- Mi venas pro la datreveno, sinjorino.

    ELLIDA

    Datreveno? Vi eraras, sinjoro Lyngstrand. Ne estas datreveno en la domo hodiaux.

    LYNGSTRAND

    (ridetas intime) Ho, mi ja scias. Sed mi ne pensis ke estu tiel sekrete.

    ELLIDA

    Kion vi scias?

    LYNGSTRAND

    Ke estas la dat -- la datreveno de la sinjorino.

    ELLIDA

    Mia?

    ARNHOLM

    (rigardas sxin demande) Hodiaux? Ne, certe ne.

    ELLIDA

    (al Lyngstrand) Kial vi tiel pensas?

    LYNGSTRAND

    Frauxlino Hilde malkovris tion. Mi preterpasis iom pli frue hodiaux.

    Kaj mi demandis al la frauxlinoj, kial ili tiel bele ornamas per floroj kaj flagoj --

    ELLIDA

    Nu bone?

    LYNGSTRAND

    • kaj frauxlino Hilde respondis: Jes, cxar hodiaux estas la

    datreveno de -- de patrino.

    ELLIDA

    De patrino --! Nu tiel.

    ARNHOLM

    Aha! (Li kaj Ellida rigardas sin reciproke kompreneme.) Jes, cxar la juna sinjoro do tion scias, sinjorino Wangel --

    ELLIDA

    (al Lyngstrand) Jes, cxar vi ja nun tion scias --

    LYNGSTRAND

    (denove ofertas la bukedon) Permesu al mi gratuli --

    ELLIDA

    (akceptas la florojn) Koran dankon al vi. -- Bonvolu sidigxi momenton, sinjoro Lyngstrand.

    (Ellida, Arnholm kaj Lyngstrand eksidas en la lauxbo.)

    ELLIDA

    Tio cxi -- pri mia datreveno -- devus esti sekreto, sinjoro lernejestro.

    ARNHOLM

    Devus, mi komprenas. Ne devus esti por ni neinformitaj.

    ELLIDA

    (metas la bukedon flanken) Ne, gxuste tiel. Ne por la neinformitaj.

    LYNGSTRAND

    Mi do ecx ne diros al iu vivanta homo.

    ELLIDA

    Ho, ne tiel grave. -- Sed kiel vi nun fartas? Vi aspektas pli sane nun ol antauxe.

    LYNGSTRAND

    Jes, ankaux mi kredas, ke mi sanigxos. Kaj venontan jaron, se mi povos iri suden --

    ELLIDA

    Kaj tion vi povos, diras la knabinoj.

    LYNGSTRAND

    Jes, cxar en Bergen mi havas bonfaranton, kiu protektas min. Kaj li promesis helpi min venontan jaron.

    ELLIDA

    Kiel vi kontaktigxis al li?

    LYNGSTRAND

    Ho, felicxa okazo. Cxar iun fojon mi estis maristo sur unu el liaj sxipoj.

    ELLIDA

    Cxu vere? Vi do tiam sxatis la maron?

    LYNGSTRAND

    Ne, tute ne. Sed kiam mia patrino mortis, mia patro ne volis lasi min nenifari hejme cxe si. Kaj li farigis min maristo. Ni pereis en la Angla Kanalo survoje hejmen. Kaj estis ja bone por mi.

    ARNHOLM

    Kiel bone, vi diras?

    LYNGSTRAND

    Jes, cxar per tiu pereo mi ricevis la difekton. En la brusto. Mi longe kusxis en la malvarma akvo, antaux ol ili savis min. Kaj tiam mi ja devis forlasi la maron. -- Jes, vere estis granda felicxo.

    ARNHOLM

    Cxu, vi trovas?

    LYNGSTRAND

    Jes. Cxar la difekto ne estas vere dangxera. Kaj nun mi povos farigxi skulptisto, kion mi ege deziras. Imagu -- povi modli la delikatan argilon, kiu tiel cedeme formigxas inter la fingroj!

    ELLIDA

    Kaj kion volas vi do modli? Cxu marvirojn kaj marvirinojn? Aux cxu antikvajn vikingojn?

    LYNGSTRAND

    Ne, tiajxojn ne. Kiam mi estos progresinta, mi provos fari grandan verkon. Grupon, kiel oni tion nomas.

    ELLIDA

    Nu jes, -- sed kion tiu grupo reprezentu?

    LYNGSTRAND

    Ho, devus esti io kion mi mem travivis.

    ARNHOLM

    Jes, jes, -- tenu vin al tio.

    ELLIDA

    Sed kio tio do estus?

    LYNGSTRAND

    Jes, mi imagas, ke estu juna marista edzino, kiu kusxas maltrankvila dormante. Kaj sxi ankaux songxas. Mi certas, ke mi povos realigi, ke sxi songxas.

    ARNHOLM

    Cxu ne estu pli?

    LYNGSTRAND

    Jes, ankaux alia figuro. Iu estajxo por nomi gxin. Estu sxia edzo, al kiu sxi ne estis fidela, dum li estis for. Kaj li dronis en la maro.

    ARNHOLM

    Kiel, dronis --?

    ELLIDA

    Li dronis?

    LYNGSTRAND

    Jes. Li dronis dum vojagxo. Sed okazas la strangajxo, ke li tamen revenas hejmen. Estas dumnokte. Kaj nun li staras tie apud sxia lito rigardante sxin. Li staru malsekega, kvazaux homo jxus eltirita el la maro.

    ELLIDA

    (klinas sin malantauxen en la segxo) Vere stranga imago. (fermas la okulojn) Mi vive bildigas tion antaux mi.

    ARNHOLM

    Sed je sankta nomo, sinjoro -- sinjoro --! Vi ja diris, ke estu io, kion vi mem travivis.

    LYNGSTRAND

    Jes, jes, -- Mi travivis tion cxi. Iamaniere do.

    ARNHOLM

    Travivis, ke morta viro --?

    LYNGSTRAND

    Nu ja, mi ne diras tiel korpe travivis. Ne reale, vi komprenu. Sed tamen --

    ELLIDA

    (vigle, strecxe) Rakontu cxion kion vi scias kaj povas! Pri tio mi devas cxion scii.

    ARNHOLM

    (ridetas) Jes, tio devas ja esti io por vi. Tiajxo kun mara etoso.

    ELLIDA

    Kiel do estis, sinjoro Lyngstrand?

    LYNGSTRAND

    Jes, tiel ke kiam ni velus hejmen kun la brigo el urbo nomita Halifax, ni devis postlasi la laborestron en la malsanulejo tie. Ni dungis usonanon anstatauxe. Tiu nova laborestro --

    ELLIDA

    La usonano?

    LYNGSTRAND

    • jes; li ricevis de la estro amaseton da gazetoj, kiun li cxiame

    legadis. Cxar li volis lerni la norvegan, li diris.

    ELLIDA

    Nu! Kaj sekve!

    LYNGSTRAND

    Iun vesperon en terura vetero. Cxiuj viroj sur la ferdeko. Escepte la laborestro kaj mi. Cxar li estis tordinta la piedon, kaj ne povis stari sur gxi. Kaj ankaux mi estis malsana kaj kusxis. Ja, li do sidis tie en la kajuto denove legante unu el la malnovaj gazetoj --

    ELLIDA

    Jes! Jes!

    LYNGSTRAND

    Sed dum li tie sidas, mi auxdas kvazaux hurlon el li. Kaj kiam mi rigardas lin, mi vidas ke li estas blanka kiel kreto en la vizagxo.

    Li komencas tiri kaj sxiri la gazeton en mil pecojn. Sed tion li faris tute silente, silente.

    ELLIDA

    Li nenion diris? Li ne parolis?

    LYNGSTRAND

    Ne tuj. Sed iom post iom li kvazaux parolis al si mem: Edzinigxis.

    Kun alia viro. Dum mi estis for.

    ELLIDA

    (fermas la okulojn kaj diras mallauxte) Tion li diris?

    LYNGSTRAND

    Jes. Kaj imagu, -- li tion diris en bona norvega. Li certe facile lernis fremdajn lingvojn, tiu viro.

    ELLIDA

    Kaj poste? Kio okazis poste?

    LYNGSTRAND

    Jes, jen sekvas tio stranga, kion mi neniam en la mondo forgesos.

    Cxar li aldonis, -- ankaux tio silente: -- Sed mia sxi estas, kaj mia sxi farigxu. Kaj min sxi sekvu, ecx se mi venu hejmen por sercxi sxin kiel droninta viro el la nigra maro.

    ELLIDA

    (versxas al si akvon. Sxia mano tremas.) Puh, -- kiel preme varme estas hodiaux --

    LYNGSTRAND

    Kaj tion li diris per tia vola forto, ke sxajnis al mi ke li estas viro por tion plenumi.

    ELLIDA

    Cxu vi scias -- pri la sorto de tiu viro?

    LYNGSTRAND

    Ho, sinjorino, li certe ne plu vivas.

    ELLIDA

    (rapide) Kial vi tion opinias!

    LYNGSTRAND

    Jes, cxar ni ja poste pereis en la Angla Kanalo. Mi sukcesis trovi lokon en la granda savboato kun la sxipestro kaj kvin aliaj. La direktisto prenis la malantauxan boateton. Lin sekvis la usonano kaj iu alia.

    ELLIDA

    Kaj de ili oni nenion plu auxdis?

    LYNGSTRAND

    Ne, nenion, sinjorino. Mia bonfaranto jxus skribis tion en letero.

    Sed gxuste tial mi multe sxatus fari artajxon pri tio. La malfidelan maristedzinon mi vive bildigas antaux mi. Kaj ankaux la vengxanto, kiu dronis, sed tamen revenas hejmen el la maro. Mi vidas ambaux tute klare.

    ELLIDA

    Ankaux mi. (ekstaras) Venu, -- ni eniru. Aux prefere malsupren al Wangel! Estas ja preme varme. (Sxi iras el la lauxbo.)

    LYNGSTRAND

    (kiu ankaux ekstaris) Mi nun dankas pro la akcepto. Mi ja nur farus viziteton pro la datreveno.

    ELLIDA

    Nu, kiel vi preferas. (etendas al li la manon) Adiaux, kaj dankon pro la floroj.

    (Lyngstrand salutas kaj eliras maldekstren tra la barilpordo.)

    ARNHOLM

    (proksimigxas al Ellida) Mi ja vidas, ke tio cxi kore tusxis vin, kara sinjorino Wangel.

    ELLIDA

    Ho jes, vi povas ja esprimi vin tiel, kvankam --

    ARNHOLM

    Sed funde ne estas io alia ol vi devus atendi.

    ELLIDA

    (rigardas lin surprize) Atendi!

    ARNHOLM

    Jes, sxajnas al mi.

    ELLIDA

    Atendi ke iu povus reveni --! Tiel reveni!

    ARNHOLM

    Sed pro Dio --! Cxu estas la marista fablo de tiu freneza skulptisto --?

    ELLIDA

    Ho, kara Arnholm, eble li ne tamen estas tiel freneza.

    ARNHOLM

    Do estas tiu babilajxo pri tiu morta viro, kiu tiel skuis vin? Kaj mi, kiu kredis, ke --

    ELLIDA

    Kion vi kredis?

    ARNHOLM

    Kompreneble mi kredis, ke estis nur sxajnigo de vi. Ke vi cxagrenigxis, cxar vi malkovris, ke oni sekrete solenis familian memoron. Ke via edzo kaj liaj infanoj vivas en vivo de memoroj, en kiu vi ne partoprenas.

    ELLIDA

    Ho, ne, ne. Estu pri tio kiel estas. Mi ne rajtas postuli mian edzon sole por mi mem.

    ARNHOLM

    Sxajnas al mi, ke vi tamen rajtas.

    ELLIDA

    Jes. Sed mi ne rajtas. Jen la afero. Ankaux mi vivas en io, -- al kio la aliaj estas eksteraj.

    ARNHOLM

    Vi! (pli mallauxte) Cxu estas komprenende, ke --? Vi -- Vi do ne amas vian edzon!

    ELLIDA

    Ho jes, jes, -- el mia tuta animo mi nun amas lin! Gxuste tial tio cxi estas tiel terura, -- tiel nekomprenebla, -- tiel neimagebla, --!

    ARNHOLM

    Vi nun konfidu viajn cxagrenojn tute kaj senrezerve al mi! Vi volas, cxu, sinjorino Wangel?

    ELLIDA

    Mi ne povas, kara amiko. Almenaux ne nun. Eble poste.

    (Bolette venas sur la verandon kaj iras malsupren en la gxardenon.)

    BOLETTE

    Nun patro venas el la oficejo. Cxu ni do ne devus sidigxi en la gxardena cxambro?

    ELLIDA

    Jes, ni faru.

    (Wangel, en sxangxita vestajxo, venas kune kun Hilde de maldekstre de malantaux la domo.)

    WANGEL

    Jen, jen! Mi estas libera kaj preta! Nun gustos bone glaso da io malvarmeta.

    ELLIDA

    Atendu iomete. (Sxi iras en la lauxbon kaj sercxas la bukedon.)

    HILDE

    Ho, vidu, vidu! La belajn florojn! De kie vi ricevis ilin?

    ELLIDA

    Mi ricevis ilin de skulptisto Lyngstrand, mia kara Hilde.

    HILDE

    (ekmiras) De Lyngstrand?

    BOLETTE

    (maltrankvila) Cxu Lyngstrand venis -- denove?

    ELLIDA

    (kun rideto) Jes. Li venis kun tiu cxi. Okaze de la datreveno, vi komprenas.

    BOLETTE

    (ekrigardas al Hilde) Ah --!

    HILDE

    (murmuras) La besto!

    WANGEL

    (embarasita, al Ellida) Hm. Jes, vi ja vidas --. Mi diru al vi, mia kara, bona, benita Ellida --

    ELLIDA

    (interrompas) Venu nun, knabinetoj! Kaj ni metu miajn florojn en akvon kune kun la aliaj. (Sxi supreniras sur la verandon.)

    BOLETTE

    (mallauxte al Hilde) Ho, sxi do tamen estas gxentila.

    HILDE

    Simiajxoj! Sxi nur volas intimigxi kun patro.

    WANGEL

    (supre sur la verando, premas la manon de Ellida) Dankon -- dankon! Koran dankon pro tio cxi, Ellida!

    ELLIDA

    (ordigas la florojn) Nu do, -- cxu ne ankaux mi estu kune kun vi por

    • por honori la datrevenon de patrino?

    ARNHOLM

    Hm --.

    (Li supreniras al Wangel kaj Ellida. Bolette kaj Hilde restas en la gxardeno.)

    DUA AKTO

    (Supre sur "La Videjo", arbustkovrita altajxo malantaux la urbo. Iom malantauxe staras sxtonstako kaj ventomontrilo. Grandaj sxtonoj por sidejoj kusxas cxirkaux la sxtonstako kaj en la antauxo. Profunde en la malantauxo vidigxas la ekstera fjordo kun insuloj kaj promontoroj.

    La granda maro ne vidigxas. Estas duonhela somernokto. Flaverugxa lumeto en la aero kaj sur la montopintoj fore. Kvartona kantado auxdigxas de malsupre en la deklivo dekstre.)

    (Junaj homoj el la urbo, gesinjoroj, venas pare de dekstre, kaj en intima konversacio iras preter la sxtonstako kaj elen maldekstre.

    Iom poste venas Ballested kiel gvidanto por grupo da eksterlandaj geturistoj. Li estas sxargxita de sxaloj kaj vojagxsaketoj.)

    BALLESTED

    (montras supren per la bastono) Sehen Sie, meine Herrschaften, -- dort fore liegt eine andere altajxo. Das willen wir ankaux besteigen und so herunter --

    (Li dauxrigas angle kaj gvidas la grupon maldekstren.)

    (Hilde venas rapide supren la deklivon dekstre, haltas kaj rigardas malantauxen. Iom poste venas Bolette la saman vojon.)

    BOLETTE

    Sed, kara, kial ni forkuru de Lyngstrand?

    HILDE

    Cxar mi ne eltenas iri tiel malrapide en la deklivoj. Vidu, -- vidu, kiel li rampas supren.

    BOLETTE

    Ho, vi ja scias kiel malsana li estas.

    HILDE

    Cxu vi opinias, ke estas tre dangxere?

    BOLETTE

    Jes, mi opinias.

    HILDE

    Li ja vizitis patron posttagmeze. Mi dezirus scii kion patro pensas pri li.

    BOLETTE

    Patro diris al mi, ke estas malmoligxo en la pulmo, -- aux io tia. Li ne vivos longe, diris patro.

    HILDE

    Cxu tion li diris! Imagu, -- gxuste kion mi pensis.

    BOLETTE

    Sed pro Dio, vi nenion rimarkigu.

    HILDE

    Ho, kial vi tiel pensas. (duonlauxte) Jen vidu, -- nun Hans fine krablis al la supro. Hans --. Cxu ne sxajnas al vi, ke oni povas vidi, ke li nomigxas Hans?

    BOLETTE

    (flustras) Estu bonkonduta! Mi konsilas!

    (Lyngstrand venas de dekstre kun sunsxirmilo en la mano.)

    LYNGSTRAND

    Mi petas pardonon al la frauxlinoj, cxar mi ne povis iri same rapide kiel vi.

    HILDE

    Cxu vi ecx ekhavis sunsxirmilon?

    LYNGSTRAND

    Gxi apartenas al via patrino. Sxi diris ke mi uzu gxin kiel bastonon.

    Cxar mi neniun kunportis.

    BOLETTE

    Cxu ili dauxre estas tie malsupre? Patro kaj la aliaj?

    LYNGSTRAND

    Jes. Via patro iris en la gastejon. La aliaj sidas ekstere auxskultante la muzikon. Sed poste ili volas supreniri, diris via patrino.

    HILDE

    (lin rigardante) Vi nun estas suficxe laca.

    LYNGSTRAND

    Jes, nun sxajnas al mi, ke mi estas iomete laca. Mi pensas ke estas pli bone sidi tempeton.

    (Li eksidas sur sxtono antauxe dekstre.)

    HILDE

    (staras antaux li) Cxu vi scias, ke poste okazos dancado malsupre sur la muzikejo?

    LYNGSTRAND

    Jes, mi auxdis paroli pri tio.

    HILDE

    Vi certe sxatas danci, cxu ne?

    BOLETTE

    (kiu plukas floretojn inter la erikoj) Ho, Hilde, -- lasu nun Lyngstrand regajni la spiron.

    LYNGSTRAND

    (al Hilde) Jes, frauxlino, mi volus danci -- se mi povus.

    HILDE

    Cxu? Vi do neniam lernis?

    LYNGSTRAND

    Ankaux tion ne. Sed pri tio mi ne pensis. Mi aludis cxar mi ne povas pro la brusto.

    HILDE

    Pro tiu difekto, kiel vi diras?

    LYNGSTRAND

    Jes, estas tial.

    HILDE

    Cxu vi multe cxagrenigxis pro tiu difekto?

    LYNGSTRAND

    Ho ne, tion mi ne povas diri. (ridetas) Cxar estas pro tio, ke cxiuj homoj estas gxentilaj kaj afablaj kaj ecx bonfarantaj al mi, mi kredas.

    HILDE

    Jes, kaj gxi ja ne estas dangxera.

    LYNGSTRAND

    Ne, gxi tute ne estas dangxera. Tion mi komprenas laux via patro.

    HILDE

    Kaj vi ja sanigxos tuj kiam vi forvojagxos.

    LYNGSTRAND

    Jes ja. Tiam mi sanigxos.

    BOLETTE

    (kun floroj) Jen, sinjoro Lyngstrand, -- metu tiujn cxi en la butontruon.

    LYNGSTRAND

    Ho, mil dankojn, frauxlino! Estas ja tro gxentile de vi.

    HILDE

    (rigardas malsupren dekstren) Jen ili venas sur la vojo.

    BOLETTE

    (Ankaux sxi rigardas malsupren.) Se ili nur sciu kie ili flankeniru.

    Ne, nun ili prenas eraran vojon.

    LYNGSTRAND

    (ekstaras) Mi kuros malsupren al la turnigxo kaj voku al ili.

    HILDE

    Tiam vi devas tre lauxte krii.

    BOLETTE

    Ne, vi ne devas. Vi denove farigxos laca.

    LYNGSTRAND

    Ho, malsupren estas facile.

    (Li eliras dekstren.)

    HILDE

    Jes, malsupren, jes. (postrigardas lin) Nun li ecx saltas! Kaj li ne memoras, ke poste li devas supreniri.

    BOLETTE

    Kompatindulo --.

    HILDE

    Se Lyngstrand proponus geedzigxon al vi, cxu vi lin akceptus?

    BOLETTE

    Cxu vi frenezigxis?

    HILDE

    Ho, mi ja pensas, ke se li ne havus tiun difekton. Kaj se li ne baldaux estus mortanta. Cxu vi tiam akceptus lin?

    BOLETTE

    Mi opinias, ke estus pli bone ke vi prenus lin.

    HILDE

    Ho certe ne. Li ja nenion posedas. Li ecx ne havas suficxe por vivteni sin.

    BOLETTE

    Kial vi do okupigxas tiel multe pri li?

    HILDE

    Ho, tion mi ja nur faras pro tiu difekto.

    BOLETTE

    Mi tute ne rimarkis, ke vi kompatas lin pro tio.

    HILDE

    Ne, mi ecx ne faras. Sed estas tiel tente.

    BOLETTE

    Kio?

    HILDE

    Rigardi lin, kaj igi lin rakonti, ke ne estas dangxere. Kaj ke li povos iri eksterlanden, kaj ke li farigxos artisto. Tiun cxion li kredadas kaj estas kontenta profunde en la animo. Kaj tamen el tio nenio farigxos. Neniam. Cxar li ne vivos tiel longe. Estas por mi ekscite pripensi tion.

    BOLETTE

    Ekscite!

    HILDE

    Jes, gxuste ekscite. Tion mi permesas al mi.

    BOLETTE

    Fi, Hilde, vi vere estas acxa infano!

    HILDE

    Mi ecx volas esti. Spite! (rigardas malsupren) Nun fine!

    Aspekte Arnholm ne sxatas supreniri. (turnas sin) Sed al aliajxo,

    • cxu vi scias, kion mi vidis sur Arnholm cxe la mangxotablo?

    BOLETTE

    Nu?

    HILDE

    Imagu, -- liaj haroj komencas defali -- tie supre, meze sur la kapo.

    BOLETTE

    Ho, babilajxo! Ne estas vero.

    HILDE

    Jes. Kaj li havas sulkojn cxe ambaux okuloj. Je Dio, Bolette, ke vi povis esti tiel enamigxinta al li, tiam kiam li legis kun vi!

    BOLETTE

    (ridetas) Jes, cxu eblas kompreni tion? Mi memoras, ke mi iam ploris brulantajn larmojn, cxar li diris, ke Bolette estas malbela nomo.

    HILDE

    Jes, imagu! (rigardas malsupren) Ho, jen vidu! Nun "la sinjorino el la maro" konversaciadas kun li. Ne kun patro. -- Mi miras cxu tiuj du jxetas senteman okulon unu al la alia.

    BOLETTE

    Vi vere devus honti. Kial povas vi diri tiajxon pri sxi? Farigxis ja nun tiel bone inter ni --

    HILDE

    Jes, jes, -- kredigu tion al vi mem, junulino! Ho ne, farigxos neniam bone inter ni kaj sxi. Cxar sxi ne konvenas por ni. Kaj nek ni por sxi. Dio scias kial patro tirus sxin en la domon! -- Mi ne mirus se sxi iun tagon farigxus freneza.

    BOLETTE

    Freneza! Kiel vi povas imagi tion?

    HILDE

    Ho, ne estas strange. Ankaux sxia patrino farigxis freneza. Sxi mortis freneza, mi scias.

    BOLETTE

    Jes, Dio scias en kio vi ne metas vian nazon. Sed ne babiladu pri tio. Estu afabla -- pro patro. Auxdu, Hilde?

    (Wangel, Ellida, Arnholm kaj Lyngstrand venas de dekstre.)

    ELLIDA

    (montras al la fono) Jen fore gxi estas!

    ARNHOLM

    Jes, gxuste. En tiu direkto gxi ja estas.

    ELLIDA

    Jen fore kusxas la maro.

    BOLETTE

    (al Arnholm) Cxu vi ne trovas la lokon bela?

    ARNHOLM

    Mi trovas gxin belega. Grandioza vidajxo.

    WANGEL

    Jes. Eble vi neniam antauxe supreniris cxi tien?

    ARNHOLM

    Ne, neniam. Mi opinias, ke dum mia restado cxi tie apenaux estis atingeble. Ecx ne vojeto.

    WANGEL

    Kaj ecx neniu arangxo. Cxion ni faris la lastajn jarojn.

    BOLETTE

    Jen sur la "Pilotkabo" estas ankoraux pli grandioza vidajxo.

    WANGEL

    Cxu ni iru tien, Ellida?

    ELLIDA

    (eksidas sur sxtonon dekstre) Dankon. Ne mi. Sed iru vi aliaj. Kaj dume mi sidas cxi tie.

    WANGEL

    Do mi restos kun vi. La knabinetoj povas montri la lokon al Arnholm.

    BOLETTE

    Cxu vi sxatas iri kun ni, sinjoro Arnholm?

    ARNHOLM

    Jes, volonte. Cxu estas vojo ankaux tien?

    BOLETTE

    Ho jes. Estas largxa vojo.

    HILDE

    La vojo estas tiel largxa, ke estas abunda spaco por du iri brakon en brako.

    ARNHOLM

    (sxerce) Cxu vere, eta frauxlino Hilde? (al Bolette) Cxu ni provu, cxu estas vero?

    BOLETTE

    (subpremas rideton) Jes ja. Ni provu. (Ili iras brakon en brako maldekstren)

    HILDE

    (al Lyngstrand) Cxu ankaux ni iru --?

    LYNGSTRAND

    Brakon en brako --?

    HILDE

    Nu, kial ne? Bonvolu.

    LYNGSTRAND

    (prenas sxian brakon kaj ridetas kontente) Estas ja vere sxerce amuze!

    HILDE

    Sxerce --?

    LYNGSTRAND

    Jes, cxar aspektas ja kiel ni estas gefiancxoj.

    HILDE

    Vi neniam antauxe promenis kun sinjorino cxe la brako, sinjoro Lyngstrand, cxu?

    (Ili eliras maldekstren.)

    WANGEL

    (kiu staras apud la sxtonstako) Kara Ellida, nun ni havas momenton solan por ni mem --

    ELLIDA

    Jes, venu kaj eksidu cxe mi.

    WANGEL

    (eksidas) Estas libere kaj trankvile. Ni nun parolu kune.

    ELLIDA

    Pri kio?

    WANGEL

    Pri vi. Kaj pri la rilato inter ni, Ellida. Mi ja vidas, ke tiel ne povas dauxri.

    ELLIDA

    Kio anstatauxus, laux vi?

    WANGEL

    Kompleta konfidemo, kara. Kunvivo inter ni, -- kiel antauxe.

    ELLIDA

    Ho, se eblus! Sed ne estas eble!

    WANGEL

    Mi kredas, ke mi komprenas vin. El certaj esprimoj de vi foje kaj foje, mi kredas.

    ELLIDA

    (impete) Vi ne faras! Ne diru, ke vi komprenas --!

    WANGEL

    Ho jes. Vi estas honesta naturo, Ellida. Vi havas fidelan animon --

    ELLIDA

    Jes, mi havas.

    WANGEL

    Kiu ajn rilato en kiu vi sentu vin sekura kaj felicxa, devas esti senrezerva rilato.

    ELLIDA

    (rigardas lin atente) Nu, -- kaj do!

    WANGEL

    Ne konvenas por vi esti la dua edzino de viro.

    ELLIDA

    Kial vi tiel pensas nun?

    WANGEL

    Gxi ofte eklumigxis en mi kiel suspekto. Hodiaux farigxis pli klare.

    La memorfesto de la infanoj --. Vi rigardis min kiel iun kunkulpulon --. Nu ja, -- la rememoroj de viro li ne povas neniigi. Cxiuokaze ne la miajn. Tia mi ne estas.

    ELLIDA

    Mi scias. Mi ja scias bone.

    WANGEL

    Sed vi tamen eraras. Por vi aspektas kvazaux la patrino de la infanoj vivas ankoraux. Kvazaux sxi nevidate cxeestas inter ni. Vi kredas, ke mia animo estas egale dividata inter vi kaj sxi. Tiu penso vin ofendas. Tial vi ne plu povas -- aux ne plu volas vivi kun mi kiel edzino.

    ELLIDA

    (ekstaras) Cxu vi cxion cxi vidis, Wangel? Enrigardis en cxion cxi?

    WANGEL

    Jes, hodiaux mi fine rigardis internen en gxi. Gxis la fundo.

    ELLIDA

    Gxis la fundo, vi diras. Ho, ne kredu tion.

    WANGEL

    (ekstaras) Mi bone scias, kara Ellida, ke estas pli ol tio cxi.

    ELLIDA

    (timoplena) Cxu vi scias, ke estas pli?

    WANGEL

    Jes. Estas tio, ke vi ne povas elteni la cxirkauxajxon cxi tie. La montoj premas peze sur vian animon. Ne estas suficxe da lumo por vi.

    Ne suficxe vasta cxielo cxirkaux vi. Ne forto kaj abundeco en la aerfluo.

    ELLIDA

    Vi ja pravas. Nokton kaj tagon, vintron kaj someron gxi estas super mi -- tiu loganta hejmveo al la maro.

    WANGEL

    Mi bone scias, kara Ellida. (metas la manon sur sxian kapon) Kaj tial la malsana infano revenu al sia propra hejmo.

    ELLIDA

    Cxu kiel?

    WANGEL

    Tute simple. Ni translogxigxu.

    ELLIDA

    Translogxigxu!

    WANGEL

    Jes. Al iu loko cxe la vasta maro, -- al iu loko kie vi povos trovi veran hejmon por via animo.

    ELLIDA

    Ho, kara, ne pensu pri tio! Estas tute neeble. Vi ne povas vivi felicxe en iu ajn loko en la mondo ol tie cxi.

    WANGEL

    Povas esti pri tio kiel eblas. Kaj krome, -- cxu vi opinias, ke mi povos vivi felicxe cxi tie -- sen vi?

    ELLIDA

    Sed mi ja estas cxi tie. Kaj mi restas. Vi ja havas min.

    WANGEL

    Cxu mi havas vin, Ellida?

    ELLIDA

    Ho, ne parolu pri tio alia. Cxi tie vi ja havas cxion por kio vi vivas kaj spiras. La laboro de via tuta vivo kusxas ja gxuste cxi tie.

    WANGEL

    Pri tio estu kiel eblas, mi diras. Ni translogxigxu de cxi tie.

    Translogxigxu marborden. Tiu afero estas nun decidita, kara Ellida.

    ELLIDA

    Ho, sed kion vi kredas, ke ni gajnus per tio?

    WANGEL

    Vi gajnus sanon kaj novan pacon en la animo.

    ELLIDA

    Apenaux. Sed jen vi mem! Pensu do iomete ankaux pri vi mem. Kion vi gajnus?

    WANGEL

    Mi gajnus vin, vi kara.

    ELLIDA

    Sed tion vi ne povas! Ne, ne, vi tion ne povas, Wangel! Estas ja terure, -- senesperige pripensi.

    WANGEL

    Tion ni risku. Se vi havas tiajn pensojn, ne estas alia savo por vi ol -- for de cxi tie. Kaj tio ju pli frue. Tio estas nun definitiva, cxu vi auxdas.

    ELLIDA

    Ne! Mi do je la nomo de la cxielo prefere diru al vi cxion tute malkasxe. Tiel kiel estas.

    WANGEL

    Jes, jes, -- faru!

    ELLIDA

    Cxar malfelicxa vi vin mem ne faru pro mi. Precipe cxar tio tamen nenion helpas.

    WANGEL

    Mi havas nun vian promeson, ke vi volas diri al mi cxion, -- kiel estas.

    ELLIDA

    Mi diros al vi tiel bone kiel mi povas. Kaj kiel sxajnas al mi ke estas. -- Venu, kaj sidu cxe mi.

    (Ili eksidas sur sxtonon.)

    WANGEL

    Nu ja, Ellida? Do --?

    ELLIDA

    La tagon, kiam vi venis al mi tie ekstere kaj demandis min aparteni al vi, -- tiam vi parolis tiel malkasxe kaj honeste al mi pri via unua geedzigxo. Gxi estis vere felicxa, vi diris.

    WANGEL

    Gxi ja estis.

    ELLIDA

    Jes, jes, mi ja kredas, kara. Ne pro tio mi mencias tion nun. Mi nur volas memorigi al vi, ke ankaux mi estis honesta al vi. Mi ja diris senrezerve, ke iam en mia vivo mi amis iun alian. Ke okazis -- okazis ia gefiancxigxo inter ni.

    WANGEL

    Ia --?

    ELLIDA

    Jes, ia tia. Nu, dauxris ja tre mallonge. Li forvojagxis. Kaj poste mi rompis. Mi ja diris al vi cxion.

    WANGEL

    Sed, kara Ellida, kial vi revivigas cxion cxi? Funde ne estis mia afero. Kaj mi ecx neniam demandis al vi, kiu li estas.

    ELLIDA

    Ne, vi ne faris. Vi cxiam estis konsiderema al mi.

    WANGEL

    (ridetas) Ho, en tiu cxi kazo --. Mi povus ja preskaux mem diri la nomon.

    ELLIDA

    La nomon!

    WANGEL

    En Skjoldvik kaj tie cxirkauxe ne estis ja multaj inter kiuj diveni.

    Aux, pli gxuste, estis nur unu sola --

    ELLIDA

    Aspekte vi kredas, ke estis -- Arnholm.

    WANGEL

    Jes, cxu ne estis --?

    ELLIDA

    Ne.

    WANGEL

    Ne? Jes, do mia kompreno staras senmova.

    ELLIDA

    Cxu vi memoras, ke iam malfrue en la auxtuno granda usona sxipo venis al Skjoldvik pro averio?

    WANGEL

    Jes, mi bone memoras. Estis tie, ke oni trovis la sxipestron mortigita en la kajuto. Mi mem venis por dissekcii la kadavron.

    ELLIDA

    Jes, certe.

    WANGEL

    Kredeble la dua sxipisto mortigis lin.

    ELLIDA

    Neniu povas diri! Neniam malkasxigxis.

    WANGEL

    Tamen ne estas dubo. Kial li alie dronigus sin, kiel li faris?

    ELLIDA

    Li ne dronigis sin. Li forvojagxis norden.

    WANGEL

    (surprizigxas) Kiel vi tion scias?

    ELLIDA

    (sin mem devigante) Jes, Wangel, -- cxar estas al tiu sxipsubestro, ke mi -- fiancxinigxis.

    WANGEL

    (eksaltas) Kion vi diras! Cxu tio eblas!

    ELLIDA

    Jes, -- tiel estas. Estis kun li.

    WANGEL

    Sed je cxio, Ellida --! Kiel vi povis ekpensi tiajxon! Fiancxinigxi kun tia ulo! Kun tute fremda homo! -- Kiel li nomigxis?

    ELLIDA

    Tiam li nomis sin Friman. Poste, en siaj leteroj, li subskribis Alfred Johnston.

    WANGEL

    De kie li venis?

    ELLIDA

    De Finnmark, li diris. Sed li naskigxis en Finnlando. Enmigris kiel infano -- kun sia patro, mi opinias.

    WANGEL

    Do kveno (= Logxanto en Finnmark el Suomio).

    ELLIDA

    Jes. Tiel ili ja nomigxas.

    WANGEL

    Kion pli vi scias pri li?

    ELLIDA

    Nur tion, ke li frue farigxis maristo. Kaj ke li faris longajn vojagxojn.

    WANGEL

    Nenion alian?

    ELLIDA

    Ne. Ni ne parolis pri tiajxojn.

    WANGEL

    Pri kio vi do parolis?

    ELLIDA

    Pleje ni parolis pri la maro.

    WANGEL

    Ah --! Do pri la maro?

    ELLIDA

    Pri ventegoj kaj trankvilo. Pri sombraj noktoj sur la maro. Pri la maro dum brilaj suntagoj ni ankaux parolis. Sed pleje ni parolis pri la balenoj kaj pri la delfenoj kaj la fokoj, kiuj kutime kusxas tie sur la sxeroj en la meztaga varmo. Kaj ni parolis pri la mevoj kaj la agloj kaj cxiuj la aliaj marbirdoj, kiujn vi ja konas. -- Imagu, -- cxu ne estas strange, -- kiam ni parolis pri ili, estis por mi kvazaux kaj la marbestoj kaj la marbirdoj estas liaj parencoj.

    WANGEL

    Kaj vi mem --?

    ELLIDA

    Jes, aspektis kvazaux ankaux mi farigxis parenco al ili cxiuj.

    WANGEL

    Jes, jes. -- Kaj do sekvis ke vi fiancxinigxis kun li?

    ELLIDA

    Jes. Li diris, ke mi faru.

    WANGEL

    Faru? Vi do mem ne havis volon?

    ELLIDA

    Ne kiam li cxeestis. Ho, -- poste sxajnis al mi, ke estis tute nekompreneble.

    WANGEL

    Cxu vi renkontis lin ofte?

    ELLIDA

    Ne, ne ofte. Iun tagon li vizitis nin kaj cxirkauxrigardis en la lumturo. Tiel mi konatigxis kun li. Kaj poste ni renkontigxis foje kaj foje. Sed tiam okazis tio pri la sxipestro. Kaj li devis ja forvojagxi.

    WANGEL

    Jes, jes, rakontu iom pli pri tio!

    ELLIDA

    Estis frue en la krepusko, -- mi ricevis slipon de li. En gxi li petis min veni al li sur la Krutkabon, -- vi ja scias, la kabon inter la lumturo kaj Skjoldvik.

    WANGEL

    Jes ja, jes ja, -- mi konas gxin bone.

    ELLIDA

    Tien mi venus tuj, li skribis, cxar li volis paroli kun mi.

    WANGEL

    Kaj vi iris?

    ELLIDA

    Jes. Ion alian mi ne povis. Nu, li rakontis al mi, ke en la nokto li trancxile pikis la sxipestron.

    WANGEL

    Li tion do mem diris! Rekte diris tion!

    ELLIDA

    Jes. Sed li nur estis farinta ion, kio estis tute gxusta, li diris.

    WANGEL

    Tute gxusta? Kial li do forkuris?

    ELLIDA

    Tion li ne volis diri. Li nur diris, ke ne estis por mia orelo.

    WANGEL

    Kaj vi kredis lin je lia nura vorto?

    ELLIDA

    Jes, mi nenion alian ekpensis. Nu, li ja tamen devis forvojagxi. Sed en la momento kiam li estis dironta adiaux al mi --. Ne, vi ne povas imagi, kion li ekpensis.

    WANGEL

    Nu? Diru do!

    ELLIDA

    Li prenis el la posxo sxlosilringon kaj tiris de la fingro sian propran ringon. De mi li prenis ringeton, kiun mi havis. Tiujn du ringojn li pendigis kune sur la sxlosilringon. Kaj li diris, ke ni nun geedzigu nin kune al la maro.

    WANGEL

    Geedzigu --?

    ELLIDA

    Jes, tiel li diris. Kaj li jxetis la ringojn per sia tuta forto tiom fore kiom li kapablis en la profundon.

    WANGEL

    Kaj vi, Ellida? Vi akceptis?

    ELLIDA

    Jes, imagu, -- mi pensis tiam, ke estis kiel devis esti. -- Sed, je bona Dio, -- li forvojagxis!

    WANGEL

    Kaj kiam li efektive estis for --?

    ELLIDA

    Ho, vi ja bone komprenas, ke mi regajnis mian prudenton. Komprenis kiel stulta kaj sensenca tio estas.

    WANGEL

    Sed pli frue vi parolis pri leteroj. Vi do sciigxis de li poste?

    ELLIDA

    Jes, mi sciigxis de li. Unue mi ricevis kelkajn liniojn el Arkangelo.

    Li nur skribis, ke li intencis vojagxi al Ameriko. Kaj li donis adreson, kien mi povus sendi respondon.

    WANGEL

    Cxu vi respondis?

    ELLIDA

    Tuj. Mi kompreneble skribis, ke cxio inter ni devus esti finita. Kaj ke li ne plu pensu pri mi, kiel ankaux mi neniam plu pensu pri li.

    WANGEL

    Sed li tamen skribis reen, cxu?

    ELLIDA

    Jes, li skribis reen.

    WANGEL

    Kaj kion li respondis al viaj eldiroj?

    ELLIDA

    Ecx ne vorton pri tio. Estis kvazaux mi ne rompis kun li. Li skribis tute prudente kaj trankvile, ke mi atendu lin. Kiam li estus preta akcepti min, li skribus. Kaj tiam mi tuj venus al li.

    WANGEL

    Ne volis lasi vin?

    ELLIDA

    Ne. Mi denove skribis. Preskaux samvorte kiel en la unua letero. Aux ankoraux pli decide.

    WANGEL

    Kaj li cedis?

    ELLIDA

    Ho ne, ne pensu tion. Li skribis trankvile kiel antauxe. Neniun vorton pri la rompo. Kaj mi komprenis, ke ne utilis. Kaj neniam plu mi skribis al li.

    WANGEL

    Kaj ecx ne auxdis ion de li?

    ELLIDA

    Jes, mi ricevis tri leterojn de li post tiam. Unu fojon li skribis al mi el Kalifornio kaj alian fojon el Cxinio. La lasta letero, kiun mi ricevis de li, estis el Auxstralio. Li tiam skribis, ke li iris fosi oron. Poste venis neniu informo de li.

    WANGEL

    Tiu viro ekzercis eksterordinaran potencon sur vi, Ellida.

    ELLIDA

    Ho jes, jes. La terura homo!

    WANGEL

    Sed pri tio vi ne plu devas pensi. Neniam! Promesu al mi, mia kara, benita Ellida! Ni nun provu alian kuracon por vi. Pli fresxa aero ol cxi tie ene en la fjordoj. La sala mara vento! Kion vi al tio diras?

    ELLIDA

    Ho, ne parolu pli pri tiu plano! Ne pensu pri tiajxo! Ne estas helpo por mi en tio. Mi bone konscias, -- ecx tie mi ne povos desxargxi min.

    WANGEL

    Kion? Kara, -- pri kio vi nun pensas?

    ELLIDA

    La terurajxon, mi aludas. Tiun nekompreneblan potencon sur la animo --

    WANGEL

    Sed tiun vi ja nun desxargxis. Antaux longe. Kiam vi rompis kun li.

    Nun tio ja estas pasinta.

    ELLIDA

    (eksaltas) Ne, gxuste tio gxi ne estas!

    WANGEL

    Ne pasinta!

    ELLIDA

    Ne, Wangel, -- ne estas pasinta! Kaj mi timas, ke gxi neniam pasos.

    Neniam en mia vivo!

    WANGEL

    (kun sufokata vocxo) Cxu per tio vi volas diri, ke interne vi neniam povis forgesi tiun fremdan viron?

    ELLIDA

    Mi estis lin forgesinta. Sed subite estis kvazaux li revenis.

    WANGEL

    Kiam tio okazis?

    ELLIDA

    Antaux cxirkaux tri jaroj. Aux iom pli. -- Estis dum mi atendis la infanon.

    WANGEL

    Ah, tiam do? Jes Ellida, -- mi nun ja komencas kompreneti iom kaj iom.

    ELLIDA

    Vi eraras, kara! Tio, kio kaptis min --. Ho, mi pensas, ke tute ne estas komprenebla.

    WANGEL

    (rigardas sxin en cxagreno) Imagu ke -- ke vi logxis cxi tie tri jarojn dum vi amis alian viron. Alian viron! Ne min, -- sed alian!

    ELLIDA

    Ho, vi tute eraras. Mi amas neniun alian ol vi.

    WANGEL

    (mallauxte) Kial vi do, en tiu longa tempo, ne volis vivi kun mi kiel edzino?

    ELLIDA

    Estas pro tiu timo al tiu fremda viro.

    WANGEL

    Timo --?

    ELLIDA

    Jes, timo. Timo tiel terura, ke sxajnas al mi, ke nur la maro povas instigi gxin. Cxar nun vi auxdu, Wangel --

    (La junuloj el la urbo venas de maldekstre, salutas kaj eliras dekstren. Kune kun ili venas Arnholm, Bolette, Hilde kaj Lyngstrand.)

    BOLETTE

    (preterpasante) Ho, cxu vi dauxre promenadas cxi tie?

    ELLIDA

    Jes, estas fresxe kaj bone cxi tie supre.

    ARNHOLM

    Ni, ni iros malsupren por danci.

    WANGEL

    Bone, bone. Ni baldaux postvenos, ankaux ni.

    HILDE

    Adiaux do, dume.

    ELLIDA

    Sinjoro Lyngstrand, -- atendu momenton.

    (Lyngstrand haltas. Arnholm, Bolette kaj Hilde iras dekstren.)

    ELLIDA

    (al Lyngstrand) Cxu ankaux vi iros danci?

    LYNGSTRAND

    Ne, sinjorino, mi ne kuragxas.

    ELLIDA

    Ne. Pli bone ke vi estu singardema. Tio pri la brusto --. Vi ja ankoraux ne tute resanigxis.

    LYNGSTRAND

    Ankoraux ne tute.

    ELLIDA

    (iom hezite) Kiom longe estas nun de kiam vi faris tiun vojagxon --?

    LYNGSTRAND

    Kiam mi ricevis la difekton?

    ELLIDA

    Jes, la vojagxon, pri kiu vi rakontis antauxtagmeze.

    LYNGSTRAND

    Ho, estas eble cxirkaux --. Atendu momenton. Jes, estas nun iom pli ol tri jaroj post tiam.

    ELLIDA

    Do tri jaroj.

    LYNGSTRAND

    Aux iom pli. Ni velis de Ameriko en Februaro. Kaj ni pereis en Marto.

    Estis la ekvinoksaj sxtormoj, kiuj atakis nin.

    ELLIDA

    (rigardas al Wangel) Do je tiu tempo okazis --.

    WANGEL

    Sed kara Ellida --?

    ELLIDA

    Ne lasu nin reteni vin, sinjoro Lyngstrand. Vi iru. Sed ne dancu.

    LYNGSTRAND

    Ne, kaj nur rigardi. (Li eliras dekstren.)

    WANGEL

    Kara Ellida, -- kial vi demandis lin pri tiu vojagxo?

    ELLIDA

    Johnston estis sursxipe. Mi certas.

    WANGEL

    El kio vi tion konkludas?

    ELLIDA

    (sen respondi) Sursxipe li sciigxis, ke mi edzinigxis al aliulo. Dum li estis for. Kaj jen -- en la sama momento tio cxi obsedis min!

    WANGEL

    Tiu timo?

    ELLIDA

    Jes. Okazas, ke subite mi vidas lin tute viva antaux mi. Aux vere iom flanke. Li neniam rigardas min. Li nur estas tie.

    WANGEL

    Kiel li aspektas por vi?

    ELLIDA

    Kiel mi laste vidis lin.

    WANGEL

    Antaux dek jaroj?

    ELLIDA

    Jes. Sur la Krutkabo. Plej klare mi vidas lian brocxon kun granda, bluece blanka perlo. Tiu perlo similas al fisxokulo. Kaj gxi kvazaux fiksrigardas min.

    WANGEL

    Je Dio --! Vi estas pli malsana ol mi opiniis. Pli malsana ol vi mem scias, Ellida.

    ELLIDA

    Jes, jes, -- helpu min, se vi povas! Cxar sentigxas ke tio tirigxas pli kaj pli forte al mi.

    WANGEL

    Kaj en tia stato vi iris tri jarojn. Portis tiujn sekretajn suferojn sen konfidi vin al mi.

    ELLIDA

    Sed mi ja ne povis! Ne antaux nun, kiam farigxis necese -- pro vi. Se mi konfidus tion cxi al vi, -- mi devus ja ankaux konfidi al vi -- la nedireblajxon.

    WANGEL

    La nedireblajxon --?

    ELLIDA

    (defende) Ne, ne, ne! Ne demandu! Nur unu aferon ankoraux. Kaj tiam nenion pli. -- Wangel, -- kiel ni komprenu -- tiun enigmon pri la okuloj de la infano --?

    WANGEL

    Kara, benita Ellida, mi asertas al vi, ke estis nur imagajxo. La infano havis gxuste tiajn okulojn, kiel aliaj normalaj infanoj.

    ELLIDA

    Ne, gxi ne havis! Cxu ke vi tion ne povis vidi! La okuloj de la infano sxangxis koloron laux la maro. Kun sunbrila, trankvila fjordo, gxiaj okuloj estis tiaj. En sxtorma vetero laux gxi. -- Ho, mi ja vidis, ecx se vi ne rimarkis.

    WANGEL

    (cede) Hm, -- nu ja, nu ja. Sed ecx se tiel estus? Kio do?

    ELLIDA

    (mallauxte kaj pli proksime) Mi vidis tiajn okulojn antauxe.

    WANGEL

    Kiam? Kaj kie --?

    ELLIDA

    Sur la Krutkabo. Antaux dek jaroj.

    WANGEL

    (retiras sin pasxon) Kiel -- kio --!

    ELLIDA

    (flustras treme) La infano havis la okulojn de tiu fremda viro.

    WANGEL

    (ekkrias senvole) Ellida --!

    ELLIDA

    (kunfrapas plende la manojn super la kapo) Nun vi ja komprenas, kial mi ne plu volas, -- neniam plu kuragxas vivi kun vi kiel via edzino!

    (Sxi turnas sin rapide kaj fugxas dekstren malsupren la deklivoj.)

    WANGEL

    (rapidas post sxi kriante) Ellida, -- Ellida! Mia kompatinda malfelicxa Ellida!

    TRIA AKTO

    (Iom malproksima parto de la gxardeno de doktoro Wangel. La loko estas humida, marcxa kaj kun ombrantaj, grandaj, maljunaj arboj.

    Dekstre vidigxas la bordo de malpura lageto. Malalta interspacigita barilo apartigas la gxardenon de la vojeto kaj la fjordo en la fono.

    Plej fore en la malproksimeco vidigxas la montodorsoj kun montopintoj aliflanke de la fjordo. Estas malfrua posttagmezo, proksimume al vespero.)

    (Bolette sidas sur sxtonbenko dekstre kudrante. Sur la benko kusxas kelkaj libroj kaj kudrilujo. Hilde kaj Lyngstrand, ambaux kun fisxkaptiloj, iras laux la bordo de la lageto.)

    HILDE

    (faras signon al Lyngstrand) Staru trankvile! Jen mi vidas unu grandan.

    LYNGSTRAND

    (ekrigardas) Kie gxi staras?

    HILDE

    (montras) Cxu vi ne vidas -- jen sube. Kaj rigardu jen! Je Dio, ankaux kroma (rigardas inter la arbojn) Pa! -- nun li venas kaj fortimigos ilin por ni!

    BOLETTE

    (ekrigardas) Kiu venas?

    HILDE

    Via cxefinstruisto, panjo!

    BOLETTE

    Mia --?

    HILDE

    Jes, mia li, je Dio, neniam estis.

    (Cxefinstruisto Arnholm venas de dekstre el inter la arboj.)

    ARNHOLM

    Cxu estas nun fisxoj en la lageto?

    HILDE

    Jes, nagxas kelkaj tre maljunaj karasioj.

    ARNHOLM

    Cxu, la maljunaj karasioj dauxre vivas?

    HILDE

    Jes, eltenaj ili estas. Sed nun ni fine kaptu kelkajn.

    ARNHOLM

    Vi devus prefere provi en la fjordo.

    LYNGSTRAND

    Ne, la lageto -- gxi estas kvazaux pli mistera, por tiel paroli.

    HILDE

    Jes, cxi tie estas pli ekscite. -- Cxu vi nagxis hodiaux?

    ARNHOLM

    Gxuste. Mi rekte venas de la banejo.

    HILDE

    Vi tenis vin en la baseno, cxu?

    ARNHOLM

    Jes, mi ne estas lerta nagxisto.

    HILDE

    Cxu vi povas nagxi surdorse?

    ARNHOLM

    Ne.

    HILDE

    Mi povas. (al Lyngstrand) Ni provu tie aliflanke. (Ili iras laux la lageto dekstren.)

    ARNHOLM

    (proksimigxas al Bolette) Vi do sidas tute sola, Bolette?

    BOLETTE

    Ho, jes, tion mi plej ofte faras.

    ARNHOLM

    Via patrino ne estas en la gxardeno, cxu?

    BOLETTE

    Ne, eble sxi promenas kune kun patro.

    ARNHOLM

    Kiel sxi fartas nun posttagmeze?

    BOLETTE

    Mi ne certe scias. Mi forgesis pridemandi.

    ARNHOLM

    Kiajn librojn vi havas tie?

    BOLETTE

    Ho, unu estas io pri botaniko. La alia estas pri geografio.

    ARNHOLM

    Cxu vi sxatas tiajn legajxojn?

    BOLETTE

    Jes, kiam mi havas tempon, --. Sed unue mi devas ja zorgi pri la mastrumado.

    ARNHOLM

    Sed cxu via patrino ne helpas -- via duon-patrino -- cxu sxi ne helpas vin?

    BOLETTE

    Ne, estas mia afero. Mi devis ja zorgi pri la mastrumado la du jarojn, kiam patro estis sola. Kaj tiel dauxris poste.

    ARNHOLM

    Sed la saman deziron legi vi dauxre havas.

    BOLETTE

    Jes, mi legas, kion mi povas trovi el utilaj libroj. Oni volas ja scii ion pri la mondo. Cxar cxi tie ni ja vivas tute ekster cxio. Nu, proksimume, do.

    ARNHOLM

    Sed kara Bolette, ne parolu do tiel.

    BOLETTE

    Ho jes. Sxajnas al mi ke ni ne vivas alimaniere ol la karasioj en tiu lageto. La fjordo estas proksima, kaj tie nagxadas la grandaj aroj da fisxoj enen kaj elen. Sed pri tio la kompatindaj malsovagxaj dresfisxoj nenion scias. Kaj tie ili neniam povas partopreni.

    ARNHOLM

    Mi opinias, ke ne estus avantagxe por ili lasi ilin tien.

    BOLETTE

    Ho, sxajnas al mi, ke pri tio ne gravus.

    ARNHOLM

    Cetere vi ne povas diri, ke cxi tie oni estas metita tute ekster la vivo. Almenaux ne dum la somero. Cxi tiujn tagojn estas ja kvazaux kunvenejo por la tuta monda vivo. Kvazaux nodpunkto -- tiel preterpase.

    BOLETTE

    (ridetas) Ho jes, vi, kiu nur venas tiel preterpase, povas ja facile ridindigi nin.

    ARNHOLM

    Ridindigi --? Kial vi pensas tiel?

    BOLETTE

    Jes, cxar tio pri kunvenejo kaj nodpunkto por la monda vivo estas ja io, kion vi auxdis diri en la urbo. Jes, cxar ili paroladas ja tiel.

    ARNHOLM

    Jes, verdire mi tion rimarkis.

    BOLETTE

    Sed vere ne trovigxas vera vorto en tio. Ne por ni, kiuj dauxre logxas cxi tie. Kio utilas por ni, ke la granda fremda mondo preterpasas por vojagxi norden por vidi la noktomezan sunon? Ni ja ne povas kuniri. Ni ja ne vidos iun noktomezan sunon. Ho ne, ni devas obeeme pasigi nian vivon cxi tie en nia karasi-lageto.

    ARNHOLM

    (eksidas apud sxi) Diru do nun, kara Bolette, -- cxu ne estas io aux alia, -- io preciza, mi pensas, al kio vi cxi tie hejme sopiras?

    BOLETTE

    Ho jes, povus esti.

    ARNHOLM

    Kaj kio do vere estas tio? Kion vi tiel postsopiras?

    BOLETTE

    Unue iri elen.

    ARNHOLM

    Tio do unue?

    BOLETTE

    Jes. Kaj poste lerni iom pli. Scii ion gxustan pri la aferoj.

    ARNHOLM

    Kiam mi instruis vin, via patro diris ofte, ke li lasus vin studi.

    BOLETTE

    Jes, kompatinda patro, -- li multe diras. Sed kiam venas al la realo, --. Vere ne estas iu meminstigo en patro.

    ARNHOLM

    Bedauxrinde ne, vi pravas. Vere ne estas. Sed cxu vi iam parolis kun li pri tio? Sincere kaj instige?

    BOLETTE

    Ne, efektive mi ne faris.

    ARNHOLM

    Sed sciu, tion vi devus do fari. Antaux ol farigxos tro malfrue, Bolette. Kial vi ne tion faras?

    BOLETTE

    Ho, eble pro tio ke ne estas vera meminstigo ecx en mi, mi pensas.

    Eble mi heredis tion de patro.

    ARNHOLM

    Hm, -- mi miras cxu vi ne estas maljusta al vi mem en tio?

    BOLETTE

    Ho ne, bedauxrinde. Kaj aldone patro havas malmultan tempon pensi pri mi kaj mia estonto. Li ecx ne emas. Tiajxoj li preferas forpusxi, se li povas. Cxar Ellida ja tiom koncernas lin --

    ARNHOLM

    Kiu --? Kiel --?

    BOLETTE

    Mi pensas, ke li kaj mia duonpatrino --. (interrompante) Patro kaj patrino havas ja sian vivon, komprenu.

    ARNHOLM

    Nu, do tiom pli bone estus, se vi liberigxus el tio cxi.

    BOLETTE

    Jes, sed sxajnas al mi, ke mi ne rajtas. Ne rajtas forlasi patron.

    ARNHOLM

    Sed kara Bolette, tion vi ja iun fojon tamen devas. Tial mi opinias, ke vi ju pli frue --

    BOLETTE

    Jes, devas ja okazi. Mi devas ja ankaux pensi pri mi mem. Provi trovi iun aux alian okupon. Kiam patro iam forpasos, mi ja nenion havas por mia subteno. -- Mia kompatinda patro, -- mi zorge timas forlasi lin.

    ARNHOLM

    Timas --?

    BOLETTE

    Jes, pro patro.

    ARNHOLM

    Sed, je dio, via duonpatrino do? Sxi ja restas cxe li.

    BOLETTE

    Jes, kompreneble. Sed sxi ne estas kapabla por tio, kion patrino tiel facile ordigis. Estas multe, kion tiu cxi ne vidas. Aux eble ne volas vidi, -- aux ne atentas. Mi ne scias kiel estas.

    ARNHOLM

    Hm, -- eble mi komprenas al kio vi aludas.

    BOLETTE

    Kompatinda patro, -- iel li estas malforta. Vi eble mem tion rimarkis. Li ja ankaux ne havas suficxan profesian laboron por plenigi la tempon. Kaj aldone tio, ke sxi tute ne kapablas stari flanke de li. -- Pri tio li tamen iomete mem kulpas.

    ARNHOLM

    Kiel, vi pensas?

    BOLETTE

    Ho, patro deziras ja cxiam vidi gajajn vizagxojn cxirkaux si. Estu suna vetero kaj gxojo en la domo, li diras. Tial mi timas, ke multfoje li donas al sxi medicinon, kiu ne estas bona por sxi longtempe.

    ARNHOLM

    Cxu vi vere opinias tion?

    BOLETTE

    Jes, mi ne povas liberigxi de tiu penso. Cxar foje sxi estas tre stranga. (impete) Sed cxu do estas juste, ke mi restadu en la hejmo! Vere ne estas utile por patro. Kaj mi ja ankaux havas devojn al mi mem, mi pensas.

    ARNHOLM

    Sciu, kara Bolette, -- tiujn aferojn ni pli profunde priparolu.

    BOLETTE

    Ho, ne multe utilas. Eble mi estas kreita por resti cxi tie en la karasi-lageto, mi pensas.

    ARNHOLM

    Tute ne. Tio dependas de vi mem.

    BOLETTE

    (vigle) Cxu vi pensas?

    ARNHOLM

    Jes, kredu min. Dependas tute de vi mem.

    BOLETTE

    Ho, se mi vere povus --! Eble vi volas paroli al patro por mi?

    ARNHOLM

    Ankaux tio. Sed unue mi volas paroli sincere kaj senrezerve al vi mem, kara Bolette. (rigardas maldekstren) Tsxsx! Ne komprenigu ion.

    Ni revenu al tio poste.

    (Ellida venas de maldekstre. Sxi ne havas cxapelon, sed portas grandan tukon jxetitan sur la kapon kaj sxultrojn.)

    ELLIDA

    (en maltrankvila vigleco) Cxi tie estas bone! Cxi tie estas belege!

    ARNHOLM

    (ekstaras) Vi faris promenadon?

    ELLIDA

    Jes, longan, longan ravan promenadon supren kun Wangel. Kaj nun ni eliros veladi.

    BOLETTE

    Cxu vi ne volas sidi?

    ELLIDA

    Ne, dankon. Ne sidi.

    BOLETTE

    (movigas sin sur la benko) Cxar estas suficxa loko.

    ELLIDA

    (cxirkauxiras) Ne, ne, ne. Ne sidi. Ne sidi.

    ARNHOLM

    La promenado bone efikis al vi. Vi aspektas vigligite.

    ELLIDA

    Ho, mi sentas min kore felicxa! Sekura! Sekura --. (rigardas maldekstren) Kia granda vaporsxipo estas tiu venanta?

    BOLETTE

    (ekstaras kaj elrigardas) Devas esti la granda angla.

    ARNHOLM

    Gxi jxetas ankron apud la barelbuo. Cxu gxi kutimas halti cxi tie?

    BOLETTE

    Nur duonan horon. Gxi vojagxos pli internen en la fjordon.

    ELLIDA

    Kaj poste elen -- morgaux. Elen sur la grandan, vastan maron. Ecx trans la maron. Imagu, -- kunvojagxi! Ho, se mi povus! Se mi povus!

    ARNHOLM

    Cxu vi neniam faris iom longan marvojagxon, sinjorino Wangel?

    ELLIDA

    Neniam. Nur etaj ekskursoj cxi tie en la fjordoj.

    BOLETTE

    (kun suspiro) Ho ne, ni devas resti dankemaj ke ni havas la teron.

    ARNHOLM

    Nu, cxi tie ni ja vere havas nian hejmon.

    ELLIDA

    Ne, mi tute ne kredas, ke ni havas.

    ARNHOLM

    Ne sur la tero?

    ELLIDA

    Ne. Mi tion ne kredas. Mi kredas, ke se la homoj kutimigxis vivi sur la maro, -- eble en la maro, -- ni estus pli perfektaj ol ni nun estas. Pli bonaj kaj felicxaj.

    ARNHOLM

    Cxu vi vere tion kredas?

    ELLIDA

    Jes, mi miras cxu ni ne tiaj estus. Mi multfoje parolis kun Wangel pri tio --

    ARNHOLM

    Nu, kaj li --?

    ELLIDA

    Jes, li pensas, ke eble estus.

    ARNHOLM

    (sxerce) Nu, nu. Sed nun ja estas tiel. Ni ja nun estas sur la malgxusta vojo kaj farigxis teruloj anstataux maraj estajxoj.

    Cxiuokaze estas certe nun tro malfrue gxustigi la eraron.

    ELLIDA

    Jes, vi jen diras bedauxrindan veron. Kaj mi pensas, ke la homoj suspektas ion tian mem. Ke ili portadas tion, kiel sekretan penton kaj malgxojon. Kredu min, -- en tio la malgajo de la homoj havas sian plej profundan kauxzon. Jes, -- kredu min.

    ARNHOLM

    Sed kara sinjorino Wangel, -- mi ne ekhavis la impreson, ke la homoj estas tre malgajaj. Kontrauxe sxajnas al mi, ke la plimulto rigardas la vivon brile kaj facile -- kaj en granda, trankvila, senkonscia gxojo.

    ELLIDA

    Ho ne, tiel ne estas. Tiu gxojo -- gxi estas kiel nia gxojo pro la longa, hela somera tagnokto. Gxi kunportas la rememorigon pri la venonta sombra tempo. Kaj tiu rememorigo jxetas sian ombron sur la homan gxojon, -- kiel la drivanta nubo jxetas sian ombron sur la fjordon. Jen gxi kusxis brila kaj blua. Kaj jen subite --

    BOLETTE

    Vi ne devus okupigxi pri tiaj malgxojaj pensoj nun. Jxus vi ja estis gxoja kaj gaja --

    ELLIDA

    Jes, jes, mi ja estis. Ho, tio cxi -- estas stulte de mi. (cxirkauxrigardas maltrankvile) Ke Wangel nun venu. Li decide promesis al mi. Sed li tamen ja ne venas. Li forgesis. Ho, kara Arnholm, bonvolu trovi lin por mi?

    ARNHOLM

    Jes, volonte.

    ELLIDA

    Diru, ke li devas tuj veni. Cxar nun mi ne povas vidi lin --

    ARNHOLM

    Ne povas vidi lin --?

    ELLIDA

    Ho, vi ne komprenas. Kiam li ne cxeestas, mi ofte ne povas memori, kiel li aspektas. Kaj tiam estas kvazaux mi tute perdis lin. -- Estas terure embarase. Sed iru!

    (Sxi cxirkauxiras apud la lageto.)

    BOLETTE

    (al Arnholm) Mi kuniros. Vi ja ne certe scias --

    ARNHOLM

    Ho, cxu? Mi certe --

    BOLETTE

    (duonlauxte) Ne, ne, mi estas maltrankvila. Mi timas, ke li estas sur la sxipo.

    ARNHOLM

    Timas?

    BOLETTE

    Jes, li kutimas rigardi, cxu estas konatuloj kun gxi. Kaj ankaux ja estas restoracio tie --

    ARNHOLM

    Ah! Jes, venu.

    (Li kaj Bolette eliras maldekstren.)

    (Ellida staras momenton rigardante en la lageton. Foje sxi parolas mallauxte kaj interrompe al si mem.)

    (Ekstere sur la vojeto malantaux la barilo venas de dekstre fremda vojagxvestita viro. Li havas tufajn rugxajn harojn kaj barbon.

    Skotan cxapon sur la kapo kaj vojagxsakon per rimeno trans la sxultro.)

    LA FREMDULO

    (iras malrapide laux la barilo kaj observadas la gxardenon. Kiam li vidas Ellida, li haltas, rigardas sxin fikse kaj dauxre kaj diras mallauxte:) Bonan vesperon, Ellida!

    ELLIDA

    (turnas sin kaj krias) Ho kara, -- cxu vi fine venas!

    LA FREMDULO

    Jes, fine.

    ELLIDA

    (rigardas lin en surprizo kaj timo) Kiu estas vi? Cxu vi sercxas iun cxi tie?

    LA FREMDULO

    Vi ja certe komprenas.

    ELLIDA

    (ekmiras) Kio tio estas? Kiel vi alparolas min! Kiun vi sercxas?

    LA FREMDULO

    Mi ja sercxas vin.

    ELLIDA

    (ekskuigxas) Aah --! (fiksrigardas lin, sxanceligxas malantauxen kaj eligas duone sufokitan krion:) La okuloj! -- La okuloj!

    LA FREMDULO

    Nu, -- fine vi komencas rekoni min? Mi tuj rekonis vin, Ellida.

    ELLIDA

    La okuloj! Ne rigardu min tiel! Mi krias por helpo!

    LA FREMDULO

    Tsx, tsx! Ne timu. Mi ja nenion faras al vi.

    ELLIDA

    (tenas la manon antaux la okuloj) Ne rigardu min, mi diras!

    LA FREMDULO

    (klinas sin per la brakoj sur la barilon) Mi venis per la angla vaporsxipo.

    ELLIDA

    (ekrigardas lin evite) Kion vi volas pri mi?

    LA FREMDULO

    Mi ja promesis reveni tuj kiam mi povus --

    ELLIDA

    Foriru! Foriru denove! Ne revenu -- neniam revenu cxi tien! Mi ja skribis al vi, ke cxio estu finita inter ni! Cxio! Vi ja scias!

    LA FREMDULO

    (negxenita, ne respondante) Mi volus reveni al vi pli frue. Sed mi ne povis. Nun mi fine povas. Kaj jen vi nun havas min, Ellida.

    ELLIDA

    Kion vi volas pri mi? Pri kio vi pensas? Kial vi venis?

    LA FREMDULO

    Vi ja certe scias, ke mi venis por sercxi vin.

    ELLIDA

    (retiras sin en timo) Sercxi min! Cxu tion vi intencas!

    LA FREMDULO

    Jes, kompreneble.

    ELLIDA

    Sed vi ja scias, ke mi edzinigxis!

    LA FREMDULO

    Mi scias.

    ELLIDA

    Kaj tamen --! Tamen vi venas por -- por -- sercxi min!

    LA FREMDULO

    Jes, kompreneble.

    ELLIDA

    (kaptas la kapon per ambaux manoj) Ho tio terura --! Ho tio terura, terura --!

    LA FREMDULO

    Cxu eble vi ne volas?

    ELLIDA

    (konfuzita) Ne rigardu min tiel!

    LA FREMDULO

    Mi demandas cxu vi eble ne volas?

    ELLIDA

    Ne, ne, ne! Mi ne volas! En eterno, neniam! Mi ne volas, mi diras! Mi nek povas nek volas! (pli mallauxte) Mi ankaux ne kuragxas.

    LA FREMDULO

    (transpasxas la barilon kaj venas en la gxardenon) Ja, ja, do, Ellida, -- permesu al mi diri unu vorton antaux ol mi forvojagxos.

    ELLIDA

    (volas fugxi, sed ne povas. Sxi staras kvazaux lama en timo, kaj apogas sin al arbotrunko apud la lageto.) Ne tusxu min! Ne proksimigxu! Ne pli proksimen! Ne tusxu min, mi diras!

    LA FREMDULO

    (singardeme, kelkajn pasxojn pli proksimen al sxi) Ne timu min, Ellida.

    ELLIDA

    (jxetas la manojn antaux la okulojn) Ne rigardu min tiel!

    LA FREMDULO

    Ne timu. Ne timu.

    (Doktoro Wangel venas tra la gxardeno de maldekstre.)

    WANGEL

    (ankoraux duone inter la arboj) Nu, vi ja atendis min suficxe longe.

    ELLIDA

    (kuras al li, krocxas sin al lia brako kaj krias:) Ho, Wangel, -- savu min! Savu min vi -- se vi povas!

    WANGEL

    Ellida, -- kio je Dio --!

    ELLIDA

    Savu min, Wangel! Cxu vi ne vidas lin? Jen li staras!

    WANGEL

    (alrigardas) La viro tie? (proksimigxas) Permesu demandon, -- kiu estas vi? Kaj kial vi venas en la gxardenon?

    LA FREMDULO

    (indikas per kapsigno al Ellida) Mi volas paroli kun jena virino.

    WANGEL

    Nu ja. Do certe estis vi --? (al Ellida) Mi auxdis, ke fremda viro venis en la korton por vin demandi.

    LA FREMDULO

    Jes, estis mi.

    WANGEL

    Kaj kion vi deziras de mia edzino? (turnas sin) Cxu vi konas lin, Ellida?

    ELLIDA

    (mallauxte, tordas la manojn) Ho, se mi lin konas! Jes, jes, jes!

    WANGEL

    (rapide) Nu!

    ELLIDA

    Ho, estas ja li, Wangel! Estas li mem! Li, kiel vi scias --!

    WANGEL

    Cxu! Kion vi diras! (turnas sin) Cxu vi estas tiu Johnston, kiu iam --?

    LA FREMDULO

    Nu, -- Vi povas nomi min Johnston. Bonvolu. Cetere mi ne tiel nomigxas.

    WANGEL

    Cxu ne?

    LA FREMDULO

    Nun ne plu, ne.

    WANGEL

    Kaj kion vi deziras de mia edzino? Vi ja scias, ke la filino de la lumturgardisto edzinigxis antaux longe. Kaj al kiu sxi edzinigxis, vi devas ja ankaux scii.

    LA FREMDULO

    Mi ja scias dum pli ol tri jaroj.

    ELLIDA

    (strecxe) Kiel vi sciigxis?

    LA FREMDULO

    Survoje hejmen al vi. Mi kaptis malnovan gazeton. Estis gazeto el tiu cxi regiono. Gxi rakontis pri la geedzigxo.

    ELLIDA

    (rigardas antauxen) La geedzigxo --. Do tio estis --

    LA FREMDULO

    Efikis sur min strange. Cxar tio pri la ringoj, -- tio ja ankaux estis geedzigxo, Ellida.

    ELLIDA

    (frapas la manojn antaux la vizagxon) Ho --!

    WANGEL

    Kiel vi kuragxas --!

    LA FREMDULO

    Vi tion forgesis, cxu?

    ELLIDA

    (sentas lian rigardon kaj krietas) Ne staru tiel min fiksrigardante!

    WANGEL

    (pasxas antaux lin) Vi turnu vin al mi kaj ne al sxi. Do, mallonge,

    • cxar vi ja konas la situacion, -- kion vi do volas cxi tie? Kial

    vi venas por trovi mian edzinon?

    LA FREMDULO

    Mi promesis al Ellida veni al sxi plej eble frue.

    WANGEL

    Ellida --! Nun denove!

    LA FREMDULO

    Kaj Ellida promesis al mi tute certe atendi min gxis mi venus.

    WANGEL

    Mi auxdas, ke vi nomas mian edzinon per antauxnomo. Tian intimecon ne estas kutimo cxe ni.

    LA FREMDULO

    Mi bone scias. Sed cxar sxi unue apartenas al mi --

    WANGEL

    Al vi! Ankoraux --!

    ELLIDA

    (kasxas sin malantaux Wangel) Ho --! Li neniam malkaptas min!

    WANGEL

    Al vi! Vi diras, ke sxi apartenas al vi, cxu!

    LA FREMDULO

    Cxu sxi rakontis al vi pri du ringoj? Mia ringo kaj tiu de Ellida?

    WANGEL

    Nu jes. Sed kio do? Sxi ja poste rompis tion. Vi ricevis sxiajn leterojn. Vi do mem scias.

    LA FREMDULO

    Kaj Ellida kaj mi samopiniis, ke tio pri la ringoj valorus same decide kiel geedzigxo.

    ELLIDA

    Sed mi ne volas, vi ja auxdas! Neniam, neniam volas mi konatigxi kun vi! Ne rigardu min tiel! Mi ne volas, mi diras!

    WANGEL

    Vi estas freneza homo, se vi opinias, ke vi povas veni cxi tien kaj konstrui iun rajton sur tia infanludo.

    LA FREMDULO

    Gxuste. Iun rajton, -- en via senco de la vorto, -- mi ja tute ne havas.

    WANGEL

    Sed kion vi do volas fari? Vi do ne imagas al vi, ke vi povas preni sxin de mi perforte! Kontraux sxia propra volo!

    LA FREMDULO

    Ne. Kiel tio utilus? Se Ellida volas sekvi min, sxi devas veni libervole.

    ELLIDA

    (ekmiras kaj ekdiras) Libervole --!

    WANGEL

    Kaj tion vi povus imagi al vi --!

    ELLIDA

    (al si mem) Libervole --!

    WANGEL

    Vi estas freneza. Foriru! Ni ne plu okupigxu pri vi.

    LA FREMDULO

    (rigardas sian brakhorlogxon) Baldaux estas tempo iri sursxipen. (pasxon pli proksimen) Nu ja, Ellida, -- nun mi faris mian devon. (ankoraux pli proksimen) Mi tenis mian promeson al vi.

    ELLIDA

    (petante, iras malantauxen) Ho, ne tusxu min!

    LA FREMDULO

    Kaj nun vi pripensu gxis morgaux nokte --

    WANGEL

    Estas nenio por pripensi. Foriru!

    LA FREMDULO

    (dauxre al Ellida) Mi nun iros per la vaporsxipo internen en la fjordon. Morgaux nokte mi do revenos. Kaj mi enrigardos cxe vi.

    Atendu min cxi tie en la gxardeno. Cxar mi preferas decidi la aferon kun vi sola, vi komprenas.

    ELLIDA

    (mallauxte, tremante) Ho, vi auxdas, Wangel!

    WANGEL

    Estu trankvila. Tiun viziton ni scios malhelpi.

    LA FREMDULO

    Adiaux do gxis tiam, Ellida. Morgaux nokte.

    ELLIDA

    (petante) Ho ne, ne, -- ne revenu morgaux nokte! Neniam plu revenu!

    LA FREMDULO

    Kaj se tiam vi deziros sekvi min trans la maron --

    ELLIDA

    Ho, ne rigardu min tiel!

    LA FREMDULO

    Mi nur pensas, ke vi devas pretigi vin por vojagxo.

    WANGEL

    Iru en la domon, Ellida.

    ELLIDA

    Mi ne povas. Ho, helpu min! Savu min, Wangel!

    LA FREMDULO

    Cxar vi devas sincere pripensi, cxar se vi ne sekvos min morgaux, la tuta afero estos finita.

    ELLIDA

    (Ellida rigardas lin tremante) Kaj cxio estos finita, cxu? Por cxiam --?

    LA FREMDULO

    (kun kapsigno) Neniam estos gxi refarebla, Ellida. Mi neniam revenos al tiuj cxi landoj. Vi neniam plu revidos min. Ankaux neniam plu auxdos de mi. Tiam mi estos kiel morta kaj for de vi por cxiam.

    ELLIDA

    (spiras maltrankvile) Hoh --!

    LA FREMDULO

    Pensu do sincere pri via faro. Adiaux. (transpasxas la barilon, haltas kaj diras:) Nu, Ellida, -- tenu vin preta morgaux nokte. Cxar tiam mi venos cxi tien por sercxi vin.

    (Li foriras malrapide kaj trankvile laux la vojeto dekstren.)

    ELLIDA

    (tempeton postrigardas lin) Libervole, li diris! Imagu, -- li diris, ke libervole mi sekvu lin.

    WANGEL

    Estu nur prudenta. Nun li ja estas for. Kaj vi neniam lin revidos.

    ELLIDA

    Ho, kiel povas vi tion diri? Li ja revenos morgaux nokte.

    WANGEL

    Lasu lin veni. Vin li almenaux ne renkontu.

    ELLIDA

    (skuas la kapon) Ho, Wangel, ne pensu, ke vi povos malhelpi lin.

    WANGEL

    Jes, kara, -- fidu min.

    ELLIDA

    (cerbumante, ne lin auxskultante) Post kiam li estos estinta cxi tie

    • morgaux nokte --? Kaj kiam li estos vojagxinta trans la maron per

    la vaporsxipo --?

    WANGEL

    Jes, kio do?

    ELLIDA

    Cxu tiam li neniam -- neniam plu revenos?

    WANGEL

    Ne, kara Ellida, tion vi fidu. Kion li farus cxi tie post tio cxi? Li ja auxdis el via propra busxo, ke vi ne volas sekvi lin. Tiel la afero estas finita.

    ELLIDA

    (al si mem) Morgaux, do. Aux neniam.

    WANGEL

    Kaj ecx se li revenus --

    ELLIDA

    Kio do --?

    WANGEL

    Estos en nia potenco sendangxerigi lin.

    ELLIDA

    Ho ne kredu.

    WANGEL

    Estas en nia potenco, mi diras! Se li ne lasas sin pacigi alimaniere, li punpagu pro murdo al la sxipestro.

    ELLIDA

    (impete) Ne, ne, ne! Neniam tio! Ni scias nenion pri la murdo al la sxipestro! Vere nenion!

    WANGEL

    Cxu ni ne scias! Li ja mem konfesis tion al vi!

    ELLIDA

    Ne, nenion pri tio! Se vi ion diras, mi neas. Ne enfermu lin! Li apartenas al la vasta maro. Tie li apartenas.

    WANGEL

    (rigardas sxin, kaj diras malrapide) Ah, Ellida, -- Ellida!

    ELLIDA

    (krocxas sin senbride al li) Ho, kara, fidela, -- savu min de tiu viro!

    WANGEL

    (liberigas sin singardeme) Venu! Venu kun mi!

    (Lyngstrand kaj Hilde, ambaux kun fisxkaptiloj, venas de dekstre cxe la lageto.)

    LYNGSTRAND

    (iras rapide al Ellida) Ho nun, sinjorino, nun vi auxdu ion strangan!

    WANGEL

    Kaj kion?

    LYNGSTRAND

    Imagu, -- ni vidis la usonanon!

    WANGEL

    La usonanon?

    HILDE

    Jes, ankaux mi vidis lin.

    LYNGSTRAND

    Li iris malantaux la gxardeno kaj poste sur la grandan anglan vaporsxipon.

    WANGEL

    De kie vi konas tiun viron?

    LYNGSTRAND

    Mi foje estis maristo sur la sama sxipo kiel li. Mi certe kredis, ke li dronis. Sed li ja estas tute viva.

    WANGEL

    Cxu vi scias ion pli pri li?

    LYNGSTRAND

    Ne. Sed li eble venis por vengxi sin sur sia nefidela marista edzino.

    WANGEL

    Kion vi diras?

    HILDE

    Lyngstrand volas uzi lin por fari artajxon.

    WANGEL

    Mi ne komprenas --

    ELLIDA

    Vi auxdos poste.

    (Arnholm kaj Bolette venas de maldekstre sur la vojeto ekster la barilo.)

    BOLETTE

    (al tiuj en la gxardeno) Venu kaj rigardu! La angla vaporsxipo iras enen en la fjordon. (Granda vaporsxipo drivas preterpase en la foro.)

    LYNGSTRAND

    (al Hilde apud la barilo) Cxi-nokte li kaptos sxin.

    HILDE

    (kapsignas) La malfidelan marist-edzinon, -- jes.

    LYNGSTRAND

    Imagu, -- meznokte.

    HILDE

    Estos ekscite.

    ELLIDA

    (postrigardas la sxipon) Morgaux do --

    WANGEL

    Kaj poste neniam plu.

    ELLIDA

    (mallauxte kaj tremante) Ho, Wangel, -- savu min de mi mem!

    WANGEL

    (rigardas sxin timeme) Ellida! Mi suspektas, -- estas io malantauxe.

    ELLIDA

    La tiranta logo estas malantauxe.

    WANGEL

    La tiranta logo --?

    ELLIDA

    Tiu viro estas kiel la maro.

    (Malrapide kaj cerbumante sxi iras tra la gxardeno maldekstren. Wangel, maltrankvila, iras flanke de sxi kaj observas sxin atente.)

    KVARA AKTO

    (La gxardencxambro de doktoro Wangel. Pordojn dekstre kaj maldekstre. En la fono inter la du fenestroj estas malferma vitropordo al la verando. Malsupre de gxi vidigxas parton de la gxardeno. Sofo kun tablo antauxe maldekstre. Dekstre estas piano, kaj pli malantauxe estas granda tabla ornamvazo. Meze sur la planko estas ronda tablo kun segxoj cxirkauxe. Sur la tablo rozarbusto en florado kaj aliaj potfloroj cxirkaux gxi. -- Estas antauxtagmeze.)

    (En la cxambro apud la tablo sidas maldekstre Bolette en la sofo, okupata pri brodajxo. Lyngstrand sidas sur segxo cxe la fino de la tablo. Malsupre en la gxardeno sidas Ballested pentrante. Hilde staras apud lin rigardante.)

    LYNGSTRAND

    (kun la brakoj sur la tablo. Dum tempo li sidas silente rigardante la laboradon de Bolette.) Aspektas tre malfacile kudri tian bordajxon, frauxlino Wangel.

    BOLETTE

    Ho ne. Ne estas malfacile. Nur nombru gxuste --

    LYNGSTRAND

    Nombri? Cxu vi devas ankaux nombri?

    BOLETTE

    Jes, la kudrerojn. Rigardu.

    LYNGSTRAND

    Gxuste ja! Imagu! Estas ja kvazaux iu arto. Cxu vi povas ankaux desegni?

    BOLETTE

    Ho jes, kiam mi havas modelon antaux mi.

    LYNGSTRAND

    Alie ne?

    BOLETTE

    Ne, alie ne.

    LYNGSTRAND

    Do tamen ne estas vera arto.

    BOLETTE

    Ne, gxi pli estas -- mana lerteco.

    LYNGSTRAND

    Sed mi opinias ke vi certe povus lerni arton.

    BOLETTE

    Kiam mi ne havas talenton?

    LYNGSTRAND

    Tamen. Se vi cxiam estus kune kun vera artisto --

    BOLETTE

    Kaj vi opinias, ke mi povus lerni de li?

    LYNGSTRAND

    Ne lerni tiel ordinare. Sed mi opinias ke gxi venus en vin iom post iom. Kvazaux miraklo, frauxlino Wangel.

    BOLETTE

    Strange.

    LYNGSTRAND

    (iom poste) Cxu vi pripensis --? Mi intencas diri -- cxu vi pripensis pli profunde kaj serioze pri geedzeco, frauxlino?

    BOLETTE

    (rigardas lin preterpase) Pri --? Ne.

    LYNGSTRAND

    Mi faris.

    BOLETTE

    Vi, cxu?

    LYNGSTRAND

    Jes ja, -- mi ofte pripensas tiajn aferojn. Pleje pri geedzeco. Kaj aldone mi ja multe legis en libroj. Mi opinias, ke geedzeco estas ia miraklo. Ke la virino lauxe sxangxigxas por esti simila al sia edzo.

    BOLETTE

    Ricevas liajn interesojn, vi pensas?

    LYNGSTRAND

    Jes, gxuste!

    BOLETTE

    Nu, sed liaj kapabloj do? Kaj liaj talentoj kaj lerteco?

    LYNGSTRAND

    Hm, jes, -- mi miras cxu ne ankaux tiuj --

    BOLETTE

    Kaj sekve vi kredas, ke tio kion viro legis -- aux pensis, -- tio ankaux transpasus al lia edzino?

    LYNGSTRAND

    Ankaux tio, jes. Iom post iom. Kvazaux mirakle. Sed mi ja scias, ke tio povas nur okazi en fidela kaj amoplena geedzeco kaj vere felicxa.

    BOLETTE

    Cxu vi neniam pensis, ke viro tiel povus tirigxi al sia edzino?

    Farigxi simila al sxi, mi pensas.

    LYNGSTRAND

    Viro? Ne, tion mi ne imagis.

    BOLETTE

    Kial ne same por li kiel por sxi?

    LYNGSTRAND

    Ne, cxar viro havas ja vivotaskon por kiu vivi. Kaj estas tio, kio fortigas la viron, frauxlino Wangel. Li havas vivotaskon, li.

    BOLETTE

    Cxiuj?

    LYNGSTRAND

    Ho ne. Mi vere pensis pri la artisto.

    BOLETTE

    Cxu vi pensas, ke estas gxusta faro de artisto, ke li edzigxas?

    LYNGSTRAND

    Jes, mi opinias. Se li trovas iun, kiun li kore amas, --

    BOLETTE

    Tamen. Mi pensas, ke li prefere vivus sole por sia arto.

    LYNGSTRAND

    Certe li devus fari. Sed tion li ja povus fari ecx se li edzigxus.

    BOLETTE

    Nu, sed sxi do?

    LYNGSTRAND

    Sxi? Kiel --?

    BOLETTE

    Sxi al kiu li edzigxas. Por kio sxi vivu?

    LYNGSTRAND

    Ankaux sxi vivu por lia arto. Sxajnas al mi, ke virino devas senti sin kore felicxa pri tio.

    BOLETTE

    Hm, -- mi ne certe scias --

    LYNGSTRAND

    Jes, frauxlino, fidu. Ne estas nur lia honoro kaj reputacio, kiujn sxi gxuas pro li --. Cxar tiuj estas laux mi la malpli valora. Sed ke sxi povas helpi lin krei, -- ke sxi povas faciligi al li la laboron estante cxe li kaj komfortigi lin kaj esti atenta pri li kaj igi la vivon gaja por li. Tio estus laux mi felicxiga por virino.

    BOLETTE

    Ho, vi ne mem scias kiel memkontenta vi estas!

    LYNGSTRAND

    Mi memkontenta, cxu! Bona Dio --! Ho, se vi konus min iom pli bone ol vi faras -- (klinas sin pli proksimen al sxi) Frauxlino Wangel,

    • kiam mi estos for, -- kaj mi ja baldaux estos --

    BOLETTE

    (rigardas lin kompate) Sed ne komencu do pri tia tristajxo.

    LYNGSTRAND

    Funde ja ne estas tre triste, mi pensas.

    BOLETTE

    Kiel do?

    LYNGSTRAND

    Mi ja forvojagxos post monato. Unue de cxi tiu loko. Poste mi iros al la sudaj landoj.

    BOLETTE

    Ah, tiel. Nu ja.

    LYNGSTRAND

    Cxu vi foje pensu pri mi, frauxlino?

    BOLETTE

    Jes, mi volonte faru.

    LYNGSTRAND

    (gxoja) Vi promesas, cxu?

    BOLETTE

    Jes, mi promesas.

    LYNGSTRAND

    Solene kaj kore, frauxlino Bolette?

    BOLETTE

    Solene kaj kore. (sxangxas temon) Sed por kio tio cxi! Ne kondukos al io ajn.

    LYNGSTRAND

    Kiel vi povas tion diri! Por mi estus gxojige scii, ke vi cxi-hejme pensadas pri mi.

    BOLETTE

    Nu, sed kio poste?

    LYNGSTRAND

    Jes, poste mi ne scias pri io definita --

    BOLETTE

    Ankaux mi ne. Multe ja malhelpas. Sxajnas al mi, ke cxio en la mondo malhelpas.

    LYNGSTRAND

    Ho, povus okazi iu miraklo. Felicxa okazajxo de la destino -- aux io tia. Cxar mi kredas, ke mi sukcesos.

    BOLETTE

    (vigle) Jes, cxu ne! Vi kredas, cxu!

    LYNGSTRAND

    Jes, mi firme kredas. Kaj jen -- post kelkaj jaroj -- kiam mi revenos hejmen kiel konata skulptisto kun bona ekonomio kaj en plena sano --

    BOLETTE

    Jes, vere. Ni esperu ke vi faros.

    LYNGSTRAND

    Vi konfide esperu. Se vi nur fidele kaj varme pensas pri mi, dum mi estas for en la sudaj landoj. Kaj por tio mi ja nun havas vian vorton.

    BOLETTE

    Vi havas. (skuas la kapon) Sed tamen kondukas al nenio.

    LYNGSTRAND

    Jes, frauxlino Bolette, tamen kondukas al tio, ke mi povos labori pli facile kaj rapide pri mia artajxo.

    BOLETTE

    Tion vi do kredas?

    LYNGSTRAND

    Jes, en mia interno mi tion sentas. Kaj sxajnas al mi, ke estus vivige ankaux por vi -- cxi tie en la izolo -- kiam vi scius en vi mem, ke vi kvazaux helpus min krei.

    BOLETTE

    (rigardas lin) Nu, sed vi, viaflanke?

    LYNGSTRAND

    Mi --?

    BOLETTE

    (rigardas al la gxardeno) Tsx. Ni parolu pri io alia. Cxar tie venas la cxefinstruisto.

    (Cxefinstruisto Arnholm estas vidata malsupre en la gxardeno maldekstre. Li haltas kaj parolas kun Ballested kaj Hilde.)

    LYNGSTRAND

    Cxu vi amas vian antauxan instruiston, frauxlino Bolette?

    BOLETTE

    Cxu mi amas lin?

    LYNGSTRAND

    Mi pensas, cxu vi sxatas lin?

    BOLETTE

    Ho jes, mi faras. Cxar estas bone havi lin kiel amikon kaj konsilanton kaj tiel plu. -- Kaj li cxiam estas helpema, se li povas.

    LYNGSTRAND

    Sed cxu ne estas strange, ke li ne geedzigxis?

    BOLETTE

    Cxu vi trovas tion strange?

    LYNGSTRAND

    Jes. Cxar li ja estas suficxe ricxa, lauxdire.

    BOLETTE

    Lauxdire li estas. Sed eble ne estis facile por li trovi iun, kiu volus havi lin, mi pensas.

    LYNGSTRAND

    Kial tio?

    BOLETTE

    Ho, li estis ja instruisto por preskaux cxiuj junaj knabinoj, kiujn li konas. Tion li mem diras.

    LYNGSTRAND

    Jes. Kiel tio gravus?

    BOLETTE

    Sed, bona Dio, oni ja ne edzinigas sin al sia propra instruisto!

    LYNGSTRAND

    Cxu vi pensas, ke juna knabino ne povus ami sian instruiston?

    BOLETTE

    Ne post kiam sxi farigxis plenkreska.

    LYNGSTRAND

    Cxu -- imagu!

    BOLETTE

    (averte) Nu, nu, nu!

    (Ballested kolektis siajn ajxojn kaj portas ilin dekstren en la gxardeno. Hilde helpas lin. Arnholm iras sur la verandon kaj venas en la cxambron.)

    ARNHOLM

    Bonan matenon, mia kara Bolette. Bonan matenon, sinjoro -- sinjoro -- hm!

    (Li aspektas malkontenta kaj kapsignas malvarme al Lyngstrand, kiu ekstaras kaj klinas la kapon.)

    BOLETTE

    (ekstaras kaj iras al Arnholm) Bonan matenon, sinjoro cxefinstruisto.

    ARNHOLM

    Kiel statas hodiaux?

    BOLETTE

    Nu dankon, bone.

    ARNHOLM

    Via duonpatrino estas en la banejo ankaux hodiaux, cxu?

    BOLETTE

    Ne, sxi estas en sia cxambro.

    ARNHOLM

    Iom malsaneta?

    BOLETTE

    Mi ne scias. Sxi enfermis sin.

    ARNHOLM

    Hm, -- cxu?

    LYNGSTRAND

    Sinjorino Wangel aspekte multe ekscitigxis pro tiu usonano hieraux.

    ARNHOLM

    Kion vi scias pri tio?

    LYNGSTRAND

    Mi rakontis al la sinjorino, ke mi vidis lin tute viva iri malantaux la gxardeno.

    ARNHOLM

    Nu, tiel.

    BOLETTE

    (al Arnholm) Vi sidis tre malfrue kun patro en la nokto.

    ARNHOLM

    Jes, suficxe longe. Ni komencis paroli pri io grava.

    BOLETTE

    Cxu vi parolis kun li ankaux pri mi kaj miaj aferoj?

    ARNHOLM

    Ne, kara Bolette. Mi ne havis sxancon. Cxar liaj pensoj forte okupigxis pri io alia.

    BOLETTE

    (suspiras) Ahx jes, -- kiel cxiam.

    ARNHOLM

    (rigardas sxin signifoplene) Sed poste hodiaux ni du ja parolu pli profunde pri tiuj aferoj. -- Kie estas via patro nun? Eble ne hejme?

    BOLETTE

    Jes. Li certe estas en la oficejo. Mi sercxu lin.

    ARNHOLM

    Ne, dankon. Ne faru. Mi prefere malsupreniru al li.

    BOLETTE

    (auxskultas direkte maldekstren) Atendu iomete, sinjoro cxefinstruisto. Mi pensas, ke estas patro, kiu venas sur la sxtuparo.

    Jes. Li certe estis supre vidante sxin.

    (Doktoro Wangel venas tra la pordo maldekstre.)

    WANGEL

    (etendas la manon al Arnholm) Nu, kara amiko, -- vi jam venis?

    Estas afable de vi veni tiel frue. Cxar mi deziras paroli iom pli kun vi.

    BOLETTE

    (al Lyngstrand) Eble ni du iru en la gxardenon al Hilde?

    LYNGSTRAND

    Jes, tre volonte, frauxlino.

    (Li kaj Bolette iras malsupren en la gxardenon kaj for inter la arboj en la fono.)

    ARNHOLM

    (kiu sekvis ilin per la okuloj, turnas sin al Wangel) Cxu vi bone konas tiun junan viron?

    WANGEL

    Ne, tute ne.

    ARNHOLM

    Cxu vi do sxatas, ke li tiel multe okupigxas pri la knabinetoj?

    WANGEL

    Cxu li faras? Tion mi tute ne rimarkis.

    ARNHOLM

    Tion vi devus ja kontroli, mi opinias.

    WANGEL

    Jes, vi certe pravas. Sed, bona Dio, kion mi faru, mi kompatinda viro? La knabinetoj alkutimigxis prizorgi sin mem. Ili ne akceptas kion ajn instruon, nek de mi nek de Ellida.

    ARNHOLM

    Ecx ne de sxi?

    WANGEL

    Ne. Cetere mi ne povas postuli, ke sxi miksigxu en tiajxon. Ne estas facile por sxi. (interrompante) Sed ne estis ja tio, kion ni priparolus. Diru do al mi, -- cxu vi pripensis la aferon? Pripensis kion mi rakontis al vi?

    ARNHOLM

    Mi pensis pri nenio alia de kiam ni disigxis cxi-nokte.

    WANGEL

    Kaj kio do estas farebla?

    ARNHOLM

    Kara doktoro, mi opinias, ke vi kiel kuracisto devas scii tion pli bone ol mi.

    WANGEL

    Ho, se vi nur scius, kiel malfacile estas por kuracisto gxuste decidi pri malsanulo, kiun li korege amas! Kaj tio cxi ja ne estas ordinara malsano. Cxi tie ne suficxas ordinara kuracisto, -- kaj ne ordinaraj kuraciloj.

    ARNHOLM

    Kia estas sxi hodiaux?

    WANGEL

    Mi jxus vidis sxin, kaj sxi estis suficxe trankvila. Sed malantaux sxiaj animstatoj kusxas io kasxita, kio neeblas por mi malkovri. Kaj aldone sxi estas tiel sxangxigxema, kaprica, -- subite varia.

    ARNHOLM

    Certe sekvo de sxia malsana animstato.

    WANGEL

    Ne sole. En la profundo estas io denaska. Ellida apartenas al la marhomoj. Jen la kauxzo.

    ARNHOLM

    Kiel do vere, kara doktoro?

    WANGEL

    Cxu vi ne rimarkis, ke la homoj cxe la vasta maro estas kvazaux aparta specio? Estas kvazaux ili vivas la vivon de la maro. Estas en ili ondado -- kaj ankaux malfluso kaj altmaro -- kaj en iliaj pensmanieroj kaj en iliaj sentoj. Kaj ili ne lasas sin replanti. Ho, mi devus pensi pri tio antauxe. Estis peko kontraux Ellida preni sxin for de sia loko kaj meti sxin cxi tien!

    ARNHOLM

    Cxu vi atingis al tiu opinio nun?

    WANGEL

    Jes, pli kaj pli. Sed mi estus ja devinta diri tion al mi mem antauxe. Ho, funde mi ja sciis. Sed mi ne permesis al la penso sin esprimi. Cxar mi ja tiel amis sxin, komprenu! Tial mi unue pensis pri mi mem. Tiel tute nepravigeble egoisma mi tiam estis!

    ARNHOLM

    Hm, -- cxiu viro certe estas iomete egoisma en tiaj cirkonstancoj.

    Cetere mi neniam notis tiun difekton en vi, doktoro Wangel.

    WANGEL

    (cxirkauxiras senpacience) Ho, jes! Kaj tia mi estis ankaux poste.

    Mi ja estas multe, multe pli agxa ol sxi. Mi devus esti por sxi kvazaux patro -- kaj kiel gvidanto samtempe. Devus strecxi min por evoluigi kaj klarigi sxian mensan vivon. Sed bedauxrinde el tio farigxis nenio. Mi ne havis energion por tio, vidu! Cxar mi ja deziris gardi sxin kiel sxi estas. Sed sxi ja pli kaj pli malsanigxis. Kaj mi atendis kaj ne sciis kion elpensi. (pli mallauxte) Tial en mia sufero mi skribis al vi kaj petis vin viziti nin.

    ARNHOLM

    (rigardas lin en surprizo) Cxu! Pro tio vi skribis?

    WANGEL

    Jes. Sed sxajnigu nescion.

    ARNHOLM

    Sed, je Dio, kara doktoro, -- kian helpon atendis vi de mi? Tion mi ne komprenas.

    WANGEL

    Ne, kompreneble. Cxar mi sekvis eraran vojon. Mi opiniis ke la koro de Ellida iam pendigis sin al vi. Ke gxi sekrete ankoraux cxe vi ligigxis. Ke eble estus bone por sxi revidi vin kaj paroli kun vi pri la hejmo kaj pri pasintaj tagoj.

    ARNHOLM

    Estis do via edzino, kiun vi aludis, kiam vi skribis, ke cxi tie iras iu min atendante, kaj -- kaj eble sopiris pri mi!

    WANGEL

    Jes, kiu alie?

    ARNHOLM

    (rapide) Ne, ne, vi pravas. -- Sed tion mi ne komprenis.

    WANGEL

    Kompreneble. Mi ja eraris.

    ARNHOLM

    Kaj vi diras pri vi mem, ke vi estas egoisma!

    WANGEL

    Ho, mi ja havis grandan sxuldon por pagi. Mi pensis, ke mi ne rajtas rifuzi kiun ajn rimedon, se gxi povus iomete faciligi sxian animon.

    ARNHOLM

    Kiel vi efektive klarigas la potencon, kiun tiu fremda viro ekzercas sur sxin?

    WANGEL

    Hm, kara amiko, -- estas eble flankoj en tiu cxi afero, kiuj ne lasas sin klarigi.

    ARNHOLM

    Io kio esence estas neklarigebla, vi aludas? Tute neklarigebla?

    WANGEL

    Cxiuokaze neklarigebla gxis plue.

    ARNHOLM

    Cxu vi kredas pri tiajxo?

    WANGEL

    Mi nek kredas nek neas. Mi nur ne scias. Tial mi elmetas la klarigon.

    ARNHOLM

    Jes, sed diru al mi. Tiu sxia stranga kaj sinistra aserto, ke la okuloj de la infano --?

    WANGEL

    (vigle) Tion pri la okuloj mi tute ne kredas! Mi ne volas kredi tiajxon! Devas esti pura fantaziajxo de sxi. Nenio alia.

    ARNHOLM

    Cxu vi rimarkis la okulojn de la viro hieraux?

    WANGEL

    Jes, certe mi faris.

    ARNHOLM

    Kaj vi vidis neniun similecon?

    WANGEL

    (eviteme) Hm, -- bona Dio, kion respondi? Ne estis ja tute lume, kiam mi vidis lin. Kaj cetere Ellida antauxe parolis tiom pri tiu simileco --. Mi vere ne scias, cxu mi estis kapabla rigardi lin sen antauxjugxo.

    ARNHOLM

    Ne, ne, eble. Sed nun la alia afero? Tiu timo kaj maltrankvilo en sxi gxuste je la tempo, kiam tiu fremda homo estus survoje hejmen?

    WANGEL

    Jes, vidu, -- tio estas ankaux io, en kion sxi verke aux songxe metis sin mem depost antauxhieraux. Tio tute ne atakis sxin tiel subite -- tiel tuje, kiel sxi nun asertas. Sed post kiam sxi auxdis tiun junan Lyngstrand rakonti, ke Johnston -- aux Friman -- aux kiel li nomigxas, -- ke li estis survoje cxi tien antaux tri jaroj -- en Marto, -- sxi sendube nun kredas, ke la anima maltrankvilo kaptis sxin gxuste en tiu sama monato.

    ARNHOLM

    Gxi do ne faris, cxu?

    WANGEL

    Tute ne. Estis spuroj kaj signoj longe antaux tiu tempo. -- Efektive okazis -- hazarde -- gxuste en Marto antaux tri jaroj suficxe forta ekscitigxo en sxi --

    ARNHOLM

    Tamen ja --!

    WANGEL

    Jes, sed tio lasas sin simple klarigi per la stato -- la cirkonstanco, -- en kiu sxi je tiu tempo estis.

    ARNHOLM

    Do signo kontraux signo.

    WANGEL

    (pugnigas la manojn) Kaj ne povante helpi sxin! Ne scii pri konsilo!

    Ne vidi iun ajn rimedon --!

    ARNHOLM

    Se vi nun decidus sxangxi logxlokon? Translogxigxi aliloken? Por ke sxi povu vivi en kondicxoj pli hejmecaj por si?

    WANGEL

    Ho, kara, -- cxu vi pensas, ke mi ne proponis ankaux tion al sxi?

    Mi proponis, ke ni translogxigxu al Skjoldvik. Sed sxi ne volas.

    ARNHOLM

    Ecx ne tion?

    WANGEL

    Ne. Cxar sxi pensas, ke neniel helpos. Kaj eble sxi pravas.

    ARNHOLM

    Hm, -- cxu?

    WANGEL

    Jes, kaj cetere, -- kiam mi pripensas, -- mi ne scias kiel mi realigu tion. Cxar sxajnas al mi, ke pro la knabinetoj mi ne povas translogxigxi al tia forejo. Ili devas ja logxi en loko, kie estas iometa sxanco foje edzinigi ilin.

    ARNHOLM

    Edzinigi? Cxu vi jam pensas pri tio?

    WANGEL

    Jes, bona Dio, -- mi devas ja pensi ankaux pri tio! Sed jen -- aliflanke -- la konsidero pri mia kara malsana Ellida --! Ho, kara Arnholm, -- mi vere -- multmaniere -- staras meze inter fajro kaj akvo!

    ARNHOLM

    Por Bolette vi ne bezonas havi zorgojn -- (interrompante) Mi miras kien sxi -- kien ili iris? (Li iras al la malferma pordo kaj elrigardas.)

    WANGEL

    (al la piano) Ho, mi oferus kion ajn -- por cxiuj tri. -- Se mi nur ion scius.

    (Ellida envenas tra la pordo maldekstre.)

    ELLIDA

    (rapide al Wangel) Ne eliru cxi-matene!

    WANGEL

    Ne, certe ne. Mi restos hejme cxe vi. (Montras al Arnholm, kiu proksimigxas) Sed cxu vi ne volas saluti nian amikon?

    ELLIDA

    (turnas sin) Ho, jen vi, sinjoro Arnholm! (etendas al li la manon) Bonan matenon.

    ARNHOLM

    Bonan matenon, sinjorino. Do ne en la banejo kiel kutime?

    ELLIDA

    Ne, ne, ne! Pri tio mi ne pensas hodiaux. Sed bonvolu eksidi por momento?

    ARNHOLM

    Ne, dankon, -- ne nun. (rigardas al Wangel) Mi promesis al la knabinetoj veni al ili en la gxardeno.

    ELLIDA

    Jes, Dio scias cxu vi renkontos ilin en la gxardeno. Mi neniam scias kie ili iradas.

    WANGEL

    Ho jes, ili tenas sin apud la lageto.

    ARNHOLM

    Nu, mi certe trovos iliajn spurojn. (Li kapsalutas kaj transiras la verandon kaj elen en la gxardenon dekstren.)

    ELLIDA

    Kioma horo estas, Wangel?

    WANGEL

    (rigardas sian horlogxon) Iomete post la dekunua.

    ELLIDA

    Iomete post. Kaj la dekunuan -- duonon antaux la dekdua cxi-nokte venos la vaporsxipo. Ho, se mi tion estus trapasinta!

    WANGEL

    (proksimigxas al sxi) Kara Ellida, -- pri unu afero mi devas demandi vin.

    ELLIDA

    Pri kiu do?

    WANGEL

    Hieraux vespere -- tie supre sur la "Videjo" -- vi diris, ke dum la lastaj tri jaroj vi ofte vidis lin tute viva antaux vi.

    ELLIDA

    Jes, mi faris. Kredu min.

    WANGEL

    Nu, sed kiel vi lin vidis?

    ELLIDA

    Kiel mi vidis lin?

    WANGEL

    Mi pensas, -- kiel li aspektis por vi, kiam vi kredis, ke vi vidis lin?

    ELLIDA

    Sed kara Wangel, -- vi ja nun mem scias kiel li aspektas.

    WANGEL

    Cxu li ankaux tiel aspektis en via imago?

    ELLIDA

    Jes, li ja faris.

    WANGEL

    Gxuste tiel, kiel vi hieraux vidis lin en la realajxo?

    ELLIDA

    Jes, gxuste tiel.

    WANGEL

    Nu, sed kial vi ne tuj rekonis lin?

    WANGEL

    (ekmire) Mi ne faris, cxu?

    WANGEL

    Ne. Vi mem diris poste, ke unue vi ne sciis, kiu tiu fremdulo estas.

    ELLIDA

    (surprize) Jes, mi pensas, ke vi pravas! Cxu ne sxajnas strange por vi, Wangel? Imagu, -- ke mi ne tuj rekonis lin!

    WANGEL

    Estas nur la okuloj, vi diris --

    ELLIDA

    Ho jes, -- la okuloj! La okuloj!

    WANGEL

    Nu, -- sed supre sur la "Videjo" vi diris, ke li cxiam montris sin kia li estis, kiam vi disigxis. Tie antaux dek jaroj.

    ELLIDA

    Cxu mi diris?

    WANGEL

    Jes.

    ELLIDA

    Do li tiel aspektis preskaux kiel nun.

    WANGEL

    Ne. Vi priskribis lin tute alimaniere antauxhieraux survoje hejmen.

    Antaux dek jaroj li estis senbarba, vi diris. Tute alie vestita li ankaux estis. Kaj la brocxo kun perlo --? Gxin la viro ne portis hieraux.

    ELLIDA

    Ne, li gxin ne portis.

    WANGEL

    (rigardas sxin esplore) Pripensu iomete, kara Ellida. Aux -- eble vi ne plu kapablas memori, kiel li aspektis, kiam li staris kun vi sur la "Krutdeklivo"?

    ELLIDA

    (pripensante, momenton fermas la okulojn) Ne tute klare. Ne, -- hodiaux mi ne kapablas. Cxu ne estas strange?

    WANGEL

    Tamen ne tiel strange. Nova bildo de realajxo montris sin antaux vi.

    Gxi superombras la antauxan, -- tiel ke vi gxin ne plu povas vidi.

    ELLIDA

    Cxu tiel, Wangel?

    WANGEL

    Jes. Kaj gxi ankaux superombras viajn malsanajn imagajxojn. Tial estas bone, ke la realajxo venis.

    ELLIDA

    Bone! Vi diras bone, cxu?

    WANGEL

    Jes, ke okazis, -- povos sanigi vin.

    ELLIDA

    (eksidas en la sofon) Wangel, -- venu sidi cxe mi. Mi devas diri al vi cxiujn miajn pensojn.

    WANGEL

    Jes, faru, kara Ellida.

    (Li eksidas sur segxon aliflanke de la tablo.)

    ELLIDA

    Vere estis malfelicxo -- por ni ambaux -- ke gxuste ni du kunigxis.

    WANGEL

    (miras) Kion vi diras!

    ELLIDA

    Ho jes. Estis. Estas ja ankaux kompreneble. Ne povus farigxi io alia ol malfelicxo. Ne laux la maniero laux kiu ni trovis unu la alian.

    WANGEL

    Kio do mankis en la maniero, --

    ELLIDA

    Auxskultu nun, Wangel, -- Ne plu helpas, ke ni iradas cxi tie mensogante por ni mem -- kaj por unu la alia!

    WANGEL

    Cxu ni faras! Mensogas, vi diras!

    ELLIDA

    Jes, ni faras. Aux ni tamen kasxas la veron. Cxar la vero -- la pura klara vero -- estas ja tio, -- ke vi venis tien kaj -- kaj acxetis min.

    WANGEL

    Acxetis --! -- Acxetis -- vi diras!

    ELLIDA

    Ho, mi ja ne estis ereto pli bona ol vi. Mi akceptis. Mi ja vendis min al vi.

    WANGEL

    (rigardas sxin en doloro) Ellida, -- cxu vi vere havas koron paroli tiel?

    ELLIDA

    Sed cxu vere estas alia nomo por gxi! Vi ne plu eltenis la videcon en via domo. Vi cxirkauxrigardis por nova edzino --

    WANGEL

    Kaj por nova patrino por la infanoj, Ellida.

    ELLIDA

    Eble ankaux tio -- tiel flanke. Tamen -- vi ja tute ne sciis cxu mi tauxgas por tiu okupo. Vi ja nur vidis min -- kaj iomete parolis kun mi kelkajn fojojn. Kaj vi ekdeziris min, kaj sekve --

    WANGEL

    Nu, nomu tion kiel placxas al vi.

    ELLIDA

    Kaj mi, de mia flanko --. Mi staris senhelpa en konfuzo tute sola.

    Estis ja kompreneble, ke mi akceptis -- kiam vi proponis nutradi min mian vivon.

    WANGEL

    Ne aspektis por mi kiel nutrado, kara Ellida. Mi honeste demandis al vi, se vi volus dividi kun mi kaj la infanoj la iometon, kiun mi povis nomi la mian.

    ELLIDA

    Jes, vi faris. Sed tamen mi ne devus akcepti! Neniam por kiu ajn prezo mi devus akcepti! Ne vendi min mem! Prefere la plej mizeran laboron, -- prefere la plej malricxajn kondicxojn en -- en libereco

    • kaj laux propra elekto!

    WANGEL

    (ekstaras) La kvin-ses jaroj, kiujn ni vivis kune, cxu ili estis tute senvaloraj por vi?

    ELLIDA

    Ho, ne pensu tion, Wangel! Estas tiel bone cxe vi, kiel kiu ajn homo povas deziri. Sed mi ne eniris vian domon en libereco. Jen la afero.

    WANGEL

    (rigardas sxin) Ne -- en libereco!

    ELLIDA

    Ne. Mi ne libervole iris kun vi.

    WANGEL

    (mallauxte) Ah, -- mi memoras -- la frazturnigxon de hieraux.

    ELLIDA

    En tiu frazturnigxo cxio kusxas. Gxi eklumigis por mi. Kaj tial mi nun vidas klare.

    WANGEL

    Kion vi vidas?

    ELLIDA

    Mi vidas, ke nia kuna vivo -- vere ne estas geedzeco.

    WANGEL

    (amare) Jen vera eldiro de vi. La vivo kiun ni nun vivas, ne estas geedzeco.

    ELLIDA

    Ecx ne antauxe. Neniam. Ne de la komenco. (rigardas antauxen) La unua -- tiu povus esti plena kaj pura geedzeco.

    WANGEL

    La unua? Kiun unuan vi aludas?

    ELLIDA

    La mian -- kun li.

    WANGEL

    (rigardas sxin mire) Mi tute ne komprenas!

    ELLIDA

    Ho, kara Wangel, -- ni ne mensogu unu por la alia. Ankaux ne por ni mem.

    WANGEL

    Ne, ne! Sed kio sekve?

    ELLIDA

    Jes vidu, -- ni neniam povas nei -- ke libervola promeso estas same deviga kiel geedzigxo.

    WANGEL

    Sed je Dio --!

    ELLIDA

    (ekstaras impete) Permesu al mi forvojagxi de vi, Wangel!

    WANGEL

    Ellida --! Ellida --!

    ELLIDA

    Jes, jes, -- permesu al mi! Kredu min, -- ne eblos alimaniere. Ne post la maniero laux kiu ni kunigxis.

    WANGEL

    (en regata doloro) Al tio do venis inter ni.

    ELLIDA

    Devis veni. Ne povus alimaniere.

    WANGEL

    (rigardas sxin triste) Ecx ne tra la kuna vivo mi gajnis vin.

    Neniam, -- neniam tute posedis vin.

    ELLIDA

    Ho, Wangel, -- se mi povus ami vin tiel kiel mi dezirus! Tiel kore kiel vi meritas! Sed mi sentas profunde, -- ke neniam okazos.

    WANGEL

    Eksedzigxon do? Eksedzigxon, -- plenan juran eksedzigxon -- vi deziras?

    ELLIDA

    Kara, vi ne bone komprenas min. Ne estas ja pri formoj, ke mi pensas.

    Cxar ne estas tiaj eksteraj aferoj, kiuj gravas. Kion mi volas, estas ke ni du samopinias libervole liberigi nin unu de la alia.

    WANGEL

    (amare, kapsignas malrapide) Refari la negocon, -- jes.

    ELLIDA

    (vigle) Gxuste tiel! Refari la negocon!

    WANGEL

    Kaj poste, Ellida? Poste? Cxu vi pripensis kiel aspektos por ambaux ni? Kiel la vivo farigxos por vi kaj por mi?

    ELLIDA

    Tion mi ne povas atenti. Sekvu kio sekvu. Kion mi petegas de vi, Wangel, -- estas ja la pli grava! Nur donu al mi liberecon! Redonu al mi mian plenan liberecon!

    WANGEL

    Ellida, -- estas terura postulo de vi. Prokrastu, por ke mi pripensu decidon. Ni parolu pli profunde unu kun la alia. Lasu al vi mem tempon por pripensi, kion vi faros!

    ELLIDA

    Sed ne restas por ni pli da tempo por tio! Mi devas regajni mian liberecon tiun cxi tagon!

    WANGEL

    Kial gxuste hodiaux?

    ELLIDA

    Jes, -- cxar li ja venos cxi-nokte.

    WANGEL

    (skuigxas) Venos! Li! Kiel tiu fremda viro rilatas al tio cxi?

    ELLIDA

    Mi volas stari antaux li en plena libereco.

    WANGEL

    Kaj kion -- kion vi intencas poste fari?

    ELLIDA

    Mi ne volas uzi la pretekston, ke mi estas la edzino de alia viro. Ne ekskuzi min per tio ke mi ne havas eblecon elekti. Cxar tiaokaze ne estus decido.

    WANGEL

    Vi parolas pri elekto! Elekto, Ellida! Elekto en tiu cxi afero!

    ELLIDA

    Jes, mi devas havi eblecon elekti. Elekton al ambaux flankoj. Mi devas havi la eblecon lasi lin forvojagxi sola --. Aux -- sekvi lin.

    WANGEL

    Cxu vi mem komprenas kion vi diras? Sekvi lin! Doni vian tutan sorton en liajn manojn!

    ELLIDA

    Sed cxu mi ne donis mian tutan sorton en viajn manojn! Kaj tion -- tiel senpere.

    WANGEL

    Nu ja. Sed li! Li! Tuta nekonatulo! Homo, kiun vi preskaux ne konas!

    ELLIDA

    Ho, sed vin mi ja eble konis ecx pli malmulte. Kaj mi tamen sekvis vin.

    WANGEL

    Tiam vi almenaux sciis proksimume al kia vivo vi iris. Sed jen? Jen?

    Pripensu do! Kion vi scias pri tio cxi? Ecx nenion vi scias. Ecx ne kiu li estas -- aux kio li estas.

    ELLIDA

    (rigardas antauxen) Vero. Sed jen tio kio estas la terurajxo.

    WANGEL

    Jes, certe terurajxo --

    ELLIDA

    Tial sxajnas al mi, ke mi kvazaux devas tirigxi en gxin.

    WANGEL

    (rigardas sxin) Cxar aspektas por vi kiel io terura?

    ELLIDA

    Jes, gxuste tial.

    WANGEL

    (pli proksime) Auxskultu nun, Ellida, -- kio por vi estas do tio terura?

    ELLIDA

    (pripensas) La terura, -- estas tio kio timigas kaj allogas.

    WANGEL

    Ankaux allogas?

    ELLIDA

    Precipe allogas, -- mi sentas.

    WANGEL

    (malrapide) Vi parencas al la maro.

    ELLIDA

    Al gxi parencas ankaux la terurajxo.

    WANGEL

    Kaj la terura parencas al vi. Vi timigas kaj allogas samtempe.

    ELLIDA

    Cxu sxajnas al vi, Wangel?

    WANGEL

    Efektive mi vin neniam konis. Neniam gxis la fundo. Mi nun komencas kompreni.

    ELLIDA

    Tial vi liberigu min! Liberigu min el cxiu rilato al vi kaj al la via! Mi ne estas tiu, kiun vi imagis. Vi ja nun mem vidas. Nun ni povos disigxi en kompreno -- kaj libervole.

    WANGEL

    (peze) Eble estas pli bone por ambaux -- se ni disigxu. -- Sed mi tamen ne povas! -- Vi estas por mi kiel la terura, Ellida. La loganta, -- tio estas la plej forta en vi.

    ELLIDA

    Cxu tiel?

    WANGEL

    Lasu nin fini cxi tiun tagon sagxe. Kun plene trankvila animo. Mi ne kuragxas liberigi vin hodiaux. Ne rajtas. Ne rajtas pro vi mem, Ellida. Mi insistas pri mia rajto kaj mia devo defendi vin.

    ELLIDA

    Defendi? Al kio defendi? Ne estas ja perforto aux potenco de ekstere, kiu minacas min. La terurajxo kusxas pli profunde, Wangel! La terurajxo, -- tio estas la allogo en mia propra animo. Kaj kion povas do vi pri tiu fari?

    WANGEL

    Mi povas fortigi kaj apogi vin por kontrauxbatali.

    ELLIDA

    Jes, -- se mi volus kontrauxbatali.

    WANGEL

    Cxu vi do ne volas?

    ELLIDA

    Ho, estas ja tio, kion mi ne mem scias!

    WANGEL

    Cxi-nokte cxio estos decidata, kara Ellida --

    ELLIDA

    (ekkrias) Jes, imagu! La decido tiel proksima! Decido por la tuta vivo!

    WANGEL

    • kaj morgaux --

    ELLIDA

    Jes, morgaux! Eble mia gxusta estonto tiam estos perdita!

    WANGEL

    Via gxusta --?

    ELLIDA

    Tuta plena vivo en libereco perdita, -- perdita por mi! Kaj eble -- ankaux por li.

    WANGEL

    (mallauxte, kaptas sxian manartikon) Ellida, -- cxu vi amas tiun fremdan viron?

    ELLIDA

    Cxu mi --? Ho, kiel mi sciu! Mi nur scias, ke por mi li estas la terurajxo kaj ke --

    WANGEL

    • kaj ke?

    ELLIDA

    (liberigas sin) -- kaj ke estas cxe li, ke mi apartenas.

    WANGEL

    (mallevas la kapon) Mi komencas kompreni la plimulton.

    ELLIDA

    Kaj kiun helpon havas vi kontraux tion cxi? Kiun konsilon havas vi por mi?

    WANGEL

    (rigardas sxin instige) Morgaux, -- tiam li estos forvojagxinta.

    Tiam la malfelicxo ne minacos vian kapon. Kaj tiam mi estos preta liberigi vin. Ni refaros la negocon, Ellida.

    ELLIDA

    Ho, Wangel --! Morgaux -- tiam ja estos tro malfrue --!

    WANGEL

    (rigardas al la gxardeno) La infanoj! La infanoj --! Ni almenaux indulgu ilin -- gxis plue.

    (Arnholm, Bolette, Hilde kaj Lyngstrand venas tra la gxardeno. Lyngstrand adiauxas tie malsupre kaj eliras maldekstren.

    La aliaj venas en la cxambron.)

    ARNHOLM

    Nun imagu kiel ni vagadis farante planojn --

    HILDE

    Ni ekskursu sur la fjordo en la vespero kaj --

    BOLETTE

    Ne, diru nenion!

    WANGEL

    Ankaux ni du faris planojn.

    ARNHOLM

    Cxu, -- vere?

    WANGEL

    Morgaux Ellida foriros al Skjoldvik -- por ioma tempo.

    BOLETTE

    Foriros --?

    ARNHOLM

    Jen, jen, tre sagxe, sinjorino Wangel.

    WANGEL

    Ellida deziras reiri hejmen. Hejmen al la maro.

    HILDE

    (eksaltante al Ellida) Vi foriros! Vi foriros de ni?

    ELLIDA

    (ektimigita) Sed Hilde, do! Kio estas al vi?

    HILDE

    (regas sin) Ho, estas nenio. (duonlauxte, turnas sin for) Foriru do!

    BOLETTE

    (ektimigita) Patro, -- mi komprenas vin, -- ankaux vi foriros -- al Skjoldvik!

    WANGEL

    Certe ne, ne! Mi eble foje faros viziton tien --

    BOLETTE

    Kaj al ni --?

    WANGEL

    Mi ankaux faros viziton --

    BOLETTE

    • foje, jes!

    WANGEL

    Kara infano, devas tiel esti (Li pasxas sur la planko.)

    ARNHOLM

    (flustras) Ni priparolos poste, Bolette.

    (Li iras al Wangel. Ili kunparolas tie supre apud la pordo.)

    ELLIDA

    (duonlauxte al Bolette) Kio estis al Hilde? Sxi ja aspektis freneze!

    BOLETTE

    Cxu vi neniam rimarkis, kion Hilde tagon post tago postsoifadis?

    ELLIDA

    Postsoifadis?

    BOLETTE

    Ekde vi venis en la domon?

    ELLIDA

    Ne, ne, -- kio do tio estas?

    BOLETTE

    Unu solan aman vorton de vi.

    ELLIDA

    Ah --! Cxu estus tasko por mi cxi tie!

    (Sxi cxirkauxfrapas la kapon per la manoj kaj senmove rigardas antauxen kvazaux trakrozata de kontrauxecaj pensoj kaj animstatoj.)

    (Wangel kaj Arnholm venas antauxen en flustra kunparolo.)

    (Bolette iras por rigardi en la flankan cxambron dekstre. Poste sxi malfermas la pordon.)

    BOLETTE

    Jes, kara patro, -- la mangxajxo estas preta sur la tablo -- se vi --

    WANGEL

    (kun perforta sinrego) Cxu gxi estas, infano? Bone, bone. Bonvolu, cxefinstruisto! Ni nun eniru por gluti adiauxan pokalon kun -- kun "la sinjorino el la maro".

    (Ili iras al la pordo dekstre.)

    KVINA AKTO

    (La plej fora parto de la gxardeno de doktoro Wangel apud la karasi-lago. Kreskanta somernokta krepusko.)

    (Arnholm, Bolette, Lyngstrand kaj Hilde, en boato, pusxas sin per stango de maldekstre antauxen laux la bordo.)

    HILDE

    Jen ni povas facile salti teren!

    ARNHOLM

    Ne, ne, ne faru!

    LYNGSTRAND

    Mi ne povas salti, frauxlino.

    HILDE

    Vi, Arnholm, cxu ankaux vi ne povas salti?

    ARNHOLM

    Prefere ne.

    BOLETTE

    Ni albordigxu cxe la baneja sxtuparo.

    (Ili pusxas stange dekstren.)

    (Sammomente venas Ballested de dekstre sur la vojeto, portante muziknotojn kaj cxaskornon. Li salutas al tiuj en la boato, turnas sin kaj parolas al ili. Respondoj auxdigxas de pli kaj pli fore de ekstere.)

    BALLESTED

    Kion vi diras? -- Jes certe estas pro la angla vaporsxipo. Cxar estas la lasta fojo ke gxi venas cxi-jare. Sed se vi volas gxui la muzikon, vi ne devas atendi tro longe. (vokas) Kion? (agitas la kapon) Mi ne povas auxdi kion vi diras!

    (Ellida kun sxalo sur la kapo venas de maldekstre akompanata de doktoro Wangel.)

    WANGEL

    Sed kara Ellida, -- mi asertas al vi, -- ni ankoraux havas abundan tempon.

    ELLIDA

    Ne, ne, -- ni ne havas! Kiun ajn momenton li povas veni.

    BALLESTED

    (ekster la barilo) Ho jen, bonan vesperon, sinjoro doktoro! Bonan vesperon, sinjorino!

    WANGEL

    (rimarkas lin) Ho, cxu estas vi? Cxu estu muziko ankaux cxi-nokte?

    BALLESTED

    Jes. La "Korn-asocio" intencas auxdigi sin. Ne mankas festaj okazajxoj nuntempe. Cxi-nokte okazos por la anglo.

    ELLIDA

    La anglo! Cxu gxi jam vidigxas?

    BALLESTED

    Ankoraux ne. Sed gxi ja venas de interne -- de inter la insuloj. Gxi povas veni antaux ol ni atentas.

    ELLIDA

    Jes, -- gxuste tiel estas.

    WANGEL

    (duone al Ellida) Cxi-nokte estas la lasta vojagxo. Kaj gxi neniam plu revenos.

    BALLESTED

    Malgxojiga penso, sinjoro doktoro. Sed tial ni ja al gxi faru honoron. Ho jes, ho jes! Baldaux finigxos la gxojiga somera tempo.

    Baldaux cxiuj markoloj estos fermitaj, kiel dirigxas en la tragedio.

    ELLIDA

    Cxiuj markoloj fermitaj, -- jes.

    BALLESTED

    Malgxojige pripensi. Ni estis la gajaj infanoj de la somero dum semajnoj kaj monatoj. Estas premige akcepti la malhelan sezonon. Jes, komence, mi pensas. Cxar la homoj povas akli -- a -- klimatigi sin, sinjorino Wangel. Jes, gxuste kion ili povas.

    (Li salutas kaj foriras maldekstren.)

    ELLIDA

    (rigardas trans la fjordon) Ho, tiu doloriga strecxo! Tiu cxi ekscita duona horo antaux la decido.

    WANGEL

    Estas do definitive decidite, ke vi volas mem paroli kun li?

    ELLIDA

    Mi devas mem paroli kun li. Cxar estas ja en libereco, ke mi faru mian elekton.

    WANGEL

    Vi ne havas elekton, Ellida. Vi ne havas permeson elekti. Mi ne permesas al vi.

    ELLIDA

    La elekton vi ne povos malhelpi. Nek vi, nek iu alia. Vi povos malpermesi al mi forvojagxi kun li, -- sekvi lin, -- se mi tiel elektos. Vi povos reteni min cxi tie per forto. Kontraux mia volo.

    Tion vi povos. Sed ke mi elektas, -- elektas interne en mia animo, -- elektas lin kaj ne vin, -- se mi tiel volos kaj elektos, tion vi ne povos malhelpi.

    WANGEL

    Ne, vi pravas. Tion mi ne povos malhelpi.

    ELLIDA

    Kaj mi ja havas nenion por kontrauxstari! Cxi-hejme estas ja nenio, kio allogas kaj ligas min. Mi estas ja tute senradika en via domo, Wangel. La infanojn mi ne posedas. Ne posedas iliajn animojn, mi aludas. Neniam posedis ilin. -- Kiam mi forvojagxos, -- se mi do forvojagxos, aux kun li cxi-nokte -- aux morgaux al Skjoldvik, mi ecx ne havas sxlosilon por redoni, -- ecx ne sciigon por postlasi, nek pri unu aux pri iu alia afero. Tiel senradika mi estas en via domo.

    Tiel tute ekster cxio mi estis de la unua momento.

    WANGEL

    Vi ja mem volis.

    ELLIDA

    Ne, mi ne volis. Mi nek volis nek ne volis. Mi ja simple lasis cxion tiel farigxi, kiel mi gxin trovis la tagon kiam mi venis. Estas vi -- kaj neniu alia, -- kiu volis havi cxion tiel.

    WANGEL

    Mi intencis arangxi cxion plej bone por vi.

    ELLIDA

    Ho jes, Wangel, mi ja bone scias! Sed estas vengxo en tio. Io kio vengxas sin. Cxar nun trovigxas cxi tie neniu liganta forto, -- neniu apogo por mi, -- neniu helpo, -- neniu allogo al tio, kio estus nia kuna interna posedo.

    WANGEL

    Mi komprenas, Ellida. Kaj tial vi ja de morgaux rericevos vian liberecon. De tiam vi vivu vian propran vivon.

    ELLIDA

    Kaj tion vi nomas mian propran vivon! Ho ne, mia propra, vera vivo erarvojigxis, kiam mi akceptis vivon kune kun vi. (pugnige premas la manojn en timo kaj maltrankvilo) Kaj nun, -- cxi-nokte -- post duona horo -- venos li, kiun mi perfidis -- li, al kiu mi tenus min senrompe, kiel li tenis sin al mi! Nun li venos kaj ofertas al mi -- la lastan kaj solan fojon -- revivi la vivon, -- vivi mian propran, veran vivon, la vivon, kiu timigas kaj allogas -- kaj pri kiu mi ne povas rezigni. Ne libere!

    WANGEL

    Guste tial vi bezonas, ke via edzo -- kaj ankaux via kuracisto -- prenas potencon sur vi -- kaj agas en via nomo.

    ELLIDA

    Jes, Wangel, mi bone komprenas. Ho, ne miskredu, ke foje estas momentoj, kiam sxajnas al mi, ke estus paco kaj savo kauxri intime cxe vi -- kaj provi spiti cxiujn allogajn kaj timigajn fortojn. Sed ecx tion mi ne kapablas. Ne, ne, -- mi ne kapablas!

    WANGEL

    Venu, Ellida, -- ni iomete promenadu kune.

    ELLIDA

    Mi volus. Sed mi ne kuragxas. Cxar li ja diris, ke mi atendu lin cxi tie.

    WANGEL

    Venu. Vi ankoraux havas bonan tempon.

    ELLIDA

    Jes, cxu vi opinias?

    WANGEL

    Suficxan tempon, mi diras.

    ELLIDA

    Do ni iomete promenadu.

    (Ili eliras antauxe dekstre. Sammomente venas Arnholm kaj Bolette antauxen apud la supra bordo de la lageto.)

    BOLETTE

    (rimarkas la forirantojn) Jen vidu --!

    ARNHOLM

    (mallauxte) Tsx, -- lasu ilin foriri.

    BOLETTE

    Cxu vi komprenas, kio estas inter ili la lastajn tagojn?

    ARNHOLM

    Cxu vi ion rimarkis?

    BOLETTE

    Cxu mi rimarkis!

    ARNHOLM

    Ion aparte?

    BOLETTE

    Ho jes. Plurajn okazajxojn. Cxu vi ne?

    ARNHOLM

    Ho, mi ne gxuste scias --

    BOLETTE

    Jes, certe vi faris. Sed vi ne volas priparoli.

    ARNHOLM

    Mi opinias, ke estus bone por via duonpatrino fari tiun vojagxeton.

    BOLETTE

    Cxu?

    ARNHOLM

    Jes, cxu ne estus bone por cxiuj, ke sxi povu foje elveni?

    BOLETTE

    Se morgaux sxi translogxigxos al Skjoldvik, sxi certe neniam revenos al ni.

    ARNHOLM

    Sed, kara Bolette, kial vi do tiel pensas?

    BOLETTE

    Jes, tion mi firme opinias. Atentu nur! Vi vidos, -- sxi neniam revenos. Almenaux ne dum mi kaj Hilde estas en la domo.

    HILDE

    Ankaux Hilde?

    BOLETTE

    Nu, kun Hilde eblus. Cxar sxi ja ankoraux estas nur infano. Kaj funde sxi adoras sxin, mi opinias. Sed pri mi estas alie, vidu.

    Duonpatrino, kiu ne estas multe pli agxa ol oni mem --

    ARNHOLM

    Kara Bolette, -- por vi eble dauxrus nur mallonga tempo gxis vi elvenus.

    BOLETTE

    (vigle) Cxu vere! Vi do parolis kun patro?

    ARNHOLM

    Ankaux tio, jes.

    BOLETTE

    Nu, -- kaj kion li diris!

    ARNHOLM

    Hm, -- via patro estas ja forte okupata per aliaj pensoj cxi tiujn tagojn --

    BOLETTE

    Jes, jes, la samon mi ja antauxe diris.

    ARNHOLM

    Sed tiom mi eltiris el li, ke vi ne devas atendi iun helpon de li.

    BOLETTE

    Neniun --!

    ARNHOLM

    Li profunde klarigis al mi sian staton. Opiniis, ke tute ne eblus por li.

    BOLETTE

    (riprocxe) Kaj vi tamen havis koron por stari tie min trompante.

    ARNHOLM

    Vere mi ne faris, kara Bolette. Dependas tute de vi mem -- cxu vi deziras elveni aux ne.

    BOLETTE

    Kio dependas de mi mem, vi aludas?

    ARNHOLM

    Ke vi elvenos en la mondon? Lernos kion vi pleje sxatas. Partoprenos en cxio, kion vi sopiras cxi-hejme. Vivos la vivon sub pli helaj kondicxoj, Bolette. Kion vi al tio diras?

    BOLETTE

    (kunfrapas la manojn) Ho, granda Dio --! Sed ja tute neeblas, tio cxi. Cxar patro nek volas, nek povas, do --. Cxar mi ja ne havas iun alian en la tuta mondo al kiu min turni.

    ARNHOLM

    Cxu vi ne povus decidigi vin akcepti asiston de via malju -- de via antauxa instruisto?

    BOLETTE

    De vi, Arnholm! Cxu vi volus --?

    ARNHOLM

    Helpi vin? Jes, kore volonte. Kaj per konsilo kaj per ago. Fidu tion.

    • Cxu vi aprobas? Cx u? Cxu vi akceptas?

    BOLETTE

    Cxu mi akceptas! Povi eliri, -- vidi la mondon, -- lerni ion profunde! Cxion kio staris antaux mi kiel la granda, felicxiga neebleco --!

    ARNHOLM

    Jes, tio povos nun farigxi realajxo por vi. Se vi mem volas.

    BOLETTE

    Kaj al tiu nedirebla felicxo vi volas helpi min! Ho ne, -- sed diru cxu povas mi akcepti tian oferton de fremda homo?

    ARNHOLM

    De mi vi povas akcepti, Bolette. De mi vi povas akcepti kion ajn.

    BOLETTE

    (kaptas liajn manojn) Jes, preskaux sxajnas al mi, ke mi povas! Mi ne scias kiel estas; sed -- (ekkrias) Ho, mi povus kaj ridi kaj plori pro gxojo! Pro felicxo! Ho, -- cxu povos mi tamen vere vivi. Mi komencis timi, ke la vivo preterirus min.

    ARNHOLM

    Pro tio vi ne bezonas timi, kara Bolette. Sed nun vi devas diri al mi tute sincere -- cxu estas io -- io, kio ligas vin cxi tie?

    BOLETTE

    Ligas min? Ne, nenio.

    ARNHOLM

    Nenio ajn?

    BOLETTE

    Ne, tute ne. Tio signifas, -- patro ja iamaniere ligas min. Kaj ankaux Hilde. Sed --

    ARNHOLM

    Nu, -- vian patron vi ja foje devas forlasi. Kaj Hilde iam ja ankaux iros sian propran vojon tra la vivo. Tio estas ja nur demando de tempo. Nenio alia. Sed alie do estas nenio, kio ligas vin, Bolette?

    Neniu rilato?

    BOLETTE

    Ne, tute ne. Pro tio mi povus ja forvojagxi kien ajn.

    ARNHOLM

    Jes, cxar tiel estas, kara Bolette, -- vi povos forvojagxi kun mi.

    BOLETTE

    (manfrapas) Ho Dio en la cxielo, -- kia felicxo por pripensi!

    ARNHOLM

    Cxar mi esperas, ke vi plene fidas min?

    BOLETTE

    Jes, efektive!

    ARNHOLM

    Kaj vi kuragxas senrezerve konfidi vin mem kaj vian estontecon en miajn manojn, Bolette? Cxu ne? Vi kuragxas?

    BOLETTE

    Ho jes, certe! Kial ne? Cxu eblas alie pensi! Vi, kiu estis mia maljuna instruisto -- mia instruisto en pasintaj tagoj, mi pensas.

    ARNHOLM

    Ne nur tial. Al tiu flanko de la afero mi ne atentas. Sed --. Nu, -- vi do estas libera, Bolette. Neniu rilato ligas vin. Kaj mi nun demandas vin -- se vi volus -- volus ligi vin al mi -- por la vivo?

    BOLETTE

    (retiras sin pro timo) Ho, -- kion vi diras!

    ARNHOLM

    Por la vivo, Bolette. Cxu vi volas farigxi mia edzino.

    BOLETTE

    (duone al si mem) Ne, ne, ne! Ne eblas! Tute ne eblas!

    ARNHOLM

    Cxu tute ne eblus por vi, ke --?

    BOLETTE

    Sed vi vere tute ne povas intenci kion vi diras, sinjoro Arnholm! (rigardas lin) Aux --. Tamen --. Cxu estis tiel vi intencis -- kiam vi proponis fari tiom por mi?

    ARNHOLM

    Auxskultu min iomete, Bolette. Aspekte mi surprizis vin forte.

    BOLETTE

    Ho, kiel tiajxo -- de vi, -- kiel gxi ne povus -- surprizi min!

    ARNHOLM

    Vi pravas. Vi ja ne sciis -- ne povis scii, ke mi faris tiun cxi vojagxon pro vi.

    BOLETTE

    Vi venis cxi tien pro -- pro mi!

    ARNHOLM

    Jes, mi faris, Bolette. Cxi-printempe mi ricevis leteron de via patro. Kaj en gxi estas dirajxo, kiu igis min kredi -- hm --, ke vi dauxre havis vian antauxan instruiston en -- en iom pli ol amika memoro.

    BOLETTE

    Kiel patro povis skribi tiajxon!

    ARNHOLM

    Ne estis tiel, kiel li intencis. Sed mi kaptigxis en la imago, ke cxi tie sopiradis juna knabino, ke mi revenu. -- Ne, vi ne interrompu min, kara Bolette! Kaj, -- vi ja komprenas, -- ke kiam oni, kiel mi, ne plu staras en la veraj jaroj de juneco, tiam tia kredo -- aux imago -- faras ege fortan impreson. Kreskis en mi viva -- dankema inklino al vi. Sxajnis al mi, ke mi devis vojagxi al vi. Revidi vin.

    Diri al vi, ke mi havas la samajn sentojn, kiujn mi imagis, ke vi portis por mi.

    BOLETTE

    Sed cxar vi nun scias, ke tiel ne estis! Ke estis miskompreno!

    ARNHOLM

    Ne aliigxas, Bolette. Via bildo, -- tia, kian mi gxin portas en mi,

    • restos cxiam kolorigita kaj stampita de la animstato, en kiun la

    miskompreno metis min. Eble vi ne komprenas. Sed tiel estas.

    BOLETTE

    Neniam mi imagis, ke tiajxo okazu.

    ARNHOLM

    Sed cxar nun montrigxas, ke okazas? Kion vi nun diras, Bolette? Cxu vi povis decidigi vin, -- nu, farigxi mia edzino?

    BOLETTE

    Ho, aspektas al mi tute neeble, sinjoro Arnholm. Vi, kiu estis mia instruisto! Mi ne povas imagi alian rilaton al vi.

    ARNHOLM

    Nu ja, -- cxar sxajnas al vi tute neeble, ke vi povus --. Do la rilato restos nesxangxita, kara Bolette.

    BOLETTE

    Kiel, vi pensas?

    ARNHOLM

    Kompreneble mi tamen restas cxe mia propono. Mi prizorgos, ke vi elvenos por vidi la mondon. Por lerni ion kion vi sxatas. Vivi en sekuraj, sendependaj kondicxoj. Vian postan estontecon mi ankaux sekurigos, Bolette. Cxar en mi vi cxiam havos bonan, fidelan, fidindan amikon. Pri tio estu certa!

    BOLETTE

    Ho Dio, -- sinjoro Arnholm, -- cxio farigxis ja nun tute neebla.

    ARNHOLM

    Cxu ankaux tio neeblas?

    BOLETTE

    Jes, vi ja povas imagi! Post tio kion vi diris, -- kaj post la respondo, kiun mi donis al vi --. Ho, vi ja mem povas kompreni, ke nun neeblas por mi akcepti tiom multe de vi! Nenion en la mondo povos mi akcepti de vi. Neniam post tio cxi!

    ARNHOLM

    Vi do preferas sidi cxi-hejme lasante la vivon preterpasi vin?

    BOLETTE

    Ho, dolorigas pripensi!

    ARNHOLM

    Cxu vi rezignu vidi ion el la mondo ekstere? Rezignu pri cxio, kion laux vi mem vi postsopiradas? Scii ke ekzistas ege multo, -- kaj tamen neniam konatigxi kun gxi? Pripensu, Bolette.

    BOLETTE

    Jes, jes, -- vi vere pravas, sinjoro Arnholm.

    ARNHOLM

    Kaj jen, -- kiam via patro ne plu vivas, -- tiam eble stari senhelpa kaj sola en la mondo. Aux eble devante vin doni al alia viro, -- kiun vi -- eble -- ankaux ne amas.

    BOLETTE

    Ho jes, -- mi ja komprenas la veron -- en tio kion vi diras. Sed tamen --! Aux eble tamen --?

    ARNHOLM

    (rapide) Nu!

    BOLETTE

    (rigardas lin dubeme) Cxu eble tamen ne estus neeble --.

    ARNHOLM

    Kio, Bolette!

    BOLETTE

    Ke eblus, -- akcepti -- tion, -- kion vi proponis.

    ARNHOLM

    Cxu vi pensas, ke vi tamen povus lauxvole --? Ke vi tamen povus permesi al mi la gxojon helpi vin kiel fidela amiko?

    BOLETTE

    Ne, ne, ne! Neniam tio! Cxar tio estus tute neebla. -- Ne, sinjoro Arnholm, -- do prefere prenu min.

    ARNHOLM

    Bolette! Vi tamen volas!

    BOLETTE

    Jes, -- mi opinias -- ke mi volas.

    ARNHOLM

    Vi do tamen volas farigxi mia edzino!

    BOLETTE

    Jes. Se vi dauxre opinias, ke -- ke vi devas preni min.

    ARNHOLM

    Se mi opinias --! (kaptas sxiajn manojn) Ho, dankon, -- dankon, Bolette! Kion vi alie diris, -- via antauxa dubemo, -- tio ne timigas min. Se mi ankoraux ne gajnis vian tutan koron, mi tamen scios gajni gxin. Ho, Bolette, mi portos vin sur la manoj!

    BOLETTE

    Kaj mi povos vidi la mondon. Povos vivi la vivon. Jen kion vi promesis al mi.

    ARNHOLM

    Jen al kio mi restas.

    BOLETTE

    Kaj mi povos lerni cxion, kion mi sxatas.

    ARNHOLM

    Mi mem estu via instruisto. Kiel antauxe, Bolette. Memoru la lastan jaron en la lernejo --.

    BOLETTE

    (silente kaj profunde en si mem) Imagu, -- scii sin libera -- veni en la fremdan mondon. Kaj ne bezoni timi pro la estonteco. Ne antauxtimi pro la stulta enspezo --.

    ARNHOLM

    Ne, pri tio vi neniam bezonos disipi pensojn. Kaj -- cxu ne, kara Bolette, -- tio estas ege bona stato? Cxu?

    BOLETTE

    Jes. Efektive estas. Gxuste kaj vere.

    ARNHOLM

    (metas la brakojn cxirkaux sxian talion) Ho, vi vidos, kiel hejmece kaj agrable ni cxion arangxu kune! Kaj kiel bone kaj sekure kaj intime ni du kunvivu, Bolette!

    BOLETTE

    Jes, ankaux mi komencas --. Funde mi opinias -- ke tio cxi eblos. (rigardas dekstren kaj liberigas sin) Ah! Nepre nenion diru!

    ARNHOLM

    Kio estas, kara?

    BOLETTE

    Ho, estas la kompatinda --. (montras eksteren) Vidu tie.

    ARNHOLM

    Via patro --?

    BOLETTE

    Ne, la juna skulptisto. Li promenadas tie kun Hilde.

    ARNHOLM

    Nu, Lyngstrand. Kio estas al li?

    BOLETTE

    Ho, vi ja scias, kiel malforta kaj malsana li estas.

    ARNHOLM

    Jes, se ne estas nura imagajxo.

    BOLETTE

    Ho ne, estas ja vero. Li certe ne longe eltenos. Sed tio estas eble la pli bona por li.

    ARNHOLM

    Kara, kiel tio estus la pli bona?

    BOLETTE

    Jes, cxar -- certe nenio farigxos el lia arto. -- Ni foriru antaux ol ili venos.

    ARNHOLM

    Kore bonvole, mia kara Bolette.

    (Hilde kaj Lyngstrand venas de apud la lago.)

    HILDE

    Hej, -- hej! Cxu la gesinjoroj ne volas atendi nin?

    ARNHOLM

    Bolette kaj mi prefere iros iom antauxe.

    (Li kaj Bolette eliras maldekstre.)

    LYNGSTRAND

    (ridas silente) Estas tre amuze cxi tie nuntempe. Cxiuj iras ja duope. Cxiam duope.

    HILDE

    (postrigardas ilin) Mi jxurus, ke li petadas sxian manon.

    LYNGSTRAND

    Cxu? Cxu vi ion tian rimarkis?

    HILDE

    Ho jes. Ne estas malfacile, -- kiam oni uzas siajn okulojn.

    LYNGSTRAND

    Sed frauxlino Bolette ne akceptas lin. Mi certas.

    HILDE

    Ne. Cxar sxi trovas, ke li aspektas tre maljuna. Kaj sxi ankaux kredas, ke li baldaux farigxos kalva.

    LYNGSTRAND

    Nu, ne estas sole pro tio. Sxi tamen ne volus akcepti lin.

    HILDE

    Kiel vi povas tion scii?

    LYNGSTRAND

    Jes, cxar estas aliulo, al kiu sxi promesis pensi.

    HILDE

    Nur pensi?

    LYNGSTRAND

    Dum li estas for, jes.

    HILDE

    Ho, do eble estas vi mem, pri kiu sxi pensadu!

    LYNGSTRAND

    Povus esti.

    HILDE

    Cxu sxi promesis al vi?

    LYNGSTRAND

    Jes, imagu, -- sxi promesis! Sed vi ne devas diri al sxi, ke vi scias.

    HILDE

    Ho, Dio gardu mian busxon. Mi estos muta kiel la tombo.

    LYNGSTRAND

    Mi trovas, ke estas vere afable de sxi.

    HILDE

    Kaj kiam vi revenos hejmen, -- cxu vi volas fiancxinigi sxin? Kaj poste vin edzigi al sxi?

    LYNGSTRAND

    Ne, tio ne bone konvenus. Cxar mi ja ne kuragxas pensi pri tiajxo la unuajn jarojn. Kaj kiam mi fine estos sukcesinta, sxi estos ja tro maljuna por mi, mi pensas.

    HILDE

    Sed vi tamen volas, ke sxi restadas cxi tie pensante pri vi?

    LYNGSTRAND

    Jes, cxar multe utilas al mi. Por mi kiel artisto, vi komprenas. Kaj sxi povas ja facile tion fari, sxi, kiu mem ne havas veran vivotaskon. -- Sed gxentila de sxi tio ja tamen estas.

    HILDE

    Cxu vi opinias, ke vi laboros pli rapide pri la artajxo, kiam vi scias, ke Bolette sidas cxi tie pensante pri vi?

    LYNGSTRAND

    Jes, tion mi imagas. Scii, ke ie en la mondo juna, bela kaj silenta virino, kiu revadas pri mi --. Mi pensas, ke devas esti io -- io --.

    Jes, mi ne vere scias kiel nomi gxin.

    HILDE

    Vi eble pensas -- ekscita?

    LYNGSTRAND

    Ekscita? Ho jes. Ekscita estas la vorto, kiun mi sercxis. Aux io tia. (rigardas sxin dum momento) Vi, vi estas inteligenta, frauxlino Hilde. Vere tre inteligenta vi estas. Kiam mi revenos hejmen, vi havos proksimume la saman agxon kiel via fratino nun. Eble vi tiam ankaux aspektos kiel via fratino nun aspektas. Kaj eble vi tiam havos la saman animon, kian sxi nun havas. Ke vi tiam estos farigxinta kvazaux sxi kaj vi mem -- en unu staturo por tiel paroli.

    HILDE

    Cxu vi tion dezirus?

    LYNGSTRAND

    Mi ne certe scias. Jes, mi kredas. Sed nun -- dum tiu cxi somero -- mi preferas, ke vi nur similu al vi mem. Gxuste tia kia vi estas.

    HILDE

    Vi sxatas min pli bone tia, cxu?

    LYNGSTRAND

    Jes, mi tre sxatas vin tia.

    HILDE

    Hm, -- diru, vi kiu estas artisto, -- cxu vi sxatas, ke mi cxiam iras hele somervestita?

    LYNGSTRAND

    Jes, tion mi vere sxatas.

    HILDE

    Cxu vi trovas, ke la helaj koloroj konvenas al mi?

    LYNGSTRAND

    Jes, vere delikate la helo konvenas al vi, laux mia gusto.

    HILDE

    Sed diru, -- vi, kiu estas artisto, -- kiel laux vi mi aperus en nigra koloro?

    LYNGSTRAND

    En nigra, frauxlino Hilde?

    HILDE

    Jes, tute en nigra. Cxu vi trovas, ke mi aperus bela en gxi?

    LYNGSTRAND

    Nigra ja ne estas por la somertempo. Cetere vi aperus bela ankaux en nigra. Gxuste vi kun via aspekto.

    HILDE

    (rigardas antauxen) En nigra gxis la kolo. -- Nigra punta kolumo. -- Nigraj gantoj. -- Kaj longa nigra sxalo malantauxen.

    LYNGSTRAND

    Se vi tiel vestus vin, frauxlino Hilde, mi dezirus esti pentristo -- kaj mi pentrus junan, delikatan funebrantan vidvinon.

    HILDE

    Aux junan, funebrantan fiancxinon.

    LYNGSTRAND

    Jes, por tio vi konvenus pli bone. Sed vi do ne dezirus vesti vin tiel?

    HILDE

    Mi ne scias. Sed sxajnas al mi ekscite.

    LYNGSTRAND

    Ekscite?

    HILDE

    Ekscite pripensi, jes. (subite montras maldekstren) Ho, vidu jen!

    LYNGSTRAND

    (rigardas tien) La granda angla vaporsxipo! Kaj tute cxe la kajo!

    (Wangel kaj Ellida venas antauxen apud la lageto.)

    WANGEL

    Ne, mi certigas al vi, kara Ellida, -- vi miskomprenas! (vidas la aliajn) Nu, vi du estas cxi tie? Cxu ne, sinjoro Lyngstrand, -- gxi ankoraux ne estas en vido?

    LYNGSTRAND

    La granda anglo?

    WANGEL

    Jes!

    LYNGSTRAND

    (montras) Jen gxi kusxas, sinjoro doktoro.

    ELLIDA

    Ah --! Mi ja sciis.

    WANGEL

    Jam venis!

    LYNGSTRAND

    Kvazaux sxtelisto en la nokto, oni povus diri. Tute silente, senbrue.

    WANGEL

    Vi devas akompani Hilde al la kajo. Rapidigxu! Sxi certe volas auxskulti la muzikon.

    LYNGSTRAND

    Jes, ni jxus estis irontaj, sinjoro doktoro.

    WANGEL

    Ni aliaj eble sekvos poste. Post iom ni venos.

    HILDE

    (flustras al Lyngstrand) Ankaux tiuj du iras duope.

    (Sxi kaj Lyngstrand iras tra la gxardeno maldekstren. La kornmuziko auxdigxas fore cxe la fjordo dum tio kio sekvas.)

    ELLIDA

    Jam venis! Li estas cxi tie! Jes, jes, -- mi sentas.

    WANGEL

    Prefere eniru, Ellida. Lasu min paroli kun li sola.

    ELLIDA

    Ho, -- ne eblas! Ne eblas, mi diras! (ekkrias) Ah, -- cxu vi vidas lin, Wangel!

    (La fremdulo venas de maldekstre kaj haltas sur la vojeto ekster la barilo.)

    LA FREMDULO

    (salutas) Bonan vesperon. Jen mi denove estas, Ellida.

    ELLIDA

    Jes, jes, jes, -- la horo venis.

    LA FREMDULO

    Vi estas preta por forvojagxi, cxu? Aux cxu ne?

    WANGEL

    Vi ja mem vidas, ke sxi ne estas.

    LA FREMDULO

    Mi ne demandas pri vojagxvestoj aux aliaj tiajxoj. Ecx ne plenaj valizoj. Cxio kion sxi bezonos por la vojagxo, mi havas sursxipe.

    Ankaux por kabino mi zorgis. (al Ellida) Mi do demandas vin, cxu vi estas preta min akompani, -- en libereco min akompani?

    ELLIDA

    (petante) Ho, ne demandu min! Ne tentu min tiel!

    (Sxipfajfilo auxdigxas en la foro.)

    LA FREMDULO

    Nun fajfas la unuan fojon sursxipe. Vi nun devas diri jes aux ne.

    ELLIDA

    (tordas la manojn) Decido! Decido por la tuta vivo! Neniam plu resxangxi!

    LA FREMDULO

    Neniam! Post duona horo estos tro malfrue.

    ELLIDA

    (rigardas lin eviteme kaj esplore) Kial vi tiel necedige tiras min al vi?

    LA FREMDULO

    Cxu ne vi, kiel mi, sentas ke ni du apartenas unu al la alia?

    ELLIDA

    Pro tiu promeso, cxu?

    LA FREMDULO

    La promeso neniun ligas. Nek viron, nek virinon. La kialo cxar mi tiel necedige tenas vin al mi, estas ke mi nenion alian povas.

    ELLIDA

    (malrapide kaj treme) Kial vi ne venis pli frue?

    WANGEL

    Ellida!

    ELLIDA

    (ekkrias) Ho, -- tio kio tiras kaj tentas kaj logas -- enen en la nekonateco! La potenco de la tuta maro koncentrita en tio sola!

    (La fremdulo transgrimpas la barelon.)

    ELLIDA

    (kasxas sin malantaux Wangel) Kio estas? Kion vi volas?

    LA FREMDULO

    Mi vidas -- kaj mi auxdas, Ellida, -- ke fine vi tamen min elektas.

    WANGEL

    (pasxas kontraux lin) Mia edzino ne havas elekton. Mi rajtas elekti por sxi kaj havas sxin en mia zorgado. Zorgado, jes! Se vi ne retiros vin de cxi tie, -- el la lando, -- kaj neniam revenos, -- cxu vi tiam scias al kio vi riskigos vin?

    ELLIDA

    Ne, ne, Wangel! Ne tion!

    LA FREMDULO

    Kion vi volas fari al mi?

    WANGEL

    Mi volas enkarcerigi vin -- kiel krimulon! Tuj! Jam antaux ol vi sursxipigxos! Cxar mi scias pri la murdo en Skjoldvik.

    ELLIDA

    Ho, Wangel, -- kiel povas vi --!

    LA FREMDULO

    Al tio mi estas preta. Kaj tial -- (tiras revolveron el la brustposxo) -- tial mi ankaux provizis min per tiu cxi.

    ELLIDA

    (jxetas sin antaux Wangel) Ne, ne, -- ne mortigu lin! Prefere min!

    LA FREMDULO

    Nek vin, nek lin. Estu trankvila. Tiu cxi estas por propra uzo. Cxar mi volas vivi kaj morti kiel libera homo.

    ELLIDA

    (en kreskanta ekscito) Wangel! Lasu min diri al vi, -- diri, kaj li auxskultu! Vi ja povas reteni min cxi tie! Por tio vi havas potencon kaj rimedojn! Kaj vi ankaux faros! Sed mian animon, -- cxiujn miajn pensojn, -- mian logantan sopiron kaj mian avidon, -- tiujn vi ne povas ligi! Ili volas aspiri kaj celi -- elen en la nekonatecon, -- por kio mi estas kreita -- kaj kiun vi fermis por mi!

    WANGEL

    (en silenta doloro) Mi vidas, Ellida! Pasxon post pasxo vi glitas for de mi. La postulo pri tio senfina kaj senlima -- kaj pri la neatingebla, -- gxi fine pelos vian animon tute en la noktan nigron.

    ELLIDA

    Ho jes, jes, -- mi sentas -- kvazaux nigraj sensonaj flugiloj super mi!

    WANGEL

    Al tio gxi ne venu. Ne trovigxas alia savo por vi. Almenaux mi neniun alian vidas. Tial -- tial mi lasas -- la negocon nun tuj refarigxi.

    • Nun vi povas elekti vian vojon -- en plena -- plena libereco.

    ELLIDA

    (momenton fiksrigardas lin kvazaux muta) Cxu vero, -- vero, -- kion vi diras! Cxu tiel vi pensas -- el via plej interna koro!

    WANGEL

    Jes, -- el mia plej interna, suferanta koro mi tion pensas.

    ELLIDA

    Kaj cxu vi povas? Cxu vi povas permesi ke tio okazu!

    WANGEL

    Jes, mi povas. Mi povas -- cxar mi amas vin tiel arde.

    ELLIDA

    (mallauxte kaj treme) Tiel proksime -- tiel intime -- mi do ligigxis al vi!

    WANGEL

    Tion efikis la jaroj kaj nia kuna vivo.

    ELLIDA

    (kunfrapas la manojn) Kaj mi, -- kiu tion ne perceptis!

    WANGEL

    Viaj pensoj sekvis aliajn vojojn. Sed nun do, -- nun vi estas komplete liberigita de mi kaj de la mia. Kaj de la miaj. Nun via gxusta vivo povas -- remetigxi sur -- sur sian gxustan spuron. Cxar nun vi povas libere elekti. Kaj sub propra respondeco, Ellida.

    ELLIDA

    (kaptas sian kapon per la manoj kaj rigardas antauxen al Wangel) Libere kaj -- sub respondeco! Ankaux sub respondeco? -- Estas transformo en tio cxi!

    (La sxipfajfilo denove auxdigxas.)

    LA FREMDULO

    Cxu vi auxdas, Ellida! Nun fajfas la lastan fojon. Venu do!

    ELLIDA

    (turnas sin al li, rigardas lin fikse kaj diras per forta vocxo:)

    Neniam mi sekvos vin post tio cxi!

    LA FREMDULO

    Vi ne sekvos!

    ELLIDA

    (krocxas sin al Wangel) Ho, -- neniam mi forlasos vin post tio cxi!

    WANGEL

    Ellida, -- Ellida!

    LA FREMDULO

    Do finite?

    ELLIDA

    Jes! Finite por cxiam!

    LA FREMDULO

    Mi klare vidas. Estas io, kio estas pli forta ol mia volo.

    ELLIDA

    Via volo nenion plu potencas super mi. Por mi vi estas morta viro, -- kiu revenis el la maro. Kaj tien reiros. Sed mi ne plu timas vin. Kaj vi min ne plu logas.

    LA FREMDULO

    Adiaux, sinjorino. (Li svingas sin trans la barilon.) De nun vi ne estas pli ol -- trapasinta sxippereo en mia vivo.

    (Li eliras maldekstren.)

    WANGEL

    (rigardas sxin dum momento) Ellida, -- via animo estas kiel la maro.

    Gxi havas kaj fluson kaj malfluson. Kio kauxzis la transformon?

    ELLIDA

    Ho, cxu vi ne komprenas, ke la transformo venis, -- ke la transformo devis veni -- kiam mi povis elekti en libereco.

    WANGEL

    Kaj la nekonateco, -- gxi ne logas vin pli?

    ELLIDA

    Nek logas, nek timigas. Mi povis rigardi en gxin, -- iri en gxin, -- se mi mem estus volinta. Nun mi povis elekti. Tial mi ankaux povis rezigni.

    WANGEL

    Mi komencas kompreni vin -- iom post iom. Vi pensas kaj perceptas en bildoj -- kaj en videblaj aperajxoj. Via sopiro kaj aspiro al la maro, la logo al li, -- al tiu fremda viro, -- estis esprimo de vekigxanta kaj kreskanta postulo pri libereco en vi. Nenio alia.

    ELLIDA

    Ho, mi ne scias, kion diri al tio. Sed vi estis bona kuracisto por mi. Vi trovis, -- kaj vi kuragxis uzi la gxustan rimedon -- la solan, kiu povis helpi min.

    WANGEL

    Jes, -- en la ekstrema peno kaj dangxero ni kuracistoj kuragxas multe. -- Sed nun vi do revenos al mi, Ellida?

    ELLIDA

    Jes, kara, fidela Wangel, -- nun mi revenos al vi. Nun mi povas. Cxar nun mi venos al vi en libereco, -- libervole, kaj sub respondeco.

    WANGEL

    (rigardas sxin kore) Ellida! Ellida! Ho, imagu, ke nun ni du povos vivi tute unu por la alia --

    ELLIDA

    • kaj kun kunaj memoroj. Viaj -- kiel ankaux miaj.

    WANGEL

    Jes, cxu ne, vi kara!

    ELLIDA

    • kaj por niaj du infanoj, Wangel!

    WANGEL

    Niaj vi nomas ilin!

    ELLIDA

    Tiuj, kiujn mi ne posedas, sed kiujn mi scios gajni.

    WANGEL

    Niaj --! (kisas gxoje kaj rapide sxiajn manojn) Ho, -- senfinan dankon pro tiu vorto!

    (Hilde, Ballested, Lyngstrand, Arnholm kaj Bolette venas de maldekstre en la gxardenon.)

    (Samtempe multaj el la junuloj de la urbo kaj somergastoj ekstere sur la vojeto.)

    HILDE

    (duonlauxte al Lyngstrand) Jen vidu -- kiel novgefiancxigxinte sxi kaj patro aspektas!

    BALLESTED

    (kiu auxdis sxian eldiron) Estas somera tempo, frauxlineto.

    ARNHOLM

    (rigardas al Wangel kaj Ellida) Nun la anglo forvojagxas.

    BOLETTE

    (iras al la barilo) De cxi tie oni povas plej bone vidi gxin.

    LYNGSTRAND

    La lasta vojagxo cxi-jare.

    BALLESTED

    Baldaux cxiuj markoloj estos fermitaj, kiel diras la poeto. Estas malgxojige, sinjorino Wangel! Kaj nun ni ja ankaux perdos vin por ioma tempo. Morgaux vi ja translogxigxos al Skjoldvik, mi auxdas.

    WANGEL

    Ne, -- ne okazos. Cxar cxi-nokte ni du redecidis.

    ARNHOLM

    (rigardas ilin alterne) Ah, -- vere!

    BOLETTE

    (venas antauxen) Patro, -- cxu estas vero!

    HILDE

    (proksimigxas al Ellida) Cxu vi tamen restos cxe ni!

    ELLIDA

    Jes, kara Hilde, -- se vi volas havi min.

    HILDE

    (luktante inter ploro kaj gxojo) Ho! -- imagu -- cxu mi volas --!

    ARNHOLM

    (al Ellida) Sed tio cxi estas ja vera surprizo --!

    ELLIDA

    (ridetas serioze) Nu, jen vidu, sinjoro Arnholm --. Cxu vi memoras,

    • ni parolis pri tio hieraux? Kiam oni farigxis surtera estajxo, --

    oni ne facile trovos la vojon reen -- al la maro. Kaj ankaux ne al la mara vivo.

    BALLESTED

    Sed estas ja gxuste kiel pri mia mara virino!

    ELLIDA

    Proksimume, jes.

    BALLESTED

    Nur kun tiu diferenco ke la marvirino -- sxi mortos. La homoj, kontrauxe, -- ili povas sin aklam-aklimatizi. Jes, jes, -- mi certigas al vi, sinjorino Wangel, -- ili povas sin a-kli-matizi!

    ELLIDA

    Jes, en libereco ili povas, sinjoro Ballested.

    WANGEL

    Kaj sub respondeco, kara Ellida.

    ELLIDA

    (rapide, etendas al li la manon) Gxuste tiel estas.

    (La granda vaporsxipo glitas sensone elen de la fjordo. La muziko auxdigxas pli proksime sur la tero.)

    Edition notice Project Gutenberg source, credits & licence

    The reading text above is the public-domain work. The Project Gutenberg header, production credits and licence are kept here as provenance rather than shown before the book.

    Title
    La Sinjorino el la Maro
    Author
    Henrik Ibsen
    Release date
    September 5, 2006 [eBook #19182]
    Language
    Esperanto
    Credits
    Produced by William Walter Patterson and Andrew Sly
    Transcriber and production notes
    Produced by William Walter Patterson and Andrew Sly
    Front matter as received (title page, contents)
    Henrik Ibsen
    
    LA SINJORINO EL LA MARO
    Header as received
    The Project Gutenberg eBook of La Sinjorino el la Maro
        
    This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and
    most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions
    whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms
    of the Project Gutenberg License included with this eBook or online
    at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States,
    you will have to check the laws of the country where you are located
    before using this eBook.
    
    Title: La Sinjorino el la Maro
    
    Author: Henrik Ibsen
    
    Translator: Odd Tangerud
    
    
            
    Release date: September 5, 2006 [eBook #19182]
    
    Language: Esperanto
    
    Other information and formats: www.gutenberg.org/ebooks/19182
    
    Credits: Produced by William Walter Patterson and Andrew Sly
    Full Project Gutenberg licence
        
    
    Updated editions will replace the previous one—the old editions will
    be renamed.
    
    Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright
    law means that no one owns a United States copyright in these works,
    so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United
    States without permission and without paying copyright
    royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part
    of this license, apply to copying and distributing Project
    Gutenberg™ electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG™
    concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark,
    and may not be used if you charge for an eBook, except by following
    the terms of the trademark license, including paying royalties for use
    of the Project Gutenberg trademark. If you do not charge anything for
    copies of this eBook, complying with the trademark license is very
    easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation
    of derivative works, reports, performances and research. Project
    Gutenberg eBooks may be modified and printed and given away—you may
    do practically ANYTHING in the United States with eBooks not protected
    by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the trademark
    license, especially commercial redistribution.
    
    
    START: FULL LICENSE
    
    THE FULL PROJECT GUTENBERG™ LICENSE
    
    PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
    
    To protect the Project Gutenberg™ mission of promoting the free
    distribution of electronic works, by using or distributing this work
    (or any other work associated in any way with the phrase “Project
    Gutenberg”), you agree to comply with all the terms of the Full
    Project Gutenberg License available with this file or online at
    www.gutenberg.org/license.
    
    Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg
    electronic works
    
    1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg
    electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
    and accept all the terms of this license and intellectual property
    (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
    the terms of this agreement, you must cease using and return or
    destroy all copies of Project Gutenberg electronic works in your
    possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a
    Project Gutenberg electronic work and you do not agree to be bound
    by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person
    or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
    
    1.B. “Project Gutenberg” is a registered trademark. It may only be
    used on or associated in any way with an electronic work by people who
    agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
    things that you can do with most Project Gutenberg electronic works
    even without complying with the full terms of this agreement. See
    paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
    Gutenberg electronic works if you follow the terms of this
    agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg
    electronic works. See paragraph 1.E below.
    
    1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation (“the
    Foundation” or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection
    of Project Gutenberg electronic works. Nearly all the individual
    works in the collection are in the public domain in the United
    States. If an individual work is unprotected by copyright law in the
    United States and you are located in the United States, we do not
    claim a right to prevent you from copying, distributing, performing,
    displaying or creating derivative works based on the work as long as
    all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope
    that you will support the Project Gutenberg mission of promoting
    free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg
    works in compliance with the terms of this agreement for keeping the
    Project Gutenberg name associated with the work. You can easily
    comply with the terms of this agreement by keeping this work in the
    same format with its attached full Project Gutenberg License when
    you share it without charge with others.
    
    1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
    what you can do with this work. Copyright laws in most countries are
    in a constant state of change. If you are outside the United States,
    check the laws of your country in addition to the terms of this
    agreement before downloading, copying, displaying, performing,
    distributing or creating derivative works based on this work or any
    other Project Gutenberg work. The Foundation makes no
    representations concerning the copyright status of any work in any
    country other than the United States.
    
    1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
    
    1.E.1. The following sentence, with active links to, or other
    immediate access to, the full Project Gutenberg License must appear
    prominently whenever any copy of a Project Gutenberg work (any work
    on which the phrase “Project Gutenberg” appears, or with which the
    phrase “Project Gutenberg” is associated) is accessed, displayed,
    performed, viewed, copied or distributed:
    
        This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most
        other parts of the world at no cost and with almost no restrictions
        whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms
        of the Project Gutenberg™ License included with this eBook or online
        at www.gutenberg.org. If you
        are not located in the United States, you will have to check the laws
        of the country where you are located before using this eBook.
      
    1.E.2. If an individual Project Gutenberg electronic work is
    derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not
    contain a notice indicating that it is posted with permission of the
    copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in
    the United States without paying any fees or charges. If you are
    redistributing or providing access to a work with the phrase “Project
    Gutenberg” associated with or appearing on the work, you must comply
    either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or
    obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg
    trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9.
    
    1.E.3. If an individual Project Gutenberg electronic work is posted
    with the permission of the copyright holder, your use and distribution
    must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any
    additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms
    will be linked to the Project Gutenberg License for all works
    posted with the permission of the copyright holder found at the
    beginning of this work.
    
    1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg
    License terms from this work, or any files containing a part of this
    work or any other work associated with Project Gutenberg.
    
    1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
    electronic work, or any part of this electronic work, without
    prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
    active links or immediate access to the full terms of the Project
    Gutenberg License.
    
    1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
    compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including
    any word processing or hypertext form. However, if you provide access
    to or distribute copies of a Project Gutenberg work in a format
    other than “Plain Vanilla ASCII” or other format used in the official
    version posted on the official Project Gutenberg website
    (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense
    to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means
    of obtaining a copy upon request, of the work in its original “Plain
    Vanilla ASCII” or other form. Any alternate format must include the
    full Project Gutenberg License as specified in paragraph 1.E.1.
    
    1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
    performing, copying or distributing any Project Gutenberg works
    unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
    
    1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
    access to or distributing Project Gutenberg electronic works
    provided that:
    
        • You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
            the use of Project Gutenberg works calculated using the method
            you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed
            to the owner of the Project Gutenberg trademark, but he has
            agreed to donate royalties under this paragraph to the Project
            Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid
            within 60 days following each date on which you prepare (or are
            legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty
            payments should be clearly marked as such and sent to the Project
            Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in
            Section 4, “Information about donations to the Project Gutenberg
            Literary Archive Foundation.”
        
        • You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
            you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
            does not agree to the terms of the full Project Gutenberg™
            License. You must require such a user to return or destroy all
            copies of the works possessed in a physical medium and discontinue
            all use of and all access to other copies of Project Gutenberg™
            works.
        
        • You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of
            any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
            electronic work is discovered and reported to you within 90 days of
            receipt of the work.
        
        • You comply with all other terms of this agreement for free
            distribution of Project Gutenberg™ works.
        
    
    1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project
    Gutenberg™ electronic work or group of works on different terms than
    are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing
    from the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the manager of
    the Project Gutenberg™ trademark. Contact the Foundation as set
    forth in Section 3 below.
    
    1.F.
    
    1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
    effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
    works not protected by U.S. copyright law in creating the Project
    Gutenberg™ collection. Despite these efforts, Project Gutenberg™
    electronic works, and the medium on which they may be stored, may
    contain “Defects,” such as, but not limited to, incomplete, inaccurate
    or corrupt data, transcription errors, a copyright or other
    intellectual property infringement, a defective or damaged disk or
    other medium, a computer virus, or computer codes that damage or
    cannot be read by your equipment.
    
    1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the “Right
    of Replacement or Refund” described in paragraph 1.F.3, the Project
    Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
    Gutenberg™ trademark, and any other party distributing a Project
    Gutenberg™ electronic work under this agreement, disclaim all
    liability to you for damages, costs and expenses, including legal
    fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
    LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
    PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
    TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
    LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
    INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
    DAMAGE.
    
    1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
    defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
    receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
    written explanation to the person you received the work from. If you
    received the work on a physical medium, you must return the medium
    with your written explanation. The person or entity that provided you
    with the defective work may elect to provide a replacement copy in
    lieu of a refund. If you received the work electronically, the person
    or entity providing it to you may choose to give you a second
    opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If
    the second copy is also defective, you may demand a refund in writing
    without further opportunities to fix the problem.
    
    1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
    in paragraph 1.F.3, this work is provided to you ‘AS-IS’, WITH NO
    OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT
    LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
    
    1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
    warranties or the exclusion or limitation of certain types of
    damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement
    violates the law of the state applicable to this agreement, the
    agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or
    limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or
    unenforceability of any provision of this agreement shall not void the
    remaining provisions.
    
    1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
    trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
    providing copies of Project Gutenberg™ electronic works in
    accordance with this agreement, and any volunteers associated with the
    production, promotion and distribution of Project Gutenberg™
    electronic works, harmless from all liability, costs and expenses,
    including legal fees, that arise directly or indirectly from any of
    the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this
    or any Project Gutenberg work, (b) alteration, modification, or
    additions or deletions to any Project Gutenberg work, and (c) any
    Defect you cause.
    
    Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg
    
    Project Gutenberg is synonymous with the free distribution of
    electronic works in formats readable by the widest variety of
    computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It
    exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations
    from people in all walks of life.
    
    Volunteers and financial support to provide volunteers with the
    assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg’s
    goals and ensuring that the Project Gutenberg collection will
    remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
    Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
    and permanent future for Project Gutenberg and future
    generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary
    Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see
    Sections 3 and 4 and the Foundation information page at www.gutenberg.org.
    
    Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
    
    The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non-profit
    501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
    state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
    Revenue Service. The Foundation’s EIN or federal tax identification
    number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary
    Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by
    U.S. federal laws and your state’s laws.
    
    The Foundation’s business office is located at 41 Watchung Plaza #516,
    Montclair NJ 07042, USA, +1 (862) 621-9288. Email contact links and up
    to date contact information can be found at the Foundation’s website
    and official page at www.gutenberg.org/contact
    
    Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
    Literary Archive Foundation
    
    Project Gutenberg™ depends upon and cannot survive without widespread
    public support and donations to carry out its mission of
    increasing the number of public domain and licensed works that can be
    freely distributed in machine-readable form accessible by the widest
    array of equipment including outdated equipment. Many small donations
    ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
    status with the IRS.
    
    The Foundation is committed to complying with the laws regulating
    charities and charitable donations in all 50 states of the United
    States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
    considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
    with these requirements. We do not solicit donations in locations
    where we have not received written confirmation of compliance. To SEND
    DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state
    visit www.gutenberg.org/donate.
    
    While we cannot and do not solicit contributions from states where we
    have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
    against accepting unsolicited donations from donors in such states who
    approach us with offers to donate.
    
    International donations are gratefully accepted, but we cannot make
    any statements concerning tax treatment of donations received from
    outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
    
    Please check the Project Gutenberg web pages for current donation
    methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
    ways including checks, online payments and credit card donations. To
    donate, please visit: www.gutenberg.org/donate.
    
    Section 5. General Information About Project Gutenberg electronic works
    
    Professor Michael S. Hart was the originator of the Project
    Gutenberg concept of a library of electronic works that could be
    freely shared with anyone. For forty years, he produced and
    distributed Project Gutenberg eBooks with only a loose network of
    volunteer support.
    
    Project Gutenberg eBooks are often created from several printed
    editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in
    the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not
    necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper
    edition.
    
    Most people start at our website which has the main PG search
    facility: www.gutenberg.org.
    
    This website includes information about Project Gutenberg,
    including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
    Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
    subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.

    Source: Project Gutenberg ebook #19182. Public-domain status is recorded per item; the licence text above is reproduced unchanged.

    Source
    Project Gutenberg
    Record
    ebook 19182
    Rights
    public domain (US)
    Rendered
    2026-11-21
    Completeness
    Complete held text.